Sasandro (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sasandro (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 560 km
Fluo
Geografio
Landoj Ebur-Bordo
Regionoj [[]]
vdr
La Sasandro
Mapo de Ebur-Bordo montrante la Sasandron en la okcidenta parto de la lando

La Sassandra, aŭ Esperantegite Sasandro, estas rivero de okcidenta Ebur-Bordo en Okcidentafriko. Ĝi estiĝas ĉe la kunfluo de la rivero Tienba, kiu originas en la altaĵaroj de nordokcidenta Ebur-Bordo, kaj la rivero Gouan, kiu fontas okcidente en la altaĵaroj de Gvineo. La Sasandro fluas sud-sudorienten por malpleniĝi en la Gvinea Golfo je la Atlantika Oceano.

La Akvobaraĵo de Buyo estis konstruita en 1980 tra la meza itinero de la rivero, ĵus laŭflue de la kunfluo kun la rivero Nzo, por krei rezervujon nomata Lago de Buyo. La rivero Davo sin turnas al Sasandro ĵus antaŭ atingi la oceanon. La samnoma havena urbo Sasandro troviĝas je la marbordo apud la rivera elfluejo.

La rivero longas 650 km kaj sia akvokolekta areo kovras 75 000 km². Ĝi konstituas la limon inter du ekoregionoj : la Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj kaj la Orient-gvineaj arbaroj.