Saro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saro (france Sarre, germane Saar)
Saro
rivera kurbiĝo Saarschleife ĉe Mettlach
Bazaj informoj
Situo Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Germanio.svg Germanio (Sarlando)
Longeco 246 km km
Fluo
Fonto ĉe monto Donon en montaro Vogezoj, Alzaco (Francio)
Enfluejo en la Mozelon ĉe Konz (Rejnlando-Palatinato)
· Alteco 130 3 m m super marnivelo
Geografio
Urboj survojaj Sarreguemines, Saarbrücken, Völklingen, Saarlouis, Dillingen, Merzig
v  d  r
Information icon.svg

La Saro (france Sarre, germane Saar, latine Saravus) estas rivero en Francio kaj Germanio (Sarlando, Rejnlando-Palatinato).

Geografio[redakti | redakti fonton]

proksime de la fonto, piede de la monto Donon (Vogezoj)
la rivero ĉe Wolfskirchen (Alzaco)
rigardo de la kastelo de Saarburg al la rivero

La rivero fontas ĉe la monto Donon en montaro Vogezoj, Alzaco (Francio) en du fontaj riveretoj ("ruĝa Saro" kaj "blanka Saro") kaj fluas tra la regionoj Loreno kaj Sarlando. Apud la loko Lorquin sude de Sarrebourg unuiĝas la du fontoriveretoj.

Post 246 kilometroj, el kiuj 126 troviĝas en Francio kaj 120 en Germanio, la rivero apud la urbeto Konz (Rejnlando-Palatinato) enfluas la pli grandan riveron Mozelo. La areo kiu liveras sian akvon al la rivero ampleksas 7431 kvadratajn kilometrojn.

La rivero dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj havis gravan signifon por la transporto de karbo, fero kaj ŝtalo inter la industria centro Sarlando kaj la ĉirkaŭa parto de Eŭropo. Kanalo konstruita inter la jaroj 1862 kaj 1879 frue ligis ĝin al Francio, sed la fina parto de la rivero, antaŭ la enfluo en la riveron Mozelo nur post trakonstruo inter la jaroj 1969 kaj 1999 iĝis ŝipe pasebla por grandegaj kargoŝipoj, kiuj do nur plej fine de la industria epoko de la la 19-a kaj 20-a jarcentoj de la Sarlando tra la Mozelo kaj Rejno povis atingi la same industriigitan Ruhr-Regionon kaj la industrian havenegon en Roterdamo.

La lasta parto de la rivero Saro – inter la lokoj Serrig und Konz – estas dominita de vinkultivado. La vinkultiva regiono "Saar" situas ekskluzive en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kie fekunda grundo sur ardezaj rokoj aparte favoras por la kultivado. En Sarlando dumlonge la sola vinkultiva teritorio estis apud la loko Perl, kvankam dum la jaro 2002 estis revivigitaj historiaj vitejoj Saarfels kaj dum 2007 ĉe Merzig