Satana Biblio
La Satana Biblio estas libro verkita de Anton Szandor LaVey en 1969. Ĝi estas kolekto de tezoj, observoj, kaj bazaj satanaj ritaroj, kaj priparolas la Satanan ideologion de LaVey. Li diras ke liaj influintoj estas Ayn Rand, Ragnar Redbeard, kaj aliaj.
Ĉi tiu libro estas konsiderata la fundamento de la filozofio de Satanismo.
Enhavo |
Libroj de la Satana Biblio [redakti]
Dediĉa Paĝo [redakti]
En la unua eldono, LaVey dediĉis la verkon al multaj pensuloj kiuj influis lin: Bernadino Nogara (misliterumita kiel „Logara“), Karl Haushofer, Rasputin, Sir Basil Zaharoff, Alessandro Cagliostro, Barnabas Saul, Ragnar Redbeard, William Mortensen, Hans Brick, Max Reinhardt, la usona sociologo Orrin Klapp, Fritz Lang, Friedrich Nietzsche, W. C. Fields, P. T. Barnum, Hans Poelzig, Reginald Marsh, Wilhelm Reich kaj Mark Twain.
En la dua eldono, la listo enhavis Howard Hughes, Marcello Truzzi, Marilyn Manson, William Lindsay Gresham, Hugo Zacchini [1], Jayne Mansfield, Fredrick Goerner, Nathanael West, Horatio Alger, Robert E. Howard, George Orwell, H. P. Lovecraft, Tuesday Weld, H.G. Wells, Harry Houdini, Togare (la dorlotan leonon de LaVey) kaj la Naŭ nekonatajn homojn.
La naŭ satanaj diraĵoj [redakti]
Ĉi tiu sekcio enhavas naŭ simplajn satanajn diraĵojn:
- Satano reprezentas indulgencon anstataŭ devigon!
- Satano reprezentas vitalan ekziston anstataŭ spiritajn ĥimerojn!
- Satano reprezentas saĝon neprofanitan anstataŭ hipokritan mem-trompadon!
- Satano reprezentas afablecon al tiuj, kiuj meritas ĝin, anstataŭ amo malŝparita je sendankuloj!
- Satano reprezentas venĝon anstataŭ ignora amnestio!
- Satano reprezentas respondecon al respondeculoj anstataŭ zorgado por psikaj vampiroj!
- Satano reprezentas homaro kiel nur alia besto, kelkfoje pli bona, pli ofte pli malbona ol tiuj, kiuj marŝas sur kvar piedoj, kiu, ĉar lia „dia spirita kaj intelekta evoluado,“ iĝis la plej maligna besto el ĉiuj!
- Satano reprezentas ĉian tielnomatan pekon, ĉar ili gvidas onin al korpa, mensa, aŭ emocia plaĉo!
- Satano estas la plej bona amiko, ke la Eklezio havas ĉiam, ĉar Li helpadis lia enterpreno por ĉiaj jaroj!
(Fajro) La Libro de Satano — La Infera Paskvilo [redakti]
La Libro de Satano komencas kun versoj el Might is Right de Ragnar Redbeard. LaVey redaktis kelkaj vortojn kaj frazojn, ĉar li opinias, ke ili estis malpravaj aŭ nekonsekvencaj logike. Li ŝatis, anstataŭe, la totalan mesaĝon de la libro. Iuj etikedis la Satanan Biblion kiel plagiato de Might is Right.[2]
(Aero) La Libro de Lucifero — La Klereco [redakti]
Post la indigna Libro de Satano, la Libro de Lucifero penas exspliki la filozofion kaj dogmon de Satanismo. La Libro de Lucifero estas dividata en dudek vitalaj tezoj.
I. — Dio — Morta aŭ Viva
II. — La Dio, ke Vi SAVAS, Devus esti Vi mem
III. — Kelkaj Atestaĵoj de Nova Satana Epoko
IV. — Infero, la Diablo, kaj Kiel Vendi Vian Animon
V. — Ami kaj Malami
VI. — Satana Sekso
VII. — Ne ĉiaj Vampiroj Suĉas Sangon
VIII. — Indulgenco... NE Devigo
IX. — Pri la Elekto de Homa Buĉofero
X. — Vivo Post Morto Per Plenumo de la Egoo
XI. — Religiaj Festoj
XII. — La Nigra Meso
(Tero) La Libro de Belialo — La Mastreco de la Tero [redakti]
I. — Teorio kaj Praktiko de Satana Magio (Difino kaj Celo de Malplia kaj Plia Magio)
II. — La Tri Tipoj de Satanaj Ritoj
III. — La Rito, aŭ „Intelekta Malkunprema“ Ĉambro
IV. — La Ingrediencoj Uzataj dum la Prezentado de Satana Magio
Deziro:
Periodo:
Bildaro:
Direktado:
La Ekvilibra Faktoro:
V. — La Satana Rito
Kelkaj Notoj, Kiojn oni devas Observi Antaŭ Komenci Riton.
La Dek Tri Ŝtupoj.
Iloj Uzataj dum Satana Rito.
(Akvo) La Libro de Levjatano — La Kolerega Maro [redakti]
I. Alpreĝo al Satano [redakti]
II. La Inferaj Nomoj [redakti]
III. Alpreĝo Uzata Por la Petego de Avideco [redakti]
IV. Alpreĝo Uzata Por la Petego de Detruo [redakti]
V. Alpreĝo Uzata Por la Petego de Kompato [redakti]
VI. La Enokianaj Ŝlosiloj (Oni ĉi tie listos la dek naŭ Ŝlosiloj en kronologia ordo) [redakti]
Notes [redakti]
- ↑ http://www.cannon-mania.com/human-cannon.htm Hugo Zacchini
- ↑ Smulo, John: „Christ's Advocate: An Incarnational Apologetic to Satanism,“ §3.5.2, 2001, el artikolo „Hypocrisy, Plagiarism, and LaVey,“ sur ĉi tiu retpaĝo http://www.dpjs.co.uk/criticism/smulo.html

