Sarkofago de Aĥiram

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sarkofago de Aĥiram (ankaŭ literumita Ahirom) estis la sarkofago de fenicia reĝo de Biblos (ĉ. 1000 a.K.), malkovrita en 1923 de la franca elfosanto Pierre Montet en tombo V de la reĝa nekropolo de Biblos. Ahirom ne estas menciita en iu ajn antikva fonto.

La sarkofago estas fama pro ties reliefaj gravuraĵoj kaj ties surskribaĵo en la fenicia lingvo. La surskribaĵo estas konsiderata kiel la plej frua konata ekzemplo de la plene evoluinta fenicia alfabeto. Por iuj kleruloj ĝi reprezentas la terminus ad quem (plej fruan eblan daton) de la transdono de la alfabeto al Eŭropo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La sarkofago estis trovita post terglito en la klifoj ĉirkaŭ Biblos en malfruo de 1923, kiu malkaŝis plurajn feniciajn reĝajn tombojn. La tombo de Ahirom estis dek metrojn profunda.

Sarkofago[redakti | redakti fonton]

La sarkofago de Aĥiram estis malkovrita de la franca arkeologo Pierre Montet en 1923 en Jbeil, la historia Biblos. Ties reliefaj skulptitaj paneloj faris ĝin "la plej grava arta dokumento por la frua ferepoko" en Fenicio. Kunligitaj eroj datiĝas al la malfrua bronzepoko aŭ apogas fruan datadon, en la 13-a jarcento a.K. aŭ atestas la reuzon de la frua tombo en la 11-a jarcento a.K.

La granda sceno reprezentas reĝon sidantan sur trono skulptitaj kun flugilhavaj sfinksoj. La pastrino ofertas al li lotusan floron. Sur la kovrilo du viraj figuroj alfrontas unu la alian kun sidaantaj leonoj inter ili. Tiuj figuroj estis interpretitaj fare de Glenn Markoe kiel reprezento de patro kaj filo. La bildigo de figuroj kaj la dezajno de la trono kaj tablo montras fortan asirian influon. La tuta manko de egiptaj objektoj de la 20-a kaj 21-a dinastioj en Fenicio kontrastas akre al la rekomenco de la fenicia-egiptaj ligoj en la 22-a dinastio de Egiptio.

Surskribaĵoj[redakti | redakti fonton]

Surskribaĵo de 38 vortoj troviĝas sur partoj de la turnko kaj la kovrilo de la sarkofago. Ĝi estas skribita en la malnova fenicia dialekto de Biblos kaj estas la plej malnova atestanto de la fenicia alfabeto kun konsiderinda longo malkovrita tiutempe:

Laŭ la freŝa re-eldono de la Ahirom-surskribaĵo, fare de Reinhard G.Lehmann, la traduko de la sarkofaga surskribaĵo estas:

Ĉerkon faris [It] tobaal, filo de Ahirom, reĝo de Biblos, por Ahirom, lia patro, jen tiel li metis lin en izolo. Nun, se a reĝo inter reĝoj kaj reganto inter regantoj kaj majoro de armeo devus veni supren kontraŭ Byblos; kaj kiam li poste malkovras tiun ĉerkon - (poste:) Eble rabakiras la sceptron de sia juĝistaro, povus esti renversita de la trono de sia regno, kaj paco kaj trankvilo povas malaperi el Biblos. Kaj por li, oni devus nuligi sian registron por la trinkofera tubo en la memoriga ofero.

La formuloj de la surskribaĵo estis tuj agnoskita kiel literatura en la naturo, kaj la certa ĉizado de la arkaikaj literoj sugestis al Karlo Torrey formon de skribo jam en komuna uzo. La dato de la 10-a jarcento a.K. dato por la surskribaĵo iĝis vaste akceptita.

Duonvoje suben en enterigejo oni trovis alian mallongan surskribon ĉizitan ĉe la suda muro. Ĝi estis unue eldonita kiel averto al fosanto ne procedi plu, sed nun oni komprenas tion kiel parto de ia inicia ritualo, kiu restas nekonata en detalo. Ĝi legas:

<poem> Grava informo:

ĉi tie kaj nun estu humila (vi mem!)

<en> tiu ĉi grundo! "</ Poemo>