Sat.1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sat.1
bildo
commercial broadcasting • televidstacio
Ĝeneralaj informoj
Ricevo DVB-C, DVB-S, DVB-T kaj IPTV
Landoj
Sendostacio Sat.1
Komenciĝo de elsendoj la 1-an de januaro 1984
Jura formo privata entrepreno
Programa tipo plena televida programo
Posedata de ProSiebenSat.1 Media SE vd
Lingvo germana lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
114 708 816

(stato la 9-a de februaro 2023)

vdr

Sat.1 [zat ajns] - ankaŭ literumata SAT.1 - estas privata televida entrepreno, kiu produktas plenan germanlingvan televidan programon en samnoma televida kanalo "Sat.1": pro parte apartaj programoj por Aŭstrio kaj Svislando - vidu sube - eblus diri ke fakte temas pri tri kanaloj, kies programo tamen dum la plejparto de la tago identas. Sidejo de la entrepreno estas la loko Unterföhring proksime de Munkeno.

Sat.1 ekde la jaro 2000 kune kun la televidaj entreprenoj ProSieben, kabel eins kaj multaj pliaj, pli etaj televidaj entreprenoj konsistigas la konzernon ProSiebenSat.1 Media AG, akcia kompanio plejparte en posedo de la kompanio Lavena Holding, po duone posedata de la investaj entreprenoj Permira kaj KKR.

En Aŭstrio kaj Svislando dum partoj de la tago elsendiĝas apartaj landaj programoj, kaj la televida programo tiutempe dissendita en la ĉefa kanalo germania do en tiuj kanaloj ne videblas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]