Sariĉo (kabo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sariĉo
kaboterpinto [+]
SituoUkrainio, Krimea duoninsulo
- koordinatoj44° 23′ 14″ N, 33° 44′ 17″ O (mapo)44.38722222222233.738055555556Koordinatoj: 44° 23′ 14″ N, 33° 44′ 17″ O (mapo)

Sariĉo (kabo) (Krimeo)
Sariĉo (kabo) (Krimeo)
DEC

Sariĉo (kabo) (Ukrainio)
Sariĉo (kabo) (Ukrainio)
DEC
Map
Sariĉo
Vikimedia Komunejo:  Cape Sarych [+]
vdr
Sariĉo (kabo) (Krimeo)
Sariĉo (kabo) (Krimeo)
DMS
Vidaĵo de la kabo Sariĉo (plej supre, maldekstre)

Sariĉo (aŭ Kabo Sariĉo, ruse Мыс Сарыч, ukraine Мис Сарич, krime-tatare Sarıç burnu) estas kabo en suda parto de la Krimea duoninsulo, la plej suda punkto de Krimeo kaj Ukrainio (antaŭ la disfalo de USSR la kabo estis ankaŭ la plej suda punkto de ĝia Eŭropa parto).

5 kilometrojn oriente de la kabo troviĝas la loĝloko Foroso, okcidente de la kabo troviĝas la Laspia kreko. La distanco ĝis Sebastopolo estas ĉ. 30 km., ĝis Jalto - ĉ. 40 km. La distanco inter la kabo Sariĉo ĝis la kabo Kerempe sur la norda bordo de Turkio estas 142 mejloj - ĝi estas la plej mallonga distanco inter Krimeo kaj Turkio. Sur la kabo troviĝas negranda militista bazo kaj grava lumturo. Sur la kabo troveblas kelkaj juniperaj arbaretoj, gardataj kiel naturaj monumetoj.

La kabo estas fama i.a. pro tio, ke sur ĝi troviĝas la ripoz-domo de iama prezidento de USSR Miĥail Gorbaĉov. Dum la aŭgusta puĉo (1991) li estis kaptita kaj tenata ĝuste en tiu ĉi ripoz-domo.

En la jaro 2005 inter Ukrainio kaj Rusio eksplodis konflikto pro la demando, kiu devas regi la lumturojn (kaj aliajn mar-navigistajn ekipaĵojn) de la Suda bordo de Krimeo. La teritorio de la Sariĉa lumturo estis tiam perforte okupita fare de la rusiaj militistoj. Post longaj kaj streĉaj intertraktoj inter Ukrainio kaj Rusio la konflikto estis estingita.