Sario (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sari)
Sario · ساری
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Mazandarano
Telefonkodo 011
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 347 102  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 34′ N, 53° 4′ O (mapo)36.56583333333353.059722222222Koordinatoj: 36° 34′ N, 53° 4′ O (mapo) [+]
Alto 43 m [+]
Horzono UTC+03:30
Sario · ساری (Irano)
Sario · ساری (Irano)
DEC
Sario · ساری
Sario · ساری
Situo de Sario · ساری

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sari, Iran [+]
vdr

Sario, perse ساری estas universitata urbego, ĉefurbo de la provinco Mazandarano en norda Irano.

Nova administracia domo de Sario
Tombo de Imamzadeh Abbas, Sario

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sario situas inter nordaj deklivoj de la montoj Alborz kaj suda marbordo de la Kaspia Maro. Teherano troviĝas 176 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Elfosadoj montras pruvojn pri la ekzisto de kolonioj ĉirkaŭ Sario jam en la 70-a jarmilo antaŭ Kristo. Dum la longa historio estas nebulaj mencioj pri lokoj aŭ urboj ekzemple "la flava urbo". En la 7-a jarcento la urbo estis nomita "Sarujeh" kiel provinca ĉefurbo. Depost invado de la mongoloj la urbo estis detruita. Ĉefaj evoluoj okazis dum la regado de Reza Ŝaho Pahlavi, la vizaĝo de la urbo ŝanĝiĝis draste. Stacidomo kaj la plej multaj stratoj devenas de tiu epoko. Dum la 2-a mondmilito la sovetia armeo okupis la urbon, sed forlasis ĝin post la milito.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Sario baziĝas sur produktadoj de manĝaĵoj kiel muelitaj rizoj, laktaĵoj, viandoj kaj kuketoj. Sario estas grava produktisto de fruktoj (oranĝoj, citronoj). Menciindas produktado de paperoj, lignoj, ŝtofoj kaj konstruaj materialoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sario havas humidan subtropikan klimaton (Köppen: Cfa). Vintroj estas malvarmaj kaj pluvaj dum someroj estas varmaj kaj humidaj. Jare pluvas/neĝas po 947 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo – aŭgusto iomete malpli.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sario havas internacian flughavenon, stacidomon, haveneton. Enurbe aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • [2]
  • interalie WikiTrans
Monumento en Sario

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]