Sassnitz
El Vikipedio
Sassnitz [sasnic] estas urbeto sur la insulo Rügen. Pro sia apudmara situo kaj la pitoreskaj kretorokoj, kiuj ekz. la pentriston Caspar David Friedrich inspiris al pluraj pentraĵoj, Sassnitz estas ŝatata turisma centro en Norda Germanio. De la haveno veturas pramŝipoj al Svedio kaj Litovio. Sassnitz apartenas al la regiona subdistrikto Rügen.
La blazono de Sassnitz montras lumturon sur muro.
Iom da statistiko [redakti]
- Loĝantaro: proksimume 12.000
- Situo: 54°31’ NO, 13°38’ OR
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.sassnitz.de Oficiala retejo de Sassnitz
http://www.hms-otus.com Submarŝipa muzeo
http://www.faehrhafen-sassnitz.de Prama haveno Sassnitz/Mukran
