Sasaki Sadako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sasaki Sadako
Persona informo
佐々木禎子
Naskiĝo 7-an de januaro 1943 (1943-01-07)
en Hiroŝimo
Morto 25-an de oktobro 1955 (1955-10-25) (12-jaraĝa)
en Hiroshima Red Cross Hospital & Atomic Bomb Survivors Hospital
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per lymphoid leukemia vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Q11484604Q11484602 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SASAKI Sadako (佐々木 禎子, 7-a de januaro 1943 - 25-a de oktobro 1955) estis viktimo (hibakuŝo) de atombombo faligita sur Hiroŝimon.

Ĝis malsaniĝo je leŭkemio[redakti | redakti fonton]

La 6-an de aŭgusto 1945, kiam ŝi estas nur 2-jaraĝa, ŝi estis atombombita en sia hejmo situinta je 1,7-kilometra distanco de la faliga centro. Ŝi kreskis senprobleme dum sia patrino sentis sian iom malbonan kondiĉon. Ekzameno pri ŝia sano en aŭgusto de 1954 montris nenion nenormalan. Tamen en novembro de la sama jaro, sur ŝia haŭto bulo estiĝis. En januaro 1955, ŝi estis ekzamenita en malsanulejo, ĉar la bulo grandiĝis kiel mumpso, tamen la kuracistoj ne povis trovi kaŭzon. En februaro, ŝi estis ekzamenita en pli granda malsanulejo kaj malkovriĝis ke ŝi havis leŭkemion. Tiam ŝi eniris malsanulejon. La kuracisto diris, ke ŝi povos vivi nur unu jaron eĉ se ne estos alia problemo.

Mil gruoj[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1955, altlernejaj studentoj en Nagojo donacis al ŝi paperajn gruojn. Ili memorigis ŝin pri la Japana legendo, kiu diras, ke, se ŝi faldos mil gruojn, eble la dioj aŭskultos ŝian sopiron resaniĝi. Do, kun kaj kuraĝo kaj kredo ŝi komencis paperfaldi. Ĉar ankaŭ multaj malsanuloj en la malsanulejo faldis papergruojn, nombro de papergruoj atingis milon komence de aŭgusto. Tiam ŝi diris al malsanulo de la sama ĉambro, ke ŝi "faldos aliajn mil gruojn". Ŝi faldis papergruojn ankaŭ per celulozofolioj ĉar origamipapero estis multekosta.

Kiam ŝi konsciis, ke ŝi ne supervivos la malsanon, ŝi ŝanĝis sian deziron al deziro pri paca mondo kaj fino de suferoj. Je ŝia funebra ceremonio, papergruoj estis disdonitaj al vizitantoj.

Post ŝia morto, ŝiaj samklasanoj kolektis monon por konstrui la monumenton por atombombitaj infanoj en Hiroŝima Pacomemoriga Parko. La 25-an de julio 2004, foto de ŝi estis registrita de Hiroŝima Nacia Pacomemoriga Domo por Atombombaj Viktimoj.

Nombro de paperaj gruoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de paperaj gruoj falditaj ne malkovriĝas, ĉar la familio de Sadako ne kalkulis. Hiroŝima Pacomemoriga Muzeo diris ke pli ol 1.300 gruoj estis faldataj. Iuj rakontoj diras ke ŝi sukcesis faldi malpli ol mil gruojn, antaŭ ol ŝi mortis.

Memoraĵo[redakti | redakti fonton]

La asteroido 7616 Sadako estis nomita en ŝia honoro.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La filmscenaro Mil papergruoj estis tradukita en Esperanton en 1959 de Tanaka Sadami.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]