Sargon la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sargon la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 2004 (2004-12-03)
en Nimrud
Morto
Ŝtataneco AsirioBabilono vd
Familio
Dinastio sargonida dinastio vd
Patro Tiglatpilezero la 3-a vd
Gefratoj Shalmaneser V vd
Infanoj Sanĥerib vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sargono la 2-a (ܣܪܓܘܢ sirie) (naskiĝis ĉirkaŭ 720/722a.K - mortis en 705 a.K.) estis reĝo de Asirio. Li ricevis la tronon de Ŝulmanu-aŝared la 5-a en 722 a.K. Ne estas tute klara ĉu li estis filo de Tiglath-Pileser la 3-a aŭ fremda uzurpinto de la reĝa asiria trono.

Basreliefo de la palaco de Sargono en Dur-Ŝarukin (Luvro).

Sargono estis la reĝo de Asirio dum la Nova Imperio. Li surtroniĝis post la morto de Ŝulmanu-aŝared la 5-a. Verŝajne li estis uzurpinto, sed laŭ teksto li estis ŝajniga filo de Tiglath-Pileser la 3-a. Kiel ajn, li prenis la povon perforte kaj lia reĝiĝo supozigis rompiĝon kun la pasinteco, ĉar neniu el liaj surskriboj mencias liajn antaŭulojn. Li estis tre potenca reĝo, sukcesa konkerinto kaj fondinto de la plej grava dinastio el la asiriaj regantoj, sub kiu la imperio atingis siajn plej grandajn venkojn.

Konata pro la mencio de lia nomo en la Libro de Jesaja 20:1, li estis la unua asiria reĝo kies nomo estis deĉifrita meze de la 19-a jarcento, kiam la asiriologio estas en tre frua stato.