Saskia van Uylenburgh
Saskia van Uylenburgh (de la 2-a de aŭgusto, 1612, ĝis la 14-a de junio, 1642) estis la edzino de nederlanda pentristo Rembrandt van Rijn (Rembranto), kaj la modelulo por iuj el la pentraĵoj kaj desegnaĵoj de tiu grava artisto.
Vivo[redakti]
Naskiĝinte en Leeuwarden, Saskia estis la plej juna de ok geinfanoj de Rombertus van Uylenburgh, juristo, urbestro, kaj unu el la fontintoj de la Universitato de Franeker. Ŝia patrino estis nomita Sjoukje Ozinga, kiu mortis kiam Saskia estis 7 jaraĝa. Ŝia patro mortis post 5 pliaj jaroj, kaj Saskia orfiĝis 12-jaraĝe.
Saskia renkontis Rembranton per sia kuzo, Hendrick van Uylenburgh, pentristo kaj art-komercisto, kiu transloĝis en 1625 de Pollando al Amsterdamo. Rembrant kaj Saskia geedziĝis 22-an de junio, 1634 en Het Bildt, kie Saskia plenkreskis kun sia fratino kaj bofrato Gerard van Loo. Alia fratino, Antje, mortis june. Post la entombigo Saskia helpis al sia alia bofrato, la pola profesoro Johannes Maccovius, instrui teologion en Franeker.
Rembranto gajnis monan sukceson per sia artlaboroj, kaj en 1639 li kaj Saskia transloĝis al granda domo ĉe la Jodenbreestraat ("Juda Larĝa Strato"). Tiu domo staris apud la galerio de ŝia kuzo en la Juda kvartalo, kaj hodiaŭ estas la Rembranta Domo-muzeo. Tri el iliaj gefiloj mortis nelonge post siaj naskiĝoj. Je la 22-a de septembro, 1641, ili baptigis filon, kies nomo estis Titus, pro lia onklino Tietje van Uylenburgh. Saskia mortis la sekvintan jaron, verŝajne pro tuberkulozo, kaj entombiĝis en la Oude Kerk ("Malnova Kirko").
Fonto[redakti]
- Graaff, A. & M. Roscam Abbing (2006) Rembrandt voor Dummies ("Rembranto por stultuloj"). Addison Wesley.
