Sarkad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula kaj departemento Békés en Hungario
Gyula kaj departemento Békés en Hungario

Sarkad (ŝarkad) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en subregiono de Sarkad, kies centro estas.

Bazaj informoj

Kastelo en Sarkad

Situo

Sarkad situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Nigra Körös, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Gyula-Nagyszalonta, laŭ landlimo rumana sen limpasejo.

Historio

Pli frue avaroj loĝis tie. La loko estis grava trapasejo de Körös, Anonymus (hungara kronikisto) mencias ĝin. La turkoj konstruis fuorteton, kiu kune kun la komunumo dum la reokupiĝo en 1686 detruiĝis. En 1722 la komunumo refondiĝis, poste iĝis kampurbo ĝis 1872. La komunumo urbiĝis en 1966.

Vidindaĵoj

Klasika luterana preĝejo konstruiĝis en 1788, la pli nova en 1897. La katolika preĝejo pretiĝis en 1812, hotelo Árpád en 1896.

Famuloj

Famaj nomportantoj

Testvérvárosai