Saŝimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sasĥimio)
Saltu al: navigado, serĉo

Saŝimo, Sashimi, 刺身, sashi = trapikita mi = korpo, estas en la japana kuirarto tre ŝatata maniero prepari krudan fiŝon kaj aliajn marfruktojn. Oni uzas preskaŭ nur fileon.

Saŝimi

Decida estas la ĝusta fileigado kaj la estetika prezentado de la fiŝaĵo. Krom tio la 3 mm – 4 mm dikaj pecoj ne estas iel traktitaj. Ili restas krudaj kaj sen spicoj. Tre tranĉa tranĉilo (Hōchō) estas bezonata.

Krome, kiel ĉe suŝio la freŝeco de la fiŝo tre gravas. Depende de la sezono diversaj specoj de fiŝoj estas taŭgaj. Ĉar ne estas permesita, manĝi la plimulton de nesalakvo-fiŝoj krude, oni preskaŭ nur uzas marfiŝojn por saŝimio. Plej ofte uzata estas tunfiŝo.

Prezentita ĝi estas kun Wasabi (japana kreno), Shoyu (sojo), Gari (marinita zingibro), Shiso (Perilla) (?) kaj Daikon, blanka kreno fajne tranĉite en fadenojn, kaj karotoj.

Taŭgaj trinkaĵoj estas verda teo, biero aŭ sakeo.

taŭgaj specoj de fiŝo kaj marfruktoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj prezentadoj de saŝimo[redakti | redakti fonton]

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]