Sargodha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sargodha
Lernejo en Sargodha
Lernejo en Sargodha
Lernejo en Sargodha
urbo • urbego
Administrado
Lando Pakistano
Poŝtkodo 40100
Demografio
Loĝantaro 659 862  (2017) [+]
Loĝdenso 4 257 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 5′ N, 72° 40′ O (mapo)32.08361111111172.671111111111Koordinatoj: 32° 5′ N, 72° 40′ O (mapo) [+]
Areo 155 km² (15 500 ha) [+]
Sargodha (Panĝabo)
Sargodha (Panĝabo)
DEC
Sargodha
Sargodha
Situo de Sargodha
Sargodha (Pakistano)
Sargodha (Pakistano)
DEC
Sargodha
Sargodha
Situo de Sargodha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sargodha [+]
vdr

Sargodha (urdue: سرگودھا) estas metropolo kaj universitata urbo de Pakistano, en provinco Panĝabo (Pakistano). Sargodha estas unu el tri laŭplanaj grandurboj en Pakistano, kiel Fajsalabad kaj Islamabado.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sargodha situas en la nordoriento de Pakistano en plata fekunda ebenaĵo. Lahore troviĝas 172, Fajsalabad 60, aŭtovojo M2 30 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sargodha estis urbeto ĉe la komenco de la Brita Imperio, sed pro ĝia geografia loko, la brita Royal Air Force konstruis flughavenon tie. Tio portis evoluon. Ekde 1947 multe da rifuĝintoj alvenis en pluraj ondoj. En 1965 dum milito kontraŭ Barato la urbo estis bombardenda ĉefcelo. La loĝantaro apogis la pakistanajn patriotojn, tial la urbo ricevis premion.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sargodha havas ekstreman klimaton. La temperaturo somere estas preskaŭ 50 'C-ojn, vintre tio falas ĝis frostopunkto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sargodha estas agrikultura, industria kaj militbaza grandurbo. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas citrusojn, tritikojn, rizojn sukerkanojn, legomaĵojn kaj similajn. Oni bredadas kaprojn, ŝafojn, bubalojn kaj brutojn, kies vendado okazas en la urbo. La industrio produktas teksaĵojn, nutraĵojn, vitrojn, ledojn.