Satanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La malsupreniĝa-indikanta pentaklo estas ofte uzita reprezenti Satanismon.

Satanismo estas larĝa termino pritemanta grupon de ideologiaj kaj filozofiaj kredoj. Satanismo inkluzivas simbolan asocion kun, aŭ admiron por, Satano, kiun Satanistoj konsideras kiel inspirantan kaj liberigantan estaĵon. Estis taksite ke estis 50,000 Satanistoj en 1990. Nun povas esti tiom multe kiel unu cent mil da Satanistoj en la mondo.[1]

La Sabata Kapro de Eliphas Levi (konata kiel La Kapro de Mendes aŭ Bafometo) fariĝis unu el la plej oftaj simboloj de Satanismo.

La viro Herbert Arthur Sloane asertadis ke li estris Satanan kovenon ekde 1948 antaŭ ol la naskiĝo de la Kirko de Satano en 1966, sed nenia sendependa atestaĵo subtenanta la aserton ekzistas. Sloane partoprenis membrecon en la Kirko de Satano ekde 1968[2], kaj tamen li mortis en 1975 neniu povas certi ĉu li rezegnis sian membrecon. Laŭ la Kirko de Satano, la membrokarto de Sloane havas lineon tra la nomon kaj la estraro kredas ke la membreco estis nuligita pro la deziro de Sloane adori al "Sathanas," nomo kiu ne ekzistas ene de la Kirko de Satano. La plej forta atestaĵo kontraŭ la aserto de Sloane pri estri Satanan kovenon antaŭ ol la naskiĝo de la Kirko de Satano estas intervjuo de "The Toledo Blade" verkita en 1967[3] en kiu Sloane nomiĝas kiel "Kala" kaj neniel diskutas Satanon, Satanismon, aŭ ian kovenon. Sen ia atestaĵo subtenanta la aserton de Sloane, la Kirko de Satana ja estas la unua Satana organizo en Usono.

Satanaj grupoj kiuj aperis post la 1960aj jaroj estas tre diversaj, sed du gravaj tendencoj estas teisma Satanismo kaj ateisma Satanismo. Teismaj Satanistoj adoras Satanon kiel supernaturan dion, vidantaj lin ne kiel ĉiopovan dion sed prefere kiel patriarkon. Kontraŭe, ateisma Satanistoj konsideras Satanon kiel simple simbolon de certaj homaj trajtoj.[4]

Estas indikoj ke Satanaj kredoj fariĝis pli sociale toleritaj. Satanismo estas nun permesita en la Reĝa Mararmeo de la britaj Armitaj Fortoj, malgraŭ kontraŭstaro de kristanoj kaj en 2005, la Supera Kortumo de Usono pridebatis protekti la religiajn rajtojn de malliberuloj post kiam proceso kontraŭ la afero estis registrita al ili.[5][6][7][8][9]

Nuntempa Satanismo estas plejparte amerika fenomeno, kaj la ideoj disvastiĝas per la efikoj de tutmondiĝo kaj la Interreto.[10] La Interreto antaŭenigas konscion pri aliaj Satanistoj kaj estas ankaŭ la ĉefa batalejo por difini Satanismon hodiaŭ.[10] Satanismo komencis atingi Orientan Eŭropon en la 1990aj jaroj, samtempe kun la falo de Sovetunio kaj plej videble en Pollando kaj Litovio, plejparte Romaj katolikaj landoj.[11][12]

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Satano en Perdita Paradizo, kiel ilustrita de Gustave Doré

Precipe post kiam la eŭropa Klerismo, kelkaj verkoj, kiel Perdita Paradizo, estis prenitaj de Romantikistoj kiel Byron kaj priskribitaj kiel prezentante la Biblian Satanon kiel alegorion reprezentantan krizon de fido, individuismo, libera volo, saĝeco kaj klerismo.[Citaĵo devis] Tiuj verkoj efektive prezentantaj Satanon kiel heroan karakteron estas malpli en kvanto sed ja ekzistas. George Bernard Shaw kaj Mark Twain (konsideru. Leteroj de la Tero (angle: Letters from the Earth)) inkluzivis tiajn karakterizadojn en iliaj verkoj longe antaŭ ol religia Satanistoj prenis la plumon. Ekde tiam, Satano kaj Satanismo komencis akiri novan signifan ekster Kristanismo.[10]

Teisma Satanismo[redakti | redakti fonton]

La plena simbolo de Lucifero, kiel ĝi originale aperis en la Grimorium Verum
Pli simetria versio de la antaŭa simbolo, uzita de kelkaj modernaj Satanistoj

Teista Satanism (ankaŭ konta kiel Anima Satanismo aŭ adoro de Diabloj) estas formo de Satanismo kun la primara kredo ke Satano estas reala dio aŭ forto meritanta adoron.[13][14] Aliaj karakterizaĵoj de teisma Satanismo povas inkluzivi kredon je magio, kiu estas manipulita per rito, kvankam kiu ne estas difinanta kriterio kaj teismaj Satanistoj povas surkoncentri nur sindediĉon. Malsimile ol LaVeja Satanism, teisma Satanismo kredas ke Satano estas vera estaĵo anstataŭ simbolo de individuismo.

Luciferismo[redakti | redakti fonton]

Luciferismo povas esti komprenita plej bone kiel kreda sistemo aŭ intelekta kredaro kiu respektas la kernajn kaj esencajn karakterizaĵojn kiuj estas ligilitaj kaj ofte donitaj al Lucifero. Luciferismo estas ofte identigita kiel helpa kredaro aŭ movado de Satanismo, pro la ofta identigo de Lucifero kun Satano. Kelkaj Luciferistoj akceptas ĉi tiun identigon aŭ konsideras Luciferon kiel la "alportanton de lumo" kaj la iluminitan flankon de Satano, permesante ilin uzu la nomon Satanistoj. Aliaj rifuzas ĝin, donante la argumenton ke Lucifero estas pli pozitiva kaj afabla idealo ol Satano. Ili estas inspiritaj de la antikvaj mitoj de Egiptio, Romo kaj Grekio, Gnostikismo kaj tradicia Okcidenta okultismo.

Palladistoj[redakti | redakti fonton]

Palladistoj (angle: Palladists, aŭ Palladians) estas kvazaŭa theisma Satana societo aŭ membro de tiu societo. La nomo Palladisto venas de Pallas (la filino de Tritono) kaj inkluzivas ligilon al la Greko-Roma diino de saĝeco kaj lernado, Atena .

Koveno de Nia Sinjorino de Endor[redakti | redakti fonton]

La Koveno de Nia Sinjorino de Endor, ankaŭ konata kiel Ophite Cultus Satanas (originale literumita "Sathanas"), estis Satana koveno supoze fondita en 1948 de Herbert Arthur Sloane en Toledo, Ohio, sed nenia atestaĵo ekzistas por subteni la aserton. La grupo estis multe influita de gnostikismo (precipe tiu tipo trovita en la nuntempa libro de Hans Jonas, La Gnostika Religio) kaj adoris Satanas, ilia nomo por Satano (Cultus Satanas estas latina versio de Kulto de Satano). Satanas (aŭ Satano) estis difinita laŭ gnostikaj terminoj kiel la Serpento en la Edena Ĝardeno kiu malkaŝis la scion de la vera Dio al Eva. La nomo "Ophite" estas referenco al la antikva gnostika kulto de la Ofitoj, kiuj laŭvorte adoris la serpenton.

Ateisma Satanismo[redakti | redakti fonton]

La Simbolo de Bafometo, la oficiala insigno de la Kirko de Satano kaj LaVeja Satanismo.

LaVeja Satanismo estas religia filozofio fondita en 1966 de Anton LaVey, enkorpigita de La Satana Biblio kaj estrita de la Kirko de Satano. Ĝiaj ĉefaj kredoj kaj filozofioj estas bazitaj sur individuismo, egoismo, epikurismo, mem-diigo kaj mem-konservo. Ĝ disvastigas mondan perspektivon de jurnaturalismo, materialismo, Socia Darvinismo, Lex Talionis kaj homaro kiel bestoj en senmorala universo.[15][16][17][18][19][20][21] Sekvantoj de la filozofio priskribis Satanismon kiel naturalisma religio de la karno aŭ "...La unua karna religio de la mondo".[22][23][24]

Kontraŭ la populara kredo, LaVeja Satanismo ne enhavas "adoron de diabloj" aŭ adoron de ajnaj dioj. Ĝi estas ateisma filozofio kiu asertas ke "ĉiu individuo estas sia propra dio [kaj ke] estas neniom da spaco por iu ajn alia dio".[25] Sekvantoj vidas la karakteron de Satano kiel metaforo de fiero, libido, libereco, klerismo, pura saĝeco kaj de kosmo kiun Satanistoj perceptas kiel instigitan de "malluma evolua forto de entropio kiu traestas ĉiom da naturo kaj provizas la deziron por supervivo kaj mem-duoblado ĉeestante ĉiujn vivajn aferojn". Li ankaŭ servas kiel koncepta kadro kaj ekstera metafora enkorpigo de la plej alta potencialo [de la Satanisto]. Satano (hebreo: שָּׂטָן satan, signifanta "kontraŭulo") estas vidita kiel simbolo de spito kontraŭ la konservativismo de ĉefaj filozofiaj kaj religiaj fluoj, plejparte la Abrahamaj religioj, kiuj konsideras ĉi tiun karakteron kiel antipodon.[26][27][28][29][30]

La prefikso "LaVeja" (angle: LaVeyan) estis neniam uzita de Anton LaVey aŭ de la Kirko de Satano, nek aperas la termino ie ajn en de ĝia literaturo.[31] La kirko asertas ke ili estas la unua formale organizita religio kiu adoptis la terminon "Satanismo." Ili asertas ke Satanismo kaj la "adoro de Satano" ne povas egaliĝi.[32] La termino "Teisma Satanismo" estis priskribita kiel "oksimora" de la kirko kaj ĝia Alta Pastro.[25] La Kirko de Satano rifuzas la pravecon de aliaj ajn organizoj kiuj nomas sin Satanaj; ĝi finomas ilin inversaj kristanoj, kvazaŭaj Satanistoj, aŭ Diablon adorantoj.[33][34] Hodiaŭ, la Kirko de Satano famigas sin kiel la nura aŭtentika reprezentado de Satanismo kaj ĝi rutine eldonas materialojn emfazantajn ĉi tiun disputon.[35][36]

La bazoj de la kredaro de la religio estas sintezitaj en La Naŭ Satanaj Eldiroj , La Naŭ Satanaj Pekoj kaj La Dek unu Satanaj Reguloj de la Tero.[37][38][39]

Akuzoj de Satanismo[redakti | redakti fonton]

Historie, kelkaj homoj aŭ grupoj estis specife priskribitaj kiel adorantaj Satanon aŭ la Diablon, aŭ de estanta dediĉita al la laboro de Satano. La vasta sumo de ĉi tiuj grupoj en eŭropaj kulturoj estas iome konektita kun la graveco kaj signifo de Satano en Kristanismo.

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Titola ilustraĵo de Johannes Praetorius (verkisto) (de) Blocksbergs Verrichtung (1668) montranta multajn tradiciajn ĉefaĵojn de la mezepoka Sabato de la Sorĉistinoj
  • Paganuloj festantaj Pajnon, Odinon, Perkunason aŭ aliajn paganajn diojn estis ofte akuzitaj de la katolika eklezio adoradu la Diablon kaj liajn prainojn kaj sklavojn.[40]
  • Multaj gnostikaj grupoj estis taksitaj Satanaj, pro ĝiaj elstaraj detaloj sugestantaj ke Lucifero aŭ la serpento - kiuj estas la veraj dioj aŭ profetoj kiuj liberigis Adamon kaj Evan - dum la dio de la Malnova Testamento estas taksita kiel demiurgo. Hegemonius akuzis Mani, fondinto de Manicheanism, de esti Satana kiam Mani diris ke Jehovo estas "la diabla dio kiu kreis la mondan" kaj ke "li kiu parolis kun Moseo, la Judoj, kaj la pastroj … estas la [Princo] de Mallumo, … ne la dio de vero."[41][42]
  • La sorĉistinaj juĝadoj en frua moderna Eŭropo, specife, la ideo ke sorĉistinoj kunvenis ĉe Sabatorĝio por servi la Diablon.[40]
  • Gilles de Rais (15a jarcento, Francio) estis franca noblulo kiu estis juĝita kaj mortigita pro la mortigoj de centoj da infanoj en kvazaŭ-Satanaj ritoj.[40]
  • Johann Georg Faust. (16a jarcento, Germanio) Multaj verkoj, en la germana kaj en la latina lingvoj, por fari diablan kontrakton estis atribuitaj al li.[40] Ĉi tiuj estis kolektitaj kaj eldonitaj en Germanio en kelkaj de la eldonoj de Das Kloster (1845–1849).
  • Urbain Grandier (17a jarcento, Francio). Ekzistas tre fama dokumento en la latina pri kontrakton kun la Diablo li supoze skribis estis konservita de la katolika eklezio.[40]
  • Homoj okupitaj en la Venena Afero, kiel Catherine Deshayes kaj Étienne Guibourg (17a jarcento, Francio). La dokumentaro de ilia juĝado estas la ĉefa Frua Moderna fonto por informo pri la Nigra Meso.[43][44]
  • La Marquis de Sade (18a jarcento, Francio), priskribita de Iwan Bloch kiel fanatika Satanisto.[45] Lia verkoj bilde priskribis blasfemon kontraŭ la katolika eklezio, kiel orgio simila al la Nigra Meso farita de Papo Pio VI en la Vatikano (en lia romano Juliette).
  • En 1865, la kontraŭ-Vatikana itala poeto Giosuè Carducci eldonis lian poemon Inno Satana ("Himno al Satano"), laŭdanta Satanon kiel la dion de racio kaj esprimantan religian malamon al Kristanismo.
  • Multaj sekvantoj de la Dekadenca movado, kiel la pola aŭtoro Stanisław Przybyszewski, la belga artisto Félicien Rops kaj la franca poeto Charles Baudelaire (kiu eldonis Les Litanies de Satan en 1857) aŭ nomis sin mem Satanistoj aŭ kreis apertajn Satanajn artaĵon kaj literaturon.[46]
  • Kelkaj francaj movadoj ĝenerale priskribitaj kiel Satanaj de francaj verkistoj de la tempo (malfrue 19a al frue 20a jarcentoj). La plej bone sciita priskribo havebla en la angla estas la 1891 romano Là-bas de Joris-Karl Huysmans. Tamen, estis tre multe aliaj bone konitaj famulojn en Francio kiuj estis rilatitaj al la cirklojn priskribita de Huysmans, inkluzive Joseph-Antoine Boullan, Stanislas de Guaita, Henri Antoine Jules-Bois kaj Joséphin Péladan, kiuj aŭ skribis pri Satanismo en Francio aŭ estis akuzitaj de esti Satanistoj.[47][48]
  • Framasonismo estis priskribita kiel Satana en la tute senrespektigita Taxil mistifiko.[49]
  • Almenaŭ du Satanaj (aŭ "Luciferaj") grupoj ekzistis en Francio en la 1930aj jaroj. Unu estis estrita de Maria de Naglowska kaj havis ritojn dediĉitajn al Satano kaj Lucifero.[50] Alia, estrita de eksa katolika pastro, festis inversigaĵon de la latina Meso ( "Lucifera Meso"), kiu inkluzivis la frazon "En nomine Domini Dei nostri Satanae Luciferi Excelsi" (frazo kiu aperis denove 30 jaroj poste en La Satana Biblio de Anton LaVey.)[51]

Islamo[redakti | redakti fonton]

La Jezidoj, malplimulta religio de la Meza Orienta kiu adoras Melek-Taŭson, estas ofte taksita Satana de kelkaj islamanoj.[52] Pro tio, ili estas celita por konvertiĝo kaj mortigo de la islama Ŝtato de Irako kaj Sirio.[53]

Populara muziko[redakti | redakti fonton]

Nigra metalrok ofte estis konektita al Satanismo, parte pro la lirika enhavo de pluraj bandoj kaj ilia ofta uzo de figuraĵo ofte ligita al kredoj de la maldekstro-mana vojo (kiel la inversa stelokvinlatero). Pli ofte ol ne muzikistoj asociantaj sin mem kun nigra metalroko diras ke ili ne kredas je laŭleĝa Satana ideologio kaj ofte pretendas al ateismo, agnostikismo aŭ religia skeptikismo. En kelkaj okazoj, sekvantoj de religioj de la dekstro-mana vojo uzas Satanajn referencojn por amuzi kaj ŝoki.[54] La plejparto de la tiel nomita "unua ondo" de nigra metalroko bandoj nur uzis Satanismon pro ĝia ŝok-valoro; unu el la malabundaj esceptoj estas Mercyful Fate kantisto King Diamond, kiu sekvas LaVejan Satanismon[55] kaj kiun Michael Moynihan nomas "unu el la nuraj prezentistoj de la Satana metalrokaro de la '80aj jaroj kiu estis pli ol nur ŝajniganto uzanta diablon figuraĵon pro ĝia ŝok-valoro".[56] Unu frua antaŭirinto al Satana metalroko estis la 1969 roka eldono Witchcraft Destroys Minds & Reaps Souls, kiu enhavis multenombrajn referencojn al Satanismo kiuj aperis denove en pli posta Satana rok-muziko.

Glen Benton, kantisto kaj unu el la gitaristoj de la bando Deicide, unufoje publike asertadis esti praktikanto de teisma Satanismo kaj publike ofertis fortan kontraŭ-kristanan senton. La polemika Dissection estranto Jon Nödtveidt publike priparolis sian "ĥaoso-gnostikajn" satanajn kredojn, estanta membro de la Hom-malamanta Ordo de Lucifero (angle: Misanthropic Luciferian Order) kaj nomis sian bandon "la Sona Propaganda Grupo de la HOL" (angle: the Sonic Propaganda Unit of the MLO.)[57] Norvega nigra metalroko artistoj kiel Euronymous de Mayhem kaj Infernus de Gorgoroth ankaŭ identigis sin mem kiel Satanistojn kaj aktive antaŭenigis siajn kredojn.[58] Pluraj bruligoj de preĝejoj kiu tra Norvegio en la frua 1990aj jaroj estis ankaŭ atribuitaj al junuloj okupitaj en la nigra metalroko movado, kiu inkluzivis homojn antaŭenigantajn teismajn Satanajn kredojn kaj forte kontraŭ-LaVejan sintenojn.[59] Tamen, la praveco de tiaj agoj kiel Satanaj klopodoj, prefere ol simple ribelemaj agoj faritaj por diskonigo, estas io dubita de eĉ kelkaj de tiuj kontribuantaj al la ĝenro.[60]

Organizoj[redakti | redakti fonton]

La Kirko de Satano[redakti | redakti fonton]

Je Valpurg Nokto, 30a de aprilo, 1966, Anton LaVey fondis la "La Satanan Kirkon" (kiu li poste renomus "la Kirkon de Satano"). La Kirko de Satano estas organizo dediĉita al la akcepto de la karna memo, kiel elparolita en La Satana Biblio, skribita en 1969 de Anton Szandor LaVey. 

Unua Satana Kirko[redakti | redakti fonton]

Post la morto de LaVey en 1997 la Kirko de Satano estis estrita de nova administro kaj ĝia estrejo translokiĝis al Nov-Jorko. Karla LaVey (la filino de LaVey kiu mallonge servis kiel la Alta Pastrino de la Kirko), sentis ke la translokiĝo estas fiservo al la heredaĵo de sia patro. La Unua Satana Kirko estis refondita la 31an de oktobro 1999 de Karla LaVey por daŭrigi la heredaĵon de sia patro. Ŝi daŭras estri ĝin en Sanfrancisko, Kalifornio.

Templo de Seto[redakti | redakti fonton]

La Templo de Seto estas inicema okulta societo asertanta esti eminenta religia organizo de la maldekstrmana vojo en la mondo. Ĝi estis fondinta en 1975 de Michael A. Aquino kaj kelkaj membroj de la sacerdoceco de la Kirko de Satano, kiuj forlasis ĝin pro administraj kaj filozofiaj nekonsentoj.[61] La Templo de Seto volonte difinas sin mem kontraŭ la Kirko de Satano per pluraj vojoj, plej grave per teologio kaj sociologio.[62] La filozofio de la Templo de Seto povas esti resumita "enlumigita individuismo" — plibonigo de onia memo per propra edukado, eksperimentado, kaj iniciado. Ĉi tiu procezo estas bezone malsama kaj aparta por ĉiu individuo. La membroj ne konsentas pri tio, ĉu Seto estas "vera" aŭ ne, kaj la Tempo ne postulas ke ili konsentu pri tio.[62]

Setismo, teorie, similas al teisma Satanismo. La ĉefa dio de Setismo estas la antikva egipta dio Set, la dio de la kontraŭstaranto. Seto supoze estas la Malluma Lordo malantaŭ la hebrea estaĵo Satano. Set, kiel la unua principo de konscio, estas kopiita de Setistoj, kiu simbolas la koncepton de individuo, subjektiva inteligento kiu ekzistas ekster la natura ordo kiel la "Nigra Flamo". 

Membroj de la Templo de Seto estas plejparte viroj, inter la aĝoj de dudek jaroj kaj kvindek jaroj.[62]

Ordo de Naŭ Anguloj[redakti | redakti fonton]

La verkistoj Per Faxneld kaj Jesper Petersen skribas ke la Ordo de Naŭ Anguloj (ONA, O9A) "reprezentas danĝeran kaj ekstreman formon de Satanismo".[63] La ONA unue allogis publikan atenton dum la 1980aj jaroj kaj 1990aj jaroj post kiam estas menciitaj en libroj pritemantaj faŝisman Satanismon. Ili estis unue formita en Britio kaj estas aktuale organizita ĉirkaŭ sekretaj ĉeloj (kiujn ĝi nomas tradiciaj interkonektiloj) kaj ĉirkaŭ kion ĝi nomas sinistraj triboj.[64][65][66][67]

La Satana Templo[redakti | redakti fonton]

La Satana Templo uzas la literaturan Satano kiel mitologian fundamenton por ne-supernatura religio, por konstrui kulturan rakonton kiu povas helpeme enkorpigi vivajn spertojn kaj antaŭenigi pragmatan escepticismon, racian reciprokecon, personalan liberon, kaj scivolecon. Ambaŭ de la fondintoj estas ateismaj Satanistoj - ili ne kredas ke Satano vere ekzistas.[68]

La Sep Doktrinoj de la Satana Templo[redakti | redakti fonton]

  1. Oni devus agi per kompato kaj kunsentemo al ĉiuj vivantoj laŭ racio.
  2. La batalo al justico estas daŭriganta kaj bezonata ĉeso kiu devus superi kontraŭ leĝoj kaj institucoj.
  3. Onia korpo estas netuŝebla, reĝata nur de onia propra volo.
  4. Oni devus toleri la liberojn de aliaj homoj, inkluzive la liberon al ofendi. Volonte kaj maljuste perforti la liberojn de aliaj homoj egalas forlasi oniajn proprajn liberojn.
  5. Kredoj devus samiĝi al la plej bona scienca komprenado pri la mondo. Ni devus esti zorga por ke ne miskrei sciencajn faktojn laŭ niaj kredoj.
  6. Homoj estas eraremaj. Se ni faras eraron, ni devus agi tiel multe, kiel eblas al korekti ĝin kaj kuraci ajnan damaĝon faritan.
  7. Ĉiu doktrino estas gvidanta principo celita al inspiri nobleco en ago kaj penso. La animo de kompato, saĝeco, kaj justeco devus ĉiam superi kontraŭ la skribata aŭ parolata vorto.[69]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Satano en literaturo
  • Satana rito-fitrakto
  • Ŝajtan
  • Prometo

References[redakti | redakti fonton]

  1. B.A. Robinson (March 2006).
  2. https://www.churchofsatan.com/regarding-herbert-a-sloane.php
  3. https://news.google.com/newspapers?nid=1350&dat=19670806&id=mwhPAAAAIBAJ&sjid=dwEEAAAAIBAJ&pg=5622,1342183&hl=en
  4. Gilmore, Peter.
  5. Royal Navy to allow devil worship CNN
  6. Carter, Helen.
  7. Navy approves first ever Satanist BBC News
  8. Linda Greenhouse (March 22, 2005).
  9. "Before high court: law that allows for religious rights".
  10. 10,0 10,1 10,2 Jesper Aagaard Petersen (2009).
  11. Alisauskiene, Milda (2009).
  12. "Satanism stalks Poland".
  13. Partridge, Christopher Hugh (2004).
  14. Prayers to Satan
  15. http://churchofsatan.com/satanism-and-objectivism.php
  16. http://www.churchofsatan.com/Pages/Enema.html
  17. "Church of Satan FAQ 18.
  18. http://www.churchofsatan.com/Pages/CShistory7LR.html
  19. http://www.churchofsatan.com/satanism-the-feared-religion.php
  20. http://www.churchofsatan.com/walpurgisnacht-xxxvii.php
  21. http://churchofsatan.com/the-snowman-is-diabolical-hit.php
  22. https://www.youtube.com/watch?v=jEnxnINMkPE&list=UUTTM5rdQA-E78nSkOnUluug
  23. http://www.churchofsatan.com/support-the-organization.php
  24. https://cut2thetruth.wordpress.com/2014/09/21/truth-behind-religion-series-ep-2-inside-the-church-of-satan-interview-with-magus-peter-h-gilmore/[rompita ligilo]
  25. 25,0 25,1 http://www.churchofsatan.com/faq-fundamental-beliefs.php
  26. http://altreligion.about.com/od/alternativereligionsaz/a/satanism.htm
  27. http://www.churchofsatan.com/Pages/WhatTheDevil.html
  28. http://www.churchofsatan.com/Pages/_FAQ03.html
  29. [1] Archived July 1, 2012 at the Wayback Machine
  30. http://www.churchofsatan.com/Pages/ChaplainsHandbook.html
  31. https://www.youtube.com/watch?v=kkmuV5R_O6g
  32. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-21. Alirita 2015-09-22.
  33. http://www.washingtonpost.com/news/national/wp/2014/11/07/the-church-of-satan-wants-you-to-stop-calling-these-devil-worshipping-alleged-murderers-satanists/
  34. Wikinews:Satanism: An interview with Church of Satan High Priest Peter Gilmore
  35. Gilmore, Peter H. (2007).
  36. http://www.churchofsatan.com/rebels-without-cause.php
  37. http://www.churchofsatan.com/nine-satanic-statements.php
  38. http://www.churchofsatan.com/nine-satanic-sins.php
  39. http://www.churchofsatan.com/eleven-rules-of-earth.php
  40. 40,0 40,1 40,2 40,3 40,4 Robbins, Rossell Hope, The Encyclopedia of Witchcraft and Demonology, 1959.
  41. Manichaeism by Alan G. Hefner in The Mystica, undated
  42. Acta Archelai of Hegemonius, Chapter XII, c.
  43. Extensively described in: Zacharias, Gerhard, Der dunkle Gott: Satanskult und Schwarze Messe, München (1964).
  44. Original sources: Ravaisson, François Archives de la Bastille (Paris, 1866-1884, volumes IV, V, VI, VII)
  45. Dr. Iwan Bloch, Marquis de Sade: His Life and Work, 1899: "The Marquis de Sade gave evidence in his novels of being a fanatic Satanist."
  46. Jullian, Philippe, Esthétes et Magiciens, 1969; Dreamers of Decadence, 1971.
  47. Bois, Jules, Le Satanisme et la Magie - avec une étude de J.-K. Huysmans, Paris, 1895.
  48. Huysmans, J.-K., Là-Bas, 1891
  49. Waite, A.E., Devil Worship in France, London: George Redway 1896.
  50. Medway, Gareth (2001).
  51. Messe Luciférienne, in Pierre Geyraud, Les Petites Églises de Paris, 1937 (Source here: Messe Luciférienne).
  52. “The Devil Worshipers of the Middle East : Their Beliefs & Sacred Books” Holmes Pub Group LLC (December 1993) ISBN 1-55818-231-4 ISBN 978-1-55818-231-8
  53. O'Loughlin, Ed (16 August 2014).
  54. Baddeley, Gavin (1993).
  55. Götz Kühnemund: A History of Horror.
  56. Michael Moynihan, Didrik Søderlind: Lords of Chaos: The Bloody Rise of the Satanic Metal Underground, Feral House 1998, pp. 15f.
  57. INTERVIEW FOR THE FANS BY THE FANS.. Arkivita el la originalo je 2007-10-20. Alirita 2007-10-20.
  58. Garry Sharpe-Young (2007).
  59. Grude, Torstein (Director) (January 1, 1998).
  60. Ihsahn Interview. Arkivita el la originalo je 2009-10-25. Alirita 2009-10-25.
  61. Aquino, Michael (2002).
  62. 62,0 62,1 62,2 Harvey, Graham (2009).
  63. Per Faxneld: Post-Satanism, Left Hand Paths, and Beyond in Per Faxneld & Jesper Petersen (eds) The Devil's Party: Satanism in Modernity, Oxford University Press (2012), p.207.
  64. Senholt, Jacob.
  65. FAQ About ONA[rompita ligilo]
  66. Angular Momentum: from Traditional to Progressive Satanism in the Order of Nine Angles. Arkivita el la originalo je 2012-09-04. Alirita 2015-09-22.
  67. Sinister Tribes Of The ONA. Arkivita el la originalo je 2009-12-12. Alirita 2015-09-22.
  68. Oppenheimer, Mark (July 10, 2015).
  69. https://thesatanictemple.com/pages/tenets

Plua Legado[redakti | redakti fonton]

  • Michelet, Jules (1862). Satanism and Witchcraft: the Classic Study of Medieval Superstition. ISBN 978-0-8065-0059-1.  Konsideriĝas la unua moderna laboro diskutantan Satanismon.
  • Cavendish, Richard (1967). The Black Arts: an Absorbing Account of Witchcraft, Demonology, Astrology, and Other Mystical Practices Throughout the Ages. ISBN 978-0-399-50035-0.  Resumo de la historio de Sorĉado, Satanismo, kaj Adoro de la Diablo en la lasta parto de la libro.
  • Passantino, Bob kaj Gretchen: Satanism: Grand Rapids: Zondervan: 1995.
  • Zacharias, Gerhard (1980). The Satanic Cult. ISBN 978-0-04-133008-3.  Tradukita de la 1964 germana eldono de Christine Trollope.
  • Chornyisyn, Mykhailo (2009). Hail Satan. ISBN 978-0-557-06489-2. 
  • Wlodek, Nikodem (2004). Satans Raw.
  • Medway, Gareth (2001). Lure of the Sinister: The Unnatural History of Satanism. ISBN 978-0-8147-5645-4. 
  • Noctulius, Imperiestro (2007). The Path to Satanism. ISBN 978-1-4348-2055-6. 
  • Massimo Introvigne, I satanisti. Storia, riti e miti del satanismo, Sugarco, 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]