Sarmataj miksaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Foliarboj kaj pingloarboj nete diferencas je tiu printempa bildo el suda Estonujo.
Koniferoj estas superregantaj en tiu ĉi sarmata miksa arbaro en ekstrem-suda Suomujo.
Vintro en arbaro de eŭropa fago en Larvik, Norvegujo. Krom koniferoj, tigfrukta kverko, ordinara frakseno, malglata ulmo, nigra alno kaj penda betulo estas pli komunaj en la sarmata miksa arbaro de Norvegujo.
Marĉo en sarmata miksa arbaro apud Stokholmo.
Rivero Tarvasjõgi en Arbarrezervejo Kõrvemaa, Estonujo.

La sarmataj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.

Priskribo [redakti]

La ekoregiono situas en Eŭropo inter la tajgo en la nordo kaj la foliarbara zono en la sudo. Ĝi kovras proksimume 846 100 km² en ekstrem-suda Norvegujo, suda Svedujo, ekstrem-sudokcidenta Suomujo, Estonujo, Latvujo, norda Litovujo, norda Belorusujo kaj la centra parto de Eŭropa Rusujo. Ĝi limtuŝas la Baltan Maron kaj jenajn ekoregionojn : la skandinavan kaj rusan tajgojn (norde), la uralajn montarajn tundrojn kaj tajgojn (oriente), la orient-eŭropajn arbarajn stepojn (sudoriento), la mezeŭropajn miksajn arbarojn (sudokcidento) kaj la baltajn miksajn arbarojn (okcidente). La ekoregiono konsistas el miksaj arbaroj superregataj de tigfrukta kverko (kiu nur okaze troviĝas pli norde), ordinara piceo (kiu malaperas pli fore suden kaŭze de nesufiĉa humido) kaj arbara pino (en pli sekaj ejoj). Fitogeografie, la mezeŭropa kaj la orient-eŭropa flaŭraj provincoj el la cirkaŭboreala regiono de la holarkta regno, partigas la ekoregionon.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Europe topography map.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio