Satelita televido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelitantenoj en Berlino, Germanujo

Satelita televido baziĝas sur la perado de televidaj signaloj helpe de satelitoj troviĝantaj en orbito ĉirkaŭ la Tero. Krom televidaj programoj, oni ofte dissendas ankaŭ radiofoniajn programojn kaj ebligas aldone kelkajn aliajn servojn. Komence la satelitoj havis tre feblan dissendan povumon kaj ne estis tersinkrone lokitaj, do oni bezonis grandegajn turneblajn spegul-antenojn por ricevi la de la alŝutstacio plusenditajn signalojn. Praktike nur specialaj deŝutaj stacioj povis ricevi kaj plukonduki la satelite peritajn programojn. Sed la dissenda povumo de la satelitoj rapide kreskis kaj oni metis ilin sur tersinkronan orbiton[Vikio 1], tiel permesante rektan ricevadon per fiksa anteno. Tiel ĉiu spektanto povas per malgranda malmultekosta "pelvo" kapti la programojn - kondiĉe nur, ke tiu povas vidi la sateliton. Do nenio baru la videblon. Ĉi ĉio bonege funkcias ĝis ĉirkaŭ ±70º norde aŭ sude de la ekvatoro.

Modelo de Sputnik 1, la unua artefarita satelito, kiu orbitis ĉirkaŭ la Teron dum 3 monatoj inter la 4-a de oktobro 1957 kaj la 4-a de januaro 1958.

Enhavo

Historio[redakti | redakti fonton]

1928
La Aŭstra-Hungara spacvojaĝa teoriisto Herman Potočnik[Vikio 2] publikigis en sia libro Das Problem der Befahrung des Weltraums — der Raketen-Motor (La problemo de vojaĝado en spaco — la raketmotoro) unuafoje la kalkuladon de tersinkrona orbito taŭga por plusendado de radiofoniaj signaloj.
1942
La 3-an de Oktobro la unua balistika misilo V2 estis lanĉita de skipo ĉirkaŭ Werner von Braun dum la Dua Mondmilito en Nazia Germanujo. Post la milito kaj Usono, kaj Sovetio transprenis la skipanojn por siaj respektive propraj raketkonstruaj projektoj. Ne nur armile, sed ankaŭ por lanĉi satelitojn oni bezonas raketojn.
1945
La Angla sciencisto kaj aŭtoro Arthur C. Clarke pluevoluigis la ideon pri tersinkrona orbito[1]. Li asertis, ke per tri spacveturiloj oni povus elmeti aron de samdistancaj tersinkronaj satelitoj kaj tiel povus kovri la tutan surfacon de la planedo Tero per radiofoniaj kaj televidaj elsendoj.
1957
La unua artefarita satelito Sputnik 1[Astronautix 1] (ruse спутник, kio fakte signifas "kunvojaĝanto") estis lanĉita fare de Sovetio kaj havis misie la taskon esplori la jonosferon.
1958
La 31-an de Januaro la unua Usona satelito Explorer 1[NASA 1] lanĉiĝis. Ĝi esploris la Van-Allen-Zonon.
1960
Pasiva balona satelito kun kapablo reflekti televidajn signalojn, la Usona Echo 1A[Astronautix 2], lanĉiĝis. Baze ĝi estis nur orbitanta spegulo. Oni eksperimentis kun signaloj je la frekvencoj 960 kaj 2390 MHz.
1962
La unua satelita televida signalo el Eŭropo estis plusendita per la aktiva satelito Telstar[2] super Norda Ameriko. Ĝi uzis transponilon. La alŝuta frekvenco estis 6 GHz kaj la deŝuta 4 GHz. La dissenda povumo estis nur 15 W.
1963
La unua tersinkrona satelito, Syncom 2[Boeing 1], estis lanĉita.
1965
La unua komerca komunikada satelito, Intelsat I (kromnome Early Bird)[Boeing 2], estis lanĉita en sinkronan orbiton la 6-an de Aprilo.
1967
Oni kreis la unuan tutnacian satelit-televidan reton, nome Orbita, en Sovetio. Ĝi baziĝis sur la principo de altgrade elipsa orbito per la satelito Molnija[Astronautix 3], kiu plusendis la signalon al teraj deŝutaj stacioj por plua loka distribuado.
1972
La unua Nord-Amerika satelito lanĉiĝis. Temis pri la Kanada tersinkrona satelito Anik A1[Boeing 3].
1974
Oni lanĉis ATS 6[NASA 2]. Jen la unua eksperimenta klerigad-cela satelito, kiu ebligas rektan ricevadon.
1976
En Sovetio oni lanĉis la unuan tersinkronan sateliton, Ekran[Astronautix 4], kiu same ebligas rektan ricevadon.
1977
En Ĝenevo la World Administrative Radio Conference (WARC)[Vikio 3] starigas tutmondan radiosatelitan planon.
1982
Oni fondis en Francujo la interŝtatan organizaĵon European Telecommunications Satellite Organization (Eutelsat) kun la celo por Eŭropo starigi satelitbazitan infrastrukturon.
1988
En decembro Société Européenne des Satellites-Astra funkciigas Astra 1A[Astronautix 5], la unuan sian komercan televidan sateliton.
1989
En Eŭropo Germanujo lanĉas la komunikadan kaj televidan sateliton DFS-Kopernikus[Astronautix 6]
1994
Oni enkondukas la unuajn ciferecajn satelitajn televidajn kanalojn ĉe Astra.


Sociaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La socia influo de satelita televido estas tre nehomogena. Satelitaj programoj povas atingi multajn landojn samtempe kaj teorie do iel kontribui al la interkompreniĝo de la respektivaj popoloj. Sed praktike la situacio montriĝas iomete alie, ol eble unuavide atendota.[3]

Malhelpiloj[redakti | redakti fonton]

Fremdlingveco[redakti | redakti fonton]

La unua demando estas, en kiu lingvo oni dissendas. Praktike spektantoj inklinas interesiĝi nur pri programoj, kiujn ili povas kompreni. Do en multlingva Eŭropo la nombro da Franclingvanoj, kiuj spektas Germanlingvajn, Hispanlingvajn aŭ alinajbarlingvajn programojn estas sendube ne tre granda. Praktike nur homoj, kiuj loĝas proksime al la respektiva landlimo kaj pro tio regas iugrade la najbaran lingvon.

Teknike satelitaj televidkanaloj disponas pri pluraj eblaj sonkanaloj, do oni povus plurlingve akompani la televidan programon. Sed plursonkanale plurlingve produkti tutajn televidprogramojn estas multekoste. Malmultaj stacioj iugrade eluzas tiun teknikan eblon.

Ĉifrado[redakti | redakti fonton]

La dua demando estas, ĉu la programoj estas ĉifrataj. Malantaŭ ĉifrado troviĝas preskaŭ ĉiam iuspeca abonservo. Alivorte oni devas pagi por spekti la programojn. Tuj tio konsiderinde malgrandigas la spektantaron, specife se estas samtempe senkostaj programoj haveblaj. Evidente nur spektas pagendaĵon tiu, kiu entute kapablas pagi. En malriĉaj landoj evidente nur la riĉa elito. Aldone pagado antaŭkondiĉas pagemon en la senco, ke la programo devas atingi specifan nivelon de alogo por la spektanto. Pagonte, tiu ne povos simple iomete iam kaj iam inklini spekteti pagendan programon.

Al la kategorio de pagendaj programoj apartenas ankaŭ pornografiaj televidstacioj, kiuj sufiĉe ofte satelite ĉeestas.

Sed iam la ĉifrado rilatas ankaŭ al kopirajtaj problemoj.

Kopirajtoj[redakti | redakti fonton]

La tria demando estas, por kiuj landoj la programprovizanto aĉetis kopirajtojn. Se la kopirajto validas nur por sola lando, evidente la provizanto ne rajtas dissendi ekster la lando.[3]

En Eŭropo oni prae planis provizi bukedon de po kvin programoj — por ĉiu lando. Aldone oni volis limigi la respektivan dissendan faskon vere al ĉiu individua lando. Evidente io tut-Eŭropeca kaj popolunuigema aspektus iomete alia. Tiu ĉi politiko estis des pli stranga, pro tio, ke plurlingveco estas statute difinita celo de la Eŭropa Unio. Evidente bonega lernilo estus la televidprogramo de la lingvanoj, kies lingvon oni emas lerni.

Pro kopirajtoj Britujo klopodas limigi siajn hejmlandajn satelitajn programojn radifaske nur al Britujo. Aldone la speciala programo por Britoj loĝantaj ekster Britujo, fakte larĝfaska kaj ricevebla ekster Britujo, estas ĉifrata kaj devas esti abonata.

Simile, Aŭstrujo ĉifras siajn ŝtatajn programojn, tiel ke nek Germanoj nek Svisoj, do Germanlingvaj ekster-Aŭstrujuloj, povas ricevi ilin. Sen Aŭstra poŝta adreso fakte ne estas eble, eĉ nur mendi la necesan malĉifran abonkarton. Simile statas pri Skandinaviaj landoj, kies enloĝantoj povas interkompreniĝi kaj sekve povus kompreni la programojn de siaj simillingvaj najbaroj.

Malpermeso[redakti | redakti fonton]

En kelkaj landoj la ricevado de satelita televido estas leĝe malpermesita. Privatule nur posedi satelitan antenon jam estas punate.

En 2012 la sekvaj landoj malpermesas satelitan televidadon:

Kubo (tamen multaj uzas kaŝitajn antenojn)[7]

Aldone en multaj demokratiaj sencenzuraj landoj domposedantoj havas la leĝan rajton malpemesi la muntadon de satelitspeguloj fare de siaj luantoj. Simile, iuj vilaĝoj aŭ eĉ urboj malpermesas la muntadon de satelitaj antenoj pro estetikaj kialoj. Oni ĉi-okaze estas devigata ricevi televidon per loka kabloreto.

Ĵamado[redakti | redakti fonton]

Eblas ĵami ankaŭ satelitajn televidon kaj radifonion. Tion oni efektivigas per ĵamado de la alŝuta signalo al specifa transponilo.[9]

En 2010 la sekvaj landoj ĵamis diversajn TV-satelitajn programojn.

  • Irano — ĵamis la Perslingvan programon de BBC.[BBC 2] Oni supozas, ke Kubo helpe al Irano fakte ĵamis.[10]
  • Nord-Koreujo kaj Sud-Koreujo — regule ĵamas sin reciproke.
  • Kubo — ĵamis Usonan satelitan programon por Irano.[BBC 3]
  • Barejno — en 2011 ĵamis satelitan elsendon, prae planitan por elsendado el Barejno mem, poste fakte elsendatan de Londono[BBC 4]

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Por programliverantoj[redakti | redakti fonton]

Satelita televido — pli specife — cifereca satelita televido estas pli malmultekosta por la programprovizanto ol alispeca televida dissendado. Kompare al analoga satelita televido eblas kunpremi dekon da ciferecaj kanaloj en la spacon, kie antaŭe estis nur unusola analoga kanalo. Fakte satelita televido kia ajn, estas ege malpli multekosta ol ĉeno de teraj televid-elsendiloj kaj alie ol tersurface, satelitoj provizas sufiĉe da kanaloj.

Lastvice, satelita televido permesas ĉifradon, la bazon por starigi pagendajn programojn.

Por malplimultoj[redakti | redakti fonton]

Pli malmultekoste, nun eblas starigi kanalojn por pli malgrandaj grupoj de spektantoj. Aliflanke, la grandarea disvastiĝo de la signaloj ebligas alparoli tre diasporan publikon. El tio rezultas, ke programerojn, kiuj malmulte rolis en ĝeneralaj televidprogramoj, oni povas nun liveri senĉese al tre interesata, tre speciala, tre maldense disigita spektantaro.

Specialaj interesoj[redakti | redakti fonton]

Satelite troviĝas programoj speciale nur pri jaktado, akvosporto, ĉevalkursporto, kolektado de antikvaĵoj, turismo, aŭtoj, sanproblemoj, astrologio, ktp. Tiujn oni financas aŭ per abonada sistemo liĝe kun ĉifrado, aŭ simple per pli celcerta reklamado dum la programoj. Iam oni financas la programon per instigado de la spektantoj alvoki tre multekostan telefonnumeron. Tio estas tiel rilate iujn ludprogramojn, en kiuj la spektantoj devas diveni la solvon de simpla enigmo programe prezentita.

Denove lingvo estas ofte la limiga faktoro.

Evidente, tiaj specialsektoraj programoj ofte limas al komerca propagando.

Por enmigrantoj[redakti | redakti fonton]

Grandan avantaĝon liveras satelita televido por enmigrantoj. Tio validas specife pri migrantoj en Eŭropo. Ekzemple tie Araboj, Turkoj kaj multaj aliaj alinacianoj en multaj landoj de Eŭropo povas sekvi preskaŭ ĉiujn siajn hejmlandajn programojn en tre bona kvalito pere de satelitoj. La solaj sed tre gravaj kondiĉoj estas:

  • la hejma lando entute uzu sateliton,
  • la hejma satelito ne tro mallarĝfaske biru al la respektiva hejma lando.[Noto 1]

Eĉ se tiuj kondiĉoj ne estas donataj, iam estas almenaŭ iu eksterlanda servo de la hejma lando kaptebla aŭ iu speciala loka kanalo nur por certaj grupoj de enmigrantoj.

Se ĉio ĉi ne eblas, restas nur la plej ofte malaltkvalita Interreta televido — se proponata.

Por klerigo[redakti | redakti fonton]

Satelitoj ebligas atingi regionojn, kiuj aliokaze ne havas programricevan infrastrukturon.Tio speciale validas pri kamparaj eksterurbaj areoj de triamondaj landoj. Tamen, malgraŭ la avantaĝoj de la uzo de satelitoj, ĝisdate (2012) ne troviĝas multaj stacioj plene dediĉitaj al klerigo. Aliflanke multaj renomaj industriŝtataj televidstacioj havas klerigajn programerojn ene de sia programo. Fakte ĝisdate (2012) nur kelkaj sojlaj landoj klerigas persatelite.

Hindujo[redakti | redakti fonton]
Teknikistino de la kleriga projekto el 1974 antaŭ funkcipova modelo de la specalaj televidiloj. (Foto NASA)

Hindujo starigis klerigan porkamparanan servon mallongdaŭre eksperimente kunlabore kun NASA jam en 1974[Vikio 4]. Poste maljam en 2004 Hindujo rekomencis baze de propra forto[11]. Ĉi-rilata defio por Hindujo estas ĝia multlingveco.

Ĉinujo[redakti | redakti fonton]

En 2009 Ĉinujo oni lanĉis almenaŭ parte — fakte sesone — klerigcelan sateliton.[12]

Por propagando[redakti | redakti fonton]

Propagande la situacio aspektas plene alie. Multaj landoj volas disvastigi specifan politikan mesaĝon. Alivorte temas pri iuspeca propagando. Ĉi-cele oni evidente ne ĉifras la programojn kaj laŭeble dissendas eĉ per pluraj satelitoj por atingi laŭeble grandan larĝarean publikon. Aldone oni elektas la lingvon aŭ lingvojn de la celpubliko.

Propagando povas esti politika, religia aŭ komerca. Estas amaso da stacioj el ĉiuj tri ĝenroj sur preksaŭ ĉiu satelito.

Sed satelitoj ne nur allasas propagandon, ili same allasas ankaŭ laŭan kontraŭ-propagandon ĉirkaŭvele de ĉiu ajn ĉeloka cenzurado. La signaloj, venantaj de supre, estas malfacile ĵameblaj. Nur la anteno eble malsekretos pri sekreta satelita televidado.

Politika[redakti | redakti fonton]
Tahrir-Placo en Kairo, la 8an feb 2011 — Sceno satelite famigita de la TV-stacio Al-Ĝazira

Historie mezonda kaj mallongonda radiofonio estis ĉiam la dissend-teknikologia platformo por nacia propagando eksterlanden. [Noto 2] Tersurfaca televido suferis ĉiam sub la teknika limigo de la dissenda disvastiga kabablo de la televidaj dissendiloj. Tiuj, alie ol ĉe radiodissendiloj, ne povis transpasi landan limon je pli ol cento da kilometroj. [Noto 3] Satelita televido nun por la unua fojo ege levis tiun limigon. Per sola satelito ekeblis dissendi programon al tuta kontinento. Aldone, propagandcele, bildoj estas konsiderinde pli emocie influaj kaj tial pli konvinkaj ol nur vortoj.

Politike menciindas ĉi-role la novaĵstacio Al-Ĝazira, kies programoj almenaŭ parte influis la tiel nomatan Araban revolucion en 2011.[13] Tiu ĉi stacio montris ĝuste tiujn bildojn, kiujn la lokaj ŝtataj dissendiloj ege ne volis montri al la respektivaj loĝantaroj. Tamen ankaŭ InterretoTvitero, Fejsbuko — kaj poŝtelefonaj retoj ne malpli rolis.

En la Araba mondo speciale elstaras la Libana stacio Al-Manar[Vikio 5], kiu ekde ĉirkaŭ 2000 sendas (2012) plursatelite kaj Interrete speciale primitivan, Jud-malaman propagandon de la Hizbulaho kontraŭ Israelo.[14]. Pluraj Usonaj kaj Eŭropaj satelitaj entreprenoj malpermesis tiun ĉi stacion siasatelite, paŝo, kiu ne restis sen kritiko.
Religia[redakti | redakti fonton]

Ĉio, kio estas jam konata en le radiofonia mondo, nun ripetiĝas satelittelevide. Ĉiuj mondaj religioj kaj amasego da malgrandaj religiaj grupoj dissendas satelite. Satelita televido donas la eblon misii trans grandajn distancojn. Televide tio plej ofte ne eblis jam per tersurfaca televido pro la manko de bendlarĝo, do nur kelkaj televidkanaloj povis esti funkciigataj kaj pro tio ofte simple mankis spaco por religiaj programeroj, se ne temis ĝuste pri ŝtatreligiaj televidstacioj. Satelitoj kun siaj centoj da kanaloj po satelito permesis nun ankaŭ televide laŭplaĉe religie propagandi. Ĉe ĉio ĉi religia propagando kaj politika propagando ne malofte fandiĝas.

En la Angla Vikipedio troviĝas artikolo pri religia dissendado.[Vikio 6]

Komerca[redakti | redakti fonton]

Komerca propagando riltas — se ne temas pri la pli subtila propagando pri specifaj vivstiloj aŭ sociformoj kiel merkatekonomio kadre de distraj televidaĵoj — al la vendado de varoj kaj servoj. Televidaj stacioj dediĉitaj nur al vendado abundas sur satelitoj. Tamen almenaŭ sur Eŭropaj satelitoj ilia vivdaŭro ofte ne estas tre longa, alivorte ili ne ĉiam sukcesas.

Sendube ankaŭ la reklamaj intermetoj ene de la programoj de multaj komercaj ne-abonendaj satelittelevidaj stacioj estas kunnombrindaj ĉi-ĝenre. Sen abonpagoj ties ekzisto dependas rekte de la enspezoj kolektataj de la varbantoj.

En Norda kaj Suda Ameriko preskaŭ ĉiuj satelittelevidaj stacioj estas pure komercaj — aŭ reklamfinancataj, aŭ abonfinancataj, aŭ ambaŭ. En Eŭropo estas eble duono de la pli grandaj de satelitoj portataj televidstacioj ŝtataj aŭ duonŝtataj — do nur parte financataj per reklamo. Ofte troviĝas speco de deviga abonpago al ĉi-rilata ŝtata organizaĵo.

Pro lingvaj kialoj komercaj stacioj plej ofte celas nur al unusola lando aŭ lingvoregiono.

Teknikaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Dissendado[redakti | redakti fonton]

Alŝuta stacio[redakti | redakti fonton]

Parabolantenoj de la Germana alŝuta stacio en Uzingo norde de Frankfurto ĉe Majno

Satelita televido, same kiel alispeca komunikado plusendota per satelito, komenciĝas ĉe la alŝuta stacio. Alŝutaj satelitaj antenoj estas plej ofte sufiĉe grandaj kun diametro de 9–12 m. La granda diametro permesas pli akurate albiri specifan sateliton kaj tiel ĉe la satelito alvenas pli da signalforto. Oni dissendas la alŝutajn signalojn en specifa frekvencbendo, kiujn ricevas sursatelitaj transponiloj por resendi alifrekvence la signalon en la deŝuta direkto al la klientoj.

La uzataj frekvencoj estas plej ofte en la C-bendo kaj Ku-bendo. Tamen jam 2011 aperis la unuaj televidaj satelitoj, kiuj uzas la Ka-bendon[15].

Frekvencbendoj[redakti | redakti fonton]

Nomo Servo Frekvencbendo
Deŝuto Alŝuto
P 0,23–1 GHz
L 1,53–2,7 GHz
S 2,7–3,5 GHz
C 3,4–4,2 GHz 5,925–6,425 GHz
X militistara komunikado 7,25–7,75 GHz 7,9–8,4 GHz
scienca komunikado 8,4–8,5 GHz 7,145–7,235 GHz
Ku (Eŭropo) FSS (konstanta komunikado) 10,7–11,7 GHz 12,75–13,25 GHz, 13,75–14,5 GHz
BSS (dissendado) 11,7–12,5 GHz 17,3–18,1 GHz
SMS (nekonstanta komunikado) 12,5–12,75 GHz 12,75–13,25 GHz, 13,75–14,5 GHz
Ku (Ameriko) FSS (konstanta komunikado) 11,7–12,2 GHz 14–14,5 GHz
BSS (dissendado) 12,2–12,7 GHz 17,3–17,8 GHz
Ka 17,7–21,2 GHz 27,5–31 GHz

La nomoj de la servoj FSS (fixed satellite services), BSS (broadcast satellite services) kaj SMS (satellite media services) estas nur historie signifaj. Ĉiuj tiuj sekcioj uziĝas hodiaŭ por satelita televido.

La supra tabelo estas prenita de la Germana Vikipedio.

Fakte la FSS-satelitoj iam celis atingi per transponilo mallarĝfaske po unu Eŭropan landon. Tio ebliĝu per la tiama relative malalta dissenda povumo. Tiel ĉiu lando havu sian individuan satelitan programbukedon. La FSS-projekton lanĉis la Eŭropaj registaroj, kiuj aldone planis enkonduki propran televidan sistemon — nome D2-MAC. Tamen evolue montriĝis, ke ne ĉiu Eŭropa lando estis sufiĉe riĉa por utiligi la FSS-servon kaj nur Francujo kaj Germanujo komencetis.

Aliflanke la unuaj preskaŭ samtempe lanĉitaj pure komercaj BSS-satelitoj disponis tuj pri altpovuma dissendado. Aldone, tiuj dissendis per la pli simplaj kaj jam disvastiĝintaj televidsistemoj PAL kaj SECAM kaj plene ignoris la sistemon D2-MAC, kiu postulis novan pli komplikan televidilon aŭ ricevilon. Aldone pro la pli granda dissenda povumo de la BSS-satelitoj oni bezonis nur pli malgrandan pelvon por kapti iliajn signalojn. La rezulto de ĉio ĉi estis, ke la spektantaro rapide ariĝis sub la BSS-satelitoj. La FSS-satelitoj — laŭ sia praideo — praktike fiaskis.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Portelevidaj satelitoj ĝenerale troviĝas aŭ sur ege inklina orbito — t.e. kun inklino de ±63.4º kaj periodo de 12 horoj, la tiel nomata Molnija orbito[Vikio 7] — aŭ sur tersinkrona orbito ĉirkaŭ 35,786 km (22,236 mi) super la ekvatoro — mezure de meza marnivelo.

Komercaj, do ne militistaraj, televidaj satelitoj uzas plej ofte kiel energifonton la lumon de la suno, kiun oni kolektas per grandareaj sunpaneloj. Por nutri la dissendilojn dum la ĉiunokta pasado tra la tera ombro necesas aldone havi akumulatoron.

Por akurate teni la sateliton en la ĝusta pozicio kaj direkti ĝiajn antenojn en la ĝusta direkto necesas provizi la sateliton kun peliloj kaj laŭa brulaĵo por iam kaj iam korekti la orbiton. Aldone estas spaca rubaĵo en orbito, kiun oni devas iam kaj iam ĉirkaŭveli. Ĝuste la kvanto da brulaĵo por la peliloj limigas la daŭron de la operacia fazo de la satelito. Tipa vivdaŭro de satelito estas 15 jaroj.

Se oni ne plu povas korekti la pozicion de la satelito, necesas jam antaŭvide forpeli ĝin de ĝia operacia orbito al orbito pli alta — la tiel nomata tombeja orbito.[NASA 3] Tiu manovro bezonas kvanton da brulaĵo aliokaze sufiĉan por normalaj manovroj dum periodo de tri monatoj. Ofte ĝuste tiu ĉi fina manovro al la tombeja orbito fiaskas.

Tersinkrona orbito[redakti | redakti fonton]

Satelito en sinkrona orbito.

Televidaj satelitoj por rekta ricevado troviĝas sur sinkrona orbito, do orbitas samdaŭre kiel la tero rotacias kaj estas lokitaj rekte super la ekvatoro. Pro tio la satelito restas ĉiam en la sama loko de la ĉielo super la kliento, do la uzanto de la televida servo. Tio signifas, ke la riceva anteno — plej ofte parabola spegulo — povas resti fiksita, senmove biranta ĉiam en la sama direkto, do laŭ sama azimuto kaj laŭ la sama elevacio. La dissenda povumo de sinkronsatelito konstruita por ĝenerala publika rekta uzo estas relative forta. La dissendaj frekvencoj estas relativaj altaj — tipe inter 10,7 kaj 12,75 GHz — kaj pro tio, mallarĝfaske faskigeblaj. Tiuj parametroj permesas, ke speguloj kun diametro de 60 – 120 cm sufiĉas por la rekta ricevado, do sen la helpo de iuj grandspegulaj deŝutaj stacioj.

Tamen tersinkronaj orbitoj ne estas plene sen malavantaĝoj. Unue la vojaĝada tempo de la signalo de alŝuta stacio ĉe latitudo de ±45º al satelito samlongituda resuben al samloka kliento estas jam iomete pli ol ¼s.[16] Tio povas iam kaj iam ĝeni. Due ĉe latitudoj pli grandaj ol ±81º la tersinkronaj satelitoj tute ne plu estas videblaj. Ili estas jam sube de la horizonto.

Transponiloj[redakti | redakti fonton]

Tia televida satelito disponas pri pluraj sendiloj — pli precize — pri pluraj transponiloj (transponder). Tiuj ricevas signalojn — tipe je frekvencoj pli altaj ol 12,75 GHz — de tera alŝuta stacio kaj transponas tiujn malalten al la dezirata redissenda frekvenco returne al la tero kaj tiel al la klientaro. Ofte ĉeestas sur satelito pluraj dekoj da tiaj transponiloj. Notinde estas, ke oni nomas la satelitan specon laŭ la alŝuta frekvencbendo por la transponiloj, ne laŭ la deŝuta bendo. Plej ofte temas pri alŝutaj frekvencoj en la C-bendoKu-bendo.

La pokanala bendlarĝo de la unuopaj transponilaj kanaloj ĉe pure televidcelaj satelitoj estis koncipita laŭ la bendlarĝo necesa por peri analogajn televidprogramojn. Sekve temas plej ofte pri kanallarĝo de 27 MHz. Okaze de Astra la cifereckanala bendlarĝo en la 12-GHz-a bendo estas pli granda, nome 33 MHz. Cifirece tio permesas pli grandan simbolrapidon, ol permesus la bendlarĝo de nur 27 MHz uzata en la 11 GHz-a bendo por analogaj televidkanaloj. Tamen tio estas nur historio. Intertempe ankaŭ tiu analoga bendo uziĝas ciferece. Televidsatelitoj, kiuj prae celis liveri programojn nur al deŝutaj stacioj por kabloretoj, disponas eĉ pri kanallarĝo de 36 MHz, kaj kelkaj eĉ pri 72 MHz.

Por pli bone eluzi la tutan frekvencbendon disponeblon ĉe satelito, oni elsendas laŭ du polarizoj. Ĉe tio frekvence apudaj kanaloj — do transponiloj — uzas malan polarizon. Tio ebligas, ke senĝene la kanaloj rande iomete interplektiĝu.[Vikio 8]

Termina noto: Trovi terminon por la Angla transponder estas malfacile. La Angla vorto transponder estas mikso el transmitter (elsendilo) kaj responder (respondilo). La jam komenca malfacilaĵo estas la fakto, ke la Angla termino ne estas ĝusta. Tute ne temas pri transponder, nome jen aparato, kiu ricevas mesaĝon de sendilo kaj resendas aŭ la saman mesaĝon, aŭ respondmesaĝon - returne al la sendilo. Evidente, okaze de televida satelito jen tute ne la normala funkcio. Oni ne resendas mesaĝon reen al la fonta sendilo, tute male, oni dissendas alidirekte. En la Franca oni nomas - okaze de satelitoj - la transponilon répéteur, do ripetilo. Sed tio ĝi same ne estas. Ripetilo estas normalokaze speco de amplifanta plusendilo, ekzemple ene de transoceana telefonkablo. Do temas pli signalamplifilo. La elira amplifita signalo restas samfrekvenca kiel la enira. Fakte ferdeke de satelito temas pri tuta ĉeno de funkcioj — ricevanteno, polariza disigilo, etbrua ricevilo, filtrilo, oscililo kaj miksilo (do transponilo), filtrilo, povuma finamplifilo, polariza kunigilo, sendanteno. Fakte la satelito ne respondas, ĝi simple resendas aŭ plusendas aŭ dissendas tion, kion ĝi ricevas - tamen alifrekvence kaj alidirekte. Enkonduki transpondero — por fakte malĝusta apliko — ŝajnis ne tre konvene. Aldone, la lingve iomete pli glata transpondilo antaŭkondiĉus unue enkonduki la verbon transpondi - kion la satelito fakte ne faras. Ĝi tute ne respondas, ĝi resendas. Do la aŭtoro fincerbume hezitis inter resendilo kaj transponilo. Finelektiĝis transponilo pro sia unuavida similo al la sufiĉe bone konata Angla faktermino.

Analoga signalo[redakti | redakti fonton]

Normoj uzitaj satelite[redakti | redakti fonton]
Iama disvastiĝo de NTSC, PAL kaj SECAM.

D2-MAC[Vikio 12] Iam Skandinavio, iam planita por okc. Eŭropo

Bildo[redakti | redakti fonton]

Pere de la specifa portanto — do portanta frekvenco — de unu transponilo oni povas resendi po unu signalon. La aldonado de la signalo al la portanto okazas laŭ la metodo frekvenca modulado kaj komence estis eble porti nur po unu analogan televidan signalon sur portanto. Oni modulis per signaloj laŭ la televidaj normoj PAL (phase alternation line), SECAM (séquentiel couleur à mémoire) aŭ NTSC (National Television Systems Committee).

Tamen la gigantaj bendlarĝoj, kiujn satelitoj kaj — aparte de tiamaj laserdiskoj nur satelitoj ebligis — tre tentis enkonduki altdetaligan televidon.

Por atingi altdetaligecon per analogaj televidaj signaloj oni planis en Eŭropo enkonduki la normon D2-MAC, la pli frekvencbende ŝpara posteulo de D-MAC[Vikio 16] (MAC = multiplexed analog components). Tamen kiam la komerca entrepreno Astra[17] lanĉis siajn unuajn satelitojn (sen D2-MAC), kiuj rapide populariĝis flanke de la konsumantoj pro malmultekostaj antenoj, konvertiloj kaj riceviloj kaj multo da vidindaj programoj, la Eŭropaj registaroj rezignis pri la enkonduko de la sistemo D2-MAC, kies uzon oni planis fakte leĝe preskribi.

Aldone la unua lanĉo de D2-MAC-kapabla satelito fiaskis. Sunkolektilo ne disstreĉiĝis. Nur en Skandinavio D2-MAC iugrade enkondukiĝis por kelkaj pagendaj satelittelevidaj abonprogramoj. Tiuj estis ĉifritaj. Poste oni enkondukis ciferecan televidon — okaze de satelita dessendado — laŭ la normo DVB-S. Por altdetaligeco, laŭ DVB-S2.
HD-MAC testbildo
Notinde estas, ke almenaŭ unu sonkanalo de D2-MAC estis jam cifereca, nur la vidsignalo restis analoga. La specialaĵo de la MAC-tipaj sistemoj estas la apudmeto de la kolora informaĵo apud la luma informaĵo — iomete laŭ simile simpla sistemo por stereoskopa fotografio[Vikio 17]. Jen maldekstra bildo apud dekstra bildo. Fakte okaze de MAC oni metis maldekstre la koloran informaĵon kaj dekstre la normalan nigra-blankan lumbildon. Tiel ĉar la kolorsignalo ne plu estis rajde sur subportanto, je ekzemple 4.43 MHz por PAL, ene de la plej altaj lumbildaj frekvencoj, oni ne plu havis la timegatan kruckoloran problemon. Do anstataŭ kiel ĉe NTSC, PAL kaj SECAM uzi kolorportanton — fakte specon de samtempa (eĉ samspaca!) frekvenca multiplekso — oni uzis po-linie tempan multiplekson. Tipe oni provizis videan frekvencbendlarĝon de 10 ĝis 20 MHz. Tiel oni atingis, interalie helpe de kelkaj teknikaj ruzaĵoj, la kvaroblon de la ĝistiama bilda detaligo.

Aliflanke, Japanujo en 1994 tre sukcese enkondukis sian sistemon Hi-Vision kun la komprimada sistemo MUSE (Multiple sub-Nyquist sampling encoding), kiu fakte analoge solvis la dissendadon de altdetaliga televido per satelito. Sed intertempe ankaŭ tiu sistemo ne plu estas aktuala.

Sono[redakti | redakti fonton]

Jam la normoj PAL, SECAM kaj NTSC aŭ provizis de la komenco stereofonan sonon, aŭ estis etenditaj ĉi-direkte. Ĉiuj tri normoj funkciis principe baze de du portantoj — la bilda portanto amplitude modulita laŭ tre speciala speco de unuflankbenda modulado kaj frekvencmodulita sonportanto. Por stereigi la sonon oni aldonis ene de la sonkanalo subportanton kun la diferenca signalo. Alivorte, al la ĝistiama monoa signalo — jen L+R — do maldekstre plus dekstre — oni aldonis plian sonkanalon: L-R. Per iom da aritmetika ĵonglado kun la du signaloj eblas regajni du apartajn signalojn: L kaj R.

Estas menciinde, ke per sterea kanalo eblis jam transporti la analogan version de Dolby — nome Dolby 2.1. Jen procedo, kiu tre ruze helpe de 90º-a fazŝovado kombinas kvar sonsignalojn — nome maldekstre, dekstre, antaŭe kaj malantaŭe al dusubkanala sterea kanalo. Almenaŭ ĝi baze kapablas pri tio pli aŭ malpli rilate al la pli altaj sonfrekvencoj kaj tio sufiĉas. Homo povas loktrovi sonfonton nur baze de mezaj kaj altaj sonfrekvencoj. Tiun sistemon oni jam uzis por filmoj en kinejo. Kvankam multaj filmformatoj provizis nur sterean magnettrakon, ebliĝis tiel atingi 4-kanalan ĉirkaŭan sonon (surround sound). Por ĝui la Dolby-sonsistemon oni evidente bezonis laŭan Dolby-malkodilon - pli precize malkodilon laŭ Dolby Pro Logic II.[18] Sed dum la satelita analoga epoko, almenaŭ en Eŭropo, praktike neniu posedis tian beston.

Ĉar fakte oni nun jam tersurface kapablis transporti la sonon dukanale, oni iam kaj iam uzis la sterean eblon por transporti du monoajn signalojn — ekzemple por filmo samtempe kun dubla sontrako kaj la originallingva sontrako.

Tiun dukanalecon oni nun por la satelitaj versioj de la normoj konsiderinde pligrandigis, ĉar bendlarĝo ne plu estas kiel ĝis tiam terdissende limigita. En Eŭropo oni difinis ĝis 14 sonkanalojn. La praideo estis akompani la televidprogramojn per sontrakoj en ĝis 14 diversaj lingvoj. En la praktiko tamen, oni apenaŭ eluzis tiun eblon. Anstataŭe oni metis plene sendependajn radioprogramojn en la aldonajn televidakompanajn sonkanalojn. Tipe iujn naciajn aŭ poreksterlandajn radioservojn.

Ekzemple, iam estis la inter Esperantistoj populara Esperanta programo de la eksterlanda servo de Pola Radio tiel aŭskultebla.[19]
Teksto[redakti | redakti fonton]
Ekzemplo de Teleteksto

En Eŭropo oni aldonas tekstan kanalon al la bildo kaj sono laŭ la normo Teleteksto (Teletext)[20]. La tekstojn oni kodas en kelkajn komencajn liniojn de la videa rastrumo ekster la videbla areo. Fakte oni uzas ĝis 17 liniojn dum la vakiga fazo de ĉiu duonbildo. Per tiu sistemo eblas transporti tekstojn kaj tre simplajn kolorajn blokgrafikaĵojn. En Eŭropo ĝi tre populariĝis kaj estas uzata, interalie, por liveri novaĵojn kaj bildajn subtekstojn por neaŭdantoj.

La ĉefa malavantaĝo de la sistemo estas, ke ne eblas transporti tre multe da informaĵo de duonbildo al duonbildo. Aliflanke oni plej ofte provizas ĝis mil paĝojn da teksto kaj grafikoj. Pro tio povas daŭri plurajn sekundojn ĝis oni povas atingi specifan paĝon. La pagojn oni simple numeras de 000 ĝis 999. Ĝenerale la ĉefmenuo troviĝas ĉiam sur paĝo 100. En Francujo la paĝo 888 estas ĉiam por subtekstoj. Paĝo, ĉi-kuntekste, konsistis el rastrumo je 24 × 40 simboloj. Menciindas, ke la signaro de Teleteksto — pli ol 500 simboloj — egalis al la signaro de Teletekso, iama preskaŭ tuj antikviĝinta sistemo por interŝanĝi tekstojn tra telefonlineoj — nome de elektronika skribmaŝino al elektronika skribmaŝino epoke ĝuste antaŭ la kontora venko de personaj komputiloj rilate al tekstoprilaborado.

Cifereca signalo[redakti | redakti fonton]

Normoj uzataj satelite[redakti | redakti fonton]
Bildo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ tamen en la cifereca epoko oni modulas la portanton laŭ 2-PSK, 4-PSK (plej ofte) aŭ 8-PSK (PSK — phase-shift keying — fazŝova saltigo). La portata cifereca televida signalo ekzemple laŭ varianto de mpeg-2 aŭ mpeg-4 povas enteni plurajn datumstriojn (streams). Pli precize, oni en Eŭropo uzas ĉi-cele la normon DVB-S, kaj por 16:9-a altdetaligeco la normon DVB-S2, kiuj ambaŭ inkludas kunpremadon. Alivorte eblas dissendi per unu portanto po plurajn ciferecajn televidajn signalojn. Tiel hodiaŭ sur transponilo povas ĉeesti pluraj programoj — tamen oni atentu, ke ju pli da programoj oni decidas komune sendi, des malpli da bildokvalito restas por ĉiu programo. La datumstriojn kapablas la satelita ricevilo de la kliento apartigi kaj tiel povas proponi la elektotan programon al la vidigilo de la kliento.

Sono[redakti | redakti fonton]
Simbolo kaj fakte skeme la lokoj de la ĉirkaŭaj laŭtparoliloj rilate al la aŭskultanto por Dolby 5.1

La eblo nun transporti plurajn datumstriojn paralele malfermis tutajn novajn eblojn por la sono. Evidente ne plu estas iu ajn problemo laŭplaĉe aldoni diverslingvajn trakojn. Sed kiel en la satelita analoga epoko, produkti plurlingve estas tre koste. Vere grandskale nur la satelita televidstacio EbS (Europe by Satellite)[21], la informservo de la Eŭropa Komisiono uzas tiun eblon. Plia vere multlingva kanalo estas la novaĵkanalo EuroNews[22]. Aldone la ŝtata Franca kanalo France 24 dissendas trilingve — France, Angle, Arabe - kaj la ŝtata Franca-Germana kanalo Arte dissendas dulingve (2012).

Pli ofte tamen oni uzas la laŭplaĉe multajn datumstriojn por la cifereca versio de Dolby — nome Dolby Digital AC-3 (5.1).[23] Tio provizas 5 sendependajn sonkanalojn plus komuna basa sonkanalo. Jen L, C, R, malantaŭa L, malantaŭa R, kaj la komuna basa — fakte basega sonkanalo — la tiel nomata efekta kanalo. Por ĝui la Dolby-sonsistemon oni evidente bezonas laŭan Dolby-malkodilon, 6-kanalan finamplifilon, 5 laŭtparolilojn kaj basegilon (subwoofer, boomer).

Tamen ne ĉio estas oro, kio brilas. Se programo fiere anoncas, ke ĝi sendos specifan filmon en Dolby, ofte temas pri Dolby 2.1 — do praktike analoga Dolby ene de la cifereca sterea kanalo.
Teksto[redakti | redakti fonton]

Ciferece oni jam de la komenco aldonis Teletekstan datumstrion, kies enhavo egalas al la analoga Teleteksto ene de la vakigaj linioj de la analoga signalo.

Programgvidilo[redakti | redakti fonton]
EPG — Elektronika Programgvidilo

Kun cifereco oni povis enkonduki aldonan servon por montri la programskemon de televidaj kaj radiofoniaj stacioj sur la satelito. Tiu servo nomiĝas EPG (electronic program guide — elektronika programgvidilo). Antaŭe tia gvidilo estis parto de la Teleteksta servo.

Interretaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde ĉirkaŭ 2009 oni enkondukis plian aldonan unuavide tekstecan servon. Ĉar la Teleteksta sistemo estas sufiĉe limigata, oni aldonis datuman kanalon laŭ la normoj uzataj en Interreto — interalie ekzemple ligon al specialaj paĝoj de la Interretejo de la televida stacio uzanta specifan satelitan kanalon. Temas pri la sistemo HbbTV[24] (Hybrid Broadcast Broadband TV — hibrida dissenda rapidreta televido). Tiu sistemo ebligas transporti HTML-ajn enhavojn — do rekte pere de la aldona datumstrio — sed ankaŭ liveri urlon por konekti alimetode — do tersurface rete — al specifa retejo kun akompana informaĵo pri la ĝuste ludanta elsendo. Dum elsendo la uzanto povas tuj atingi tiujn aldonajn informaĵojn per premo de la ruĝa butono de sia teleregilo. Tia premo prenas la uzanton ne nur al la informaĵo pri la ludanta programo, sed ankaŭ al la videoteko de la dissenda stacio. Fakte oni povas per HbbTV eĉ atingi aliajn retejojn — ekzemple la retejon Jutubo por montri kvazaŭ ekster-televidservajn videaĵojn.

Antaŭ la ĝenerala akcepto de la normo HbbTV pluraj fabrikantoj de televidiloj jam provizis similan Interretbazan servon por atingi sian retejon. Sed televidilo de varmarko X povis nur viziti la retejon — pli precize — la portalon de la fabrikanto X. Aldone mankis preciza normo pri ĉio ĉi.

Ricevado[redakti | redakti fonton]

Satelita anteno[redakti | redakti fonton]

Parabolspegula anteno[redakti | redakti fonton]
Decentra parabola anteno

Por la ricevado de la signaloj de televida satelito oni plej ofte uzas antenon kun parabolforme konkava spegulo. Pro la formo ofte nomata pelvo. En la fokuso oni muntas tiel nomatan LNB-on, kiu subenkonvertas la signalojn, ekzemple de la Ku-bendo, de 10 – 12 GHz al interfrekvencoj de 1 – 2 GHz. La LNB-on oni subtenas per unu aŭ pluraj brakoj. C-bende okazas simile de frekvencoj ĉirkaŭ 4 GHz. C-bende oni bezonas plej ofte antenon kun diametro de 3 m kaj malpli, Ku-bende plej ofte antenon de 1 m kaj malpli.

Plej ofte oni uzas decentran spegulan antenon. En tiu aranĝo oni ne uzas la fokuspunkton ortangule super la centro de la spegulo, sed punkton ene de la fokusa ebenaĵo ekster la centro. Tiel la LNB kvazaŭ strabas tra la pelvo kaj la LNB mem iomete malpli forombras parton de la spegulo kaj aldone tiel la spegulo povas stari iomete pli vertikale kaj sekve malpli inklinas kolekti pluvakvon kaj neĝon. Ĝuste tiel aspektas la plej multaj satelitaj antenoj, kiujn oni ĉie vidas muntitaj kontraŭ muroj kaj sur tegmentoj. En la plej multaj Eŭropaj landoj sufiĉas speguloj kun diametro inter 60 kaj 120 cm.

WaveFrontier-a anteno

Plia antena sistemo laboras baze de du kontraŭe starantaj reflektiloj, do du speguloj — jen ĉefa spegulo kaj pli malgranda subspegulo. Temas pri la Cassegrain-anteno. Denove, tiu povas esti decentra — do oblikva — aŭ ne.

Plursatelita anteno[redakti | redakti fonton]
Anteno kun tri LNB-oj - fakte por Atlantic Bird 5ºW, Hotbird 13ºE kaj Astra 19.2ºE

Se oni volas ricevi signalojn de pluraj satelitoj kaj ne volas munti por ĉiu satelito po antenon, eblas munti plurajn LNB-ojn en unusama spegulo iomete dekstre aŭ maldekstre de la fokuso. Tio funkcias kun tute normala spegulo, se la pozicioj de la volataj satelitioj estas nur kelkajn gradojn apartaj. Tiel estiĝas plursatelita anteno (multifeed antenna). Se oni tamen muntas LNB-on tro decentre kaj sekve ĝi tre oblikve rigardas tra la spegulo, la efektiva spegula areo malgrandiĝas kaj la antengajno laŭe suferas.

Tre speciala ekzemplo de tia Cassegrain-anteno estas la plursatelita anteno toroida — WaveFrontier T90. En tiu anteno eblas munti ĝis 16 LNB-ojn kaj kapti ĉiujn satelitojn ene de ±20º de la ĉefa birdirekto. Ĉe tio la gajno egalas proksimume tiun de simpla unuspegula 90-cm-a parabolanteno.

Simila, tamen nur unuspegula, plurpozicia anteno por 8 LNB-oj estas la Big Bi-Sat Multifeed.

Panelanteno[redakti | redakti fonton]
Panelanteno
Interna konstruo de panelanteno por satelita ricevado

Diverĝanta antenformo estas la panela anteno (micro strip antenna). Ĝi estas plene plata kaj rektangula kaj la funkciprincipo ne estas enfokusigo sed interferenco. Interne temas pri granda aro de tre malgrandaj dupolus-antenoj, kiuj estas faze ĝuste kunigitaj per ondoduktoj. Fakte temas pri du aroj de dupolusoj — unu aro vertikala kaj dua aro horizontala — por kapti la du eblajn polarizojn. La malavantaĝo de tiu ĉi antenformo estas, ke ĝi entenas nur unu etbruan konvertilon, kiu estas plene integrigita en la anteno mem.


Jagi-anteno[redakti | redakti fonton]

Principe estas same eble ricevi la signalojn per Jagi-anteno[Vikio 18] — alivorte anteno kun la formo de kokineja ŝtupetaro. Tamen la spegula varianto liveras pli altan signalgajnon kaj pli mallarĝan apertan angulon.

Kaŝa anteno[redakti | redakti fonton]

Iam estiĝas la neceso kaŝi satelitan antenon. Tio povas esti pro rigora politika reĝimo, kiu malpermesas la uzon de satelita televido, ĉar ĝi ne kapablas cenzuri ĝin. Tio povas esti pro la pli banala kialo, ke domposedanto ne emas vidi sian domon dekoraciita per satelita anteno de iu luanto. Pro tio pluraj firmaoj surmerkatigas kaŝajn antenojn aŭ kaŝujojn por antenoj.

Duonkaŝaj estas parobalantenoj kun spegulo en la koloro de muro aŭ tegmento. Kelkaj havas eĉ travideblan spegulon.

Iugrade kaŝa estas praktike ĉiu satelita anteno ne aspektanta kiel kutima spegulanteno. Jam la priparolata panelanteno plenumas tiun postulon. Sed ekzistas ankaŭ romboformoj buntaj antenoj, kiuj aspektas kiel ĝardena dekoraciaĵo. Alia speco aspektas kiel ĝardena lampo kun globforma lampa parto.

Ekzistas ankaŭ kovriloj, kiuj aspektas kiel bela granda rokego same por la ĝardeno. Ili estas el materialo, kiu tralasas la signalojn al la ene kaŝita tute normala spegula anteno.[25]

Alia strategio estas munti normalan decentran spegulan antenon ne vertikale, kiel normale, sed horizontale kuŝe sur la planko de balkono. En tiu pozicio la anteno povas same funkcii, sed estas kaŝita malantaŭ la balkona barilo.

Estas eĉ firmao, kiu liveras kuŝantan antenon kamufle enmuntita en balkona seĝo aŭ en laŭŝajna balkona tableto.

Laste oni povas munti la antenon en ĉambro rekte antaŭ la fenestro. Tamen nur kondiĉe, ke la vitro de la fenestro ne entenas iujn metalaĵojn por terme izoli aŭ forfiltri tro da sunlumo kaj ke la fenestro estas sur la ĝusta flanko de la loĝejo por vidi la sateliton.

Veturila anteno[redakti | redakti fonton]
Aŭtomate biranta satelita anteno por ŝipo

Tersinkrona satelito staras ŝajne nemovebla en la ĉielo. Pro tio sufiĉas normalokaze fiksa riceva anteno. Evidente tio ne plu validas, se oni mem moviĝas — ekzemple sur ŝipo, en aviadilo aŭ en ruldomo. Ruldome, oni plej ofte ne televidas dum la veturado. Do por tio sufiĉas, ke la antena sistemo estu aŭ tre facile direktebla, aŭ iel aŭtomate direktebla, kiam oni atingas specifan cellokon — ekz tendaron aŭ transnoktejon. Ekzemplo de tia aŭtomata anteno estas la Megasat Campingman Portable[26].

Alie statas, se oni volas satelite televidi dum la veturado. Por tio la anteno devas esti motorigita kaj devas senĉese kompensi ĉiujn turniĝojn kaj ruliĝojn de la veturilo — fakte laŭ 3 aksoj, giroskope. Ekzemplon de tiu ĉi teknologio liveras la firmao SeaTel[27].

LNB — Etbrua konvertilo[redakti | redakti fonton]

Simpla konvertilo[redakti | redakti fonton]
Muntita LNB

La altajn ricevadajn frekvencojn oni konvertas tuj rekte en la anteno per tiel nomata LNB (low noise block converter, do etbrua blokkonvertilo) al frekvencbendo inter 950 kaj 2150 MHz, kies eligajn frekvencojn oni povas per malmultekosta tamen bone ŝirmita samaksa kablo sen troaj perdoj konduki de la konvertilo al la tielnomata satelita ricevilo aŭ satelita agordilo, per kiu la kliento povas elekti la spektotan programon.

Praktike oni kombinas en unusama aĵo la konvertilon — fakte miksilo uzanta okaze de la Ku-bendo du malsamajn oscililajn frekvencojn por po duono de la bendo — kun por ĉiu polarizo po dupolusa emisiilo, ĉio muntita antaŭ ondkonduka korno, kiu elektromagnete kuplas la emisiilojn al la cetera antenaranĝo. Tia konvertilo konvertas — alivorte transponas aŭ subenmiksas — tutan frekvencblokon — pro tio la Angla nomo blokkonvertilo. France oni nomas ĝin tête kaj Gemane, iam kaj iam, Empfangskopf — do ambaŭokaze jen ricevkapo. Notu, ke, priparolante antenojn, oni nomas ĉion, kvazaŭ la anteno emisius — eĉ se specifa anteno fakte aplikiĝas nur por ricevado.

La Ku-benda etbrua (frekvencbloka) konvertilo havas kvar reĝimojn. Ĝi povas ricevi signalojn laŭ du polarizoj — vertikala kaj horizontala — kaj konvertas aŭ signalfrekvencojn inter 10.7 ĝis 11.7 GHz al la interfrekvencbendo inter 950 kaj 2150 MHz, aŭ signalfrekvencojn inter 11.7 kaj 12.75 GHz al la interfrekvencbendo. La frekvenckonvertado efektiviĝas per multobliga miksado de la ricevfrekvenco kun la frekvenco de loka oscililo, kiun oni por la du bendoj komutas inter 9.75 GHz por la malalta ricevbendparto kaj 10.6 GHz por la alta ricevbendparto.

La du polarizojn oni ricevas per du apartaj dupolusaj antenetoj, kiuj estas krucforme lokitaj baze de la ondkonduka korno. Tia lineara polarizado postulas, ke la polarizo de la riceva anteno egalu al tiu de la satelita dissenda anteno. Egale kion vertikala polarizo fakte signifu en orbito, vertikala polarizo tersurface povas esti tute ne-vertikala. Se la satelito orbite ne samlongitude staras kiel la ricevanto, kaj la ricevanto ne troviĝas rekte sur la ekvatoro, pro la globeco de la tersurfaco ĉe longitudoj okcidente aŭ oriente de la satelita pozicio, la signalo estos iomete rotaciigita. En la praktiko tio signifas, ke instale oni devas laŭsatelite alĝustigi la devion de orteco (skew) de la konvertilo. Historie, la unuaj konvertiloj estis unupolarizaj kaj oni fakte mekanike turnis ilin aŭ provizis apartan specialan turneblan polarizilon. Parte tio plu validas rilate al C-bendaj konvertiloj, tamen ne plu por la tie ĉi priskribataj Ku-bendaj konvertiloj.

Tian konvertilon komuteblan por du bendpartoj kaj kapablan pri du linearaj polarizoj oni nomas universala konvertilo (universal LNB).

Anstataŭ vertikala kaj horizontala polarizoj oni povas apliki ankaŭ cirklan polarizadon. Ĉi-okaze oni havas aŭ laŭ-horloĝe turniĝantan ondon aŭ kontraŭ-horloĝe turniĝantan ondon. Por ĉi-speca polarizado estas laŭa konvertilo. Cirklan polarizadon oni iam kaj iam aplikas en Eŭropo en la C-bendo kaj en Usono en la Ku-bendo.

La elektroniko de konvertilo bezonas kurenton. Normalokaze la konektita ricevilo defore nutras la konvertilon tra la interfrekvenca samaksa kablo, al kiu ĝi estas konektita. Por elekti la respektivan konvertadan reĝimon de la konvertilo la satelita ricevilo kombinas variadon de la kontinukurenta nutra tensio por la konvertilo inter 14 kaj 18 V kun superdonata sinusa signalo je 22 kHz je 0.5 Vpp.

Jen la skemo:

  • Horizontala polarizo, alta bendo: 18 V + 22 kHz je 0.5 Vpp
  • Horizontala polarizo, malalta bendo: 18 V
  • Vertikala polarizo, alta bendo: 14 V + 22 kHz je 0.5 Vpp
  • Vertikala polarizo, malalta bendo: 14 V
Duobla, kvarobla kaj okobla konvertilo[redakti | redakti fonton]
Okobla LNB

Ĝena problemo estas tamen, ke satelita ricevilo regas precize unu etbruan konvertilon. Se kliento nun komutas de programo al programo povas esti, ke por tio la konvertilo devos funkcii en po alia reĝimo. Evidente, se estas dua kliento — alivorte dua persono aŭ dua aparato de unu sama persono — kiu volas ricevi alian programon per aparta ricevilo, nun ekestas problemo. Oni bezonus unuavide duan antenon kun dua konvertilo. Por solvi tion, oni konstruas specialan konvertilon kun pluraj eliroj. Tipe estas la Twin LNB, do ĝemela aŭ duobla konvertilo, la Quad LNB, do kvarobla konvertilo, kaj la pli malofta Octo LNB, do okobla konvertilo. Tiuj havas respektive du, kvar kaj ok elirojn. Do oni povas konekti plurajn kablojn kondukantajn al pluraj riceviloj. Ene de tia plurelira konvertilo estas integrigita komutilo, kiu permesas plene senĝene ricevi je ĉiuj reĝimoj samtempe kaj trakonekti laŭnecese al la ricevilo, kiu ĝuste volas uzi specifan reĝimon.

Duopa konvertilo[redakti | redakti fonton]
Duopa LNB por Astra 19.2°E kaj Hot Bird 13.0ºE. Ĝi havas apartajn elirojn.

Iam oni volas ricevi du malsamajn satelitojn, kiuj tamen ĉiele ne estas tre disaj, unu de la alia. Por tio oni proponas duopan konvertilon {duo LNB}. Temas simple pri du etbruaj konvertiloj en unu sama kesto. Tio faciligas la muntadon en la fokuso de la spegulo. Oni ne bezonas iujn aldonajn brakojn aŭ kverstangojn.

Aldone, se la dezirataj satelitoj estas tre proksimaj — ekz Astra 23.5°E kaj Astra 19.2°E — oni havas problemon sufiĉe akurate munti du apartajn konvertilojn, unu apud la alia, pro la mekanika larĝo de ĉiu. Ĉi-okaze speciala duopa konvertilo liveras solvon.

Duopa konvertilo ne konfuziĝu kun duobla konvertilo (vidu supre). Duopa konvertilo estas io tre speciala por du-satelita situacio, kiu relative malofte ĉeestas. Se du statelitoj vere estas tre, tre proksimaj, oni povas uzi eĉ nur unusolan konvertilon por kapti ambaŭ. Tiel estas en Eŭropo okaze de la satelitoj Amos 2/3 ĉe 4.0ºW kaj Atlantic Bird 3 ĉe 5.0ºW. Per sufiĉe da pacienca kaj truka alĝustigo tio eblas. Ambaŭ estas ene de la aperta angulo de normala konvertilo.

Plursatelitaj solvoj[redakti | redakti fonton]

DiSEqC[redakti | redakti fonton]

(Prononco: [daɪˈsɛk])

Kvarobla DiSEqC-komutilo

La simpla variado de la nutra tensio kune kun aŭ sen 22-kHz-a signalo sufiĉas por komuti la reĝimojn de etbrua konvertilo. Tamen tio ne sufiĉus por komuti inter pluraj konvertiloj aŭ tutaj antenoj.

Pro tio oni konsiderinde etendis la rolon de la 22-kHz-a signalo per ties cifereca ŝaltado laŭ la specifaĵo de DiSEqC[28][29] (digital satellite equipment control, do cifereca satelitaparata regado). Tiuj aldonaj ciferecaj regsignaloj estas provizitaj por komuti inter pluraj speguloj, komuti inter pluraj etbruaj konvertiloj en unusama spegulo aŭ eĉ stiri motoron por turni la antenon. Ĉio cele al la komutado inter pluraj ricevendaj satelitoj. DiSEqC fakte kombinas la jam tradician variadon de la nutra tensio por la LNB inter 14 kaj 18 V kun superdonata 22-kHz-a signalo je 0.5 Vpp kun la cifereca ŝaltado de la lastmenciata. Pli precize, temas pri impulslonga modulado.

Versioj de DiSEqC:

  • 1.0 Kapablas komuti inter 4 LNB-oj
  • 1.1 Kapablas komuti inter 64 LNB-oj
  • 1.2 Nur por turneblaj antenoj
  • 1.3 Neoficiale por elskatola kombino el 1.2 plus USALS
  • 2.0 Kiel 1.0 tamen kun ambaŭdirekta komunikado
  • 2.1 Kiel 1.1 tamen kun ambaŭdirekta komunikado
  • 2.2 Kiel 1.2 tamen kun ambaŭdirekta komunikado

La DiSEqC-komandojn komprenas plurobla komutilo kaj satelita ricevilo devas kapabli elmeti ilin por stiri tian komutilon.

DiSEqC-a komutilo (Disekilo)[redakti | redakti fonton]
5 disekiloj por komuti inter 16 konvertiloj

Tipa "diseka" komutilo — do disekilo — havas kvar enirojn por konekti kvar konvertilojn aŭ kompletajn antenojn al unu eliro. Helpe de la DiSEqC-komandoj la ricevilo konektita al la eliro de la komutilo povas komuti inter kvar satelitoj.

Por atingi komuteblon inter pli ol 4 satelitoj, oni fakte devas du-tavole kaskadi plurajn komutilojn. Por komuti, ekzemple, inter 16 konvertiloj oni bezonas sume 5 kvaroblajn komutilojn. Al ĉiu el la kvar eniroj de la unua kvarobla komutilo oni konektu po plian komutilon kun kvar eniroj. Tiel oni atingas sume 4×4 enirojn. Atentu, ke ĉe tio la komutilo ĉe la ricevilo estu iomete alispeca ol la kvar aliaj komutiloj.

Ĉe tio oni devas distingi inter la disekilo ĉe la ricevilo kaj la kvar disekiloj ĉe la konvertiloj. Ili ne plene egalas kaj ne plene egalu. Ekzistas disekiloj, kiuj estas komisiitaj (committed), kaj disekiloj, kiuj estas nekomisiitaj (uncommitted). Se oni elektas la specon "komisiita"" por tiuj proksimaj al la konvertiloj — kaj jen la tradicia elekto — oni devas uzi la specon "nekomisiita" por tiu proksima al la ricevilo. Ĉar eblas laŭ la specifaĵo de DiSEqC 1.1 havi ok elektojn anstataŭ nur kvar per tia "nekomisiita" disekilo, oni povas tiel per kombinado kaj kaskadado elekti finsume inter 8×4, do 64 konvertiloj aŭ antenoj.

"Komisiitaj disekiloj" komprenas komandojn laŭ DiSEqC 1.0 kaj estas malmultekostaj. "Nekomisiitaj disekiloj" komprenas la etenditajn komandojn laŭ DiSEqC 1.1 kaj estas plej ofte pli multekostaj. Do oni parolas ankaŭ pri 1.0-aj komutiloj kaj 1.1-aj komutiloj. Kelkaj disekiloj permesas elekti antaŭinstale sian "komisiitecon".

Notindas, ke tia DiSEqC-komutila solvo konvenas proprasence nur por unu kliento. Do ĝi liveras nur unu eliron kaj trakonektas nur po unu etbruan konvertilon al la kliento, kvankam kelkaj aliaj cirkvitoj fareblaj per tiaj disekiloj estas imageblaj.
Plurobla komutilo kun kvarvoja konvertilo[redakti | redakti fonton]
Skemo de 6-klienta instalaĵo por ricevado de unu satelito kun aldono de tera ricevado de DVB-T-televido kaj FM-radio

Por pli komplikaj necesoj — ekzemple 60 klientoj en granda ĉielskrapulo eble volantaj spekti programojn sur kvar malsamaj satelitoj — ekzistas du pliaj iloj. Por komuti inter tiom da eliroj necesas uzi apartan pluroblan komutilon (Multi-switch). Krom la eliroj por la konektotaj riceviloj de la klientoj, ĝi disponas pri po kvar eniroj por ĉiu provizita satelita konekto. Por tiuj eniroj taŭgas kvarvojan konvertilo (Quattro-LNB). La unuobla kvarvoja konvertilo fakte funkciigas siajn reĝimojn, ĉiujn samtempe. Pro tio ĝi havas apartan eliron por ĉiu reĝimo. Tio estas ĝuste tio, kion oni bezonas por la po-satelitaj po-konvertil-reĝimaj eniroj de la plurobla komutilo.

Notu: oni klare distingu inter kvarobla konvertilo (Quad-LNB), do por kvaropo de klientoj, kaj kvarvoja konvertilo (Quattro-LNB) kun aparta vojo por ĉiu reĝimo. Kelkaj pluroblaj komutiloj povas akcepti ambaŭ specojn de "kvarecaj" konvertiloj, sed ne ĉiu. Resume, kvarvoja konvertilo estas nur unuobla — do por unu kliento. Estas ja la plurobla komutilo, kiu amplifas la kvar po-reĝimajn signalojn kaj distribuas ilin al la klientaj eliroj. Pro tio ĝi plej ofte ankaŭ bezonas propran nutrilon.

Pluroblaj komutiloj nomiĝas laŭ la nombro da eniroj kaj la nombro da eliroj. Ekz komutilo je 8-16 havas ok enirojn — do jen por ok konvertilaj reĝimoj, alivorte por du satelitoj, do por du konvertiloj kun po kvar reĝimoj — kaj 16 elirojn, do por 16-opo de plene sendepende funkciantaj riceviloj.

Iam oni legas ion kiel 9-16-an komutilon. La mistera 9a eniro estas por enplekti signalojn de ne-satelitaj teraj dissendiloj — do dissendiloj ciferecaj televidaj aŭ radiofoniaj sur frekvencoj malpli altaj ol 950 MHz, la plej malalta uzata interfrekvenco. Tiun aldonan signalon oni vojigas paralele al ĉiuj eliroj.

Estas notinde, ke ĉiu speco de plurobla komutilo fakte estas "disekilo". Do enireje ĝi ne pli multe kapablas ol DiSEqC ebligas.

Historie menciindas, ke iam ekzistis duvoja konvertilo (Dual LNB). Tiam oni dissendis nur analoge kaj nur en la malalta parto de la Ku-bendo. Do oni bezonis nur elirojn por la du polarizaj reĝimoj. Altbendaj reĝimoj ne estis. Ekzistis tiam ankaŭ laŭa plurobla komutilo kun duvojaj eniroj.
Turnebla spegula anteno[redakti | redakti fonton]
Motore turnebla anteno

Eblo ricevi plurajn satelitojn estas laŭnecese turni la antenon de satelito al satelito. Evidente tiumetode oni bezonas nur unu etbruan konvertilon. Tamen tiu solvo taŭgas nur por plenumi la postulojn de sola kliento. Por tio oni muntu la antenon turnebla en la ŝajna ebeno de la tersinkrona orbito. La elektenda elevacio dependas de la latitudo de la installoko. Tiel necesas poste turni laŭ unu sola akso por biri al ĉiuj videblaj tersinkronaj satelitoj. La turnado okazu per elektra motoro.

Por rotaciigi la antenon ĝis la ĝusta pozicio sur la tersinkrona orbito necesas kalkuli la precizan angulan pozicion de la satelito laŭ la orbiton. La angulo, kie specifa satelito estas trovebla, varias depende — aparte de la fakta "stara" pozicio de la celata satelito — de la longitudo de la loko de la instalado de la anteno. Tiun kalkulon faciligas la programo USALS[30] (universal automatic satellite location system, do universala aŭtomata satelita loktrova sistemo) fare de la firmao STAB en Italujo. La programon ricevas senkoste ĉiuj fabrikantoj de satelitaj riceviloj aŭ satelitricevaj kartoj por personaj komputiloj. La programo ebligas al la ricevilo kalkuli la poziciojn de ĉiuj satelitoj en orbito rilate al la installoko de la anteno laŭ precizeco pli bona ol 0.1 gradoj. Tio okazas aŭtomate, do ne necesigante iujn specialajn teknikajn sciojn. La antaŭkondiĉo, ke ĉio ĉi funkciu, estas, ke la rotaciakso de la motorigita anteno estu parelela al la rotaciakso de la Tero mem. Tiam la birspuro sekvas la ĉielan ekvatoron, do la centran projekcion de la Tera ekvatorlinio kontraŭ la ĉiela sfero. Oni parolas pri polusa aksmuntado.[31]

La turnado mem efektiviĝas per DiSEqC 1.2 aŭ 2.2. Do kaj la motorunuo, kaj la ricevilo devas kapabli pri tio.

Unukableco[redakti | redakti fonton]

Ĝenas ĉe la kablado de satelitriceva sistemo la fakto, ke la kabloj devas esti instalataj stelfigure — do ĉiam po unu aparta kablovojo inter ricevilo kaj la anteno. Oni ne povas uzi unu kablon kaj kvazaŭ de ricevilo al ricevilo ĉiam pli etendi ĝin — alivorte la tiel nomata lekantoĉeno. Ekzistas diversaj sistemoj por ĉirkaŭveli la problemon de la stelforma kablado. Ĉiuj havas malavantaĝojn kaj kelkaj postulas eĉ specialan unukablan kapablon de la ricevilo.

Unukabla konvertilo laŭ SCR/CSS[redakti | redakti fonton]
Unukabla LNB por kaskadi plurajn ricevilojn kun tri specialaj unukablaj branĉiloj

Unukabla konvertilo estas la plej moderna solvo. Ĝi funkcias laŭ la Eŭropaj unukablaj normoj SCR (satellite channel router) kaj CSS (channel stacking system) de CENELEC (Comité Européen de Normalisation Électrotechnique), kiuj difinas tiun reĝimon. Ofte oni misnomas la normon Unicable, fakte varmarko de la entrepreno FTA Comunications SARL.

Unukabla konvertilo estas fakte tradicia etbrua konvertilo kun preskaŭ ĉio necesa por unukabla funkciado laŭ SCR/CSS integrigita en la kesto de la konvertilo. Ĝi kapablas kaskadi plurajn ricevilojn. Anstataŭ simple konverti tutan bendon de ricevaj frekvencoj plenbloke al la interfrekvenca bendo sur la kablo, ĝi elektas nur po unu transponilon por ĉiu ricevilo kaj konvertas nur tiun al loko en la interfrekvenca bendo. Por tio la unukablilo en la konvertilo komprenas specialajn DiSEqC-komandojn por elekti la specifan transponilon, kiun specifa ricevilo postulas.

Jen unuavide preskaŭ perfekta solvo, almenaŭ por nur kelkaj klientoj. Tamen, la konektataj riceviloj devas kapabli pri la specialaj komandoj necesaj por elekti transponilon, do oni bezonas specialajn unukablo-kapablajn ricevilojn.

Aldone la ricevilo devas povi difini, kie estas la por ĝi uzenda frekvenco en la interfrekvenca bendo. Ĉiu ricevilo ja posedas "sian" frekvencon ene de la unukabla sistemo kaj ĝuste tien konvertas la unukabla konvertilo la signalon de la transponilo, kiun la ricevilo elektis. Fakte la satelita ricevilo tiel ne plu vere plenumas la funkcion de agordilo. La agordilo estas integrigita en la unukabla konvertilo. Temas pri speco de distanca agordilo stirata el la foro. Plej ofte tamen oni provizas aldonan eliron por almenaŭ unu ne-unukablokapabla ricevilo.

La restanta malavantaĝo tamen estas, ke la sistemo laŭ la normo SCR/CSS taŭgas nur por maksimume du konvertiloj — do nur por la programoj devene de maksimume du satelitoj. (2012)

Lumdukta konvertilo[redakti | redakti fonton]

Same moderna solvo estas la lumdukta etbrua konvertilo. Ĝi estas por la lumdukta distribuado kaj funkcias rilate ricevadon simile al konvencia elektra konvertilo. Tamen alie ol simpla konvertilo, lumdukta konvertilo ricevas per ĉiuj siaj reĝimoj samtempe, do same kiel tion faras kvarvoja konvertilo por liveri kvarvoje al plurobla komutilo. Tamen la eliraĵoj estas konvertataj al unuvoja sed kvaroble granda interfrekvenca bendo. Tiel ambaŭ polarizoj de la tuta Ku-bendo de 11.7 — 12.75 GHz estas konvertitaj kaj enstakigitaj al interfrekvenca bendo de 0.95 — 5.45 GHz. La estiĝantaj elektraj signaloj modulas duonkonduktan laseron, kiu dissendas nun lume la signalon tra la lumdukto.

Ĉe la riceviloj oni rekonvertas al elektraj signaloj, eĉ tiel ruze, ke la ricevilo kredas esti konektita al simpla konvencia konvertilo.[32]

La malavantaĝo estas, ke tiu ĉi solvo taŭgas — almenaŭ en la ĝisnuna (2012) versio — nur por unu konvertilo, do nur por la programoj de unu satelito.

Multklienta kvazaŭ unureĝima solvo[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala ideo de tiu solvo estas de la vidpunkto de la riceviloj uzi nur unusolan reĝimon. Se ĉiuj dezirataj programoj estus sur specifa transponilo kaj ĉiuj estus riceveblaj per uzo de la sama konvertada reĝimo — do aŭ horizontale aŭ vertikala, aŭ altbende aŭ malaltbende — la problemo tute ne ekestus. Ne plu estus necese iel ajn komuti la konvertilon, ĉar ĉiuj programoj estus haveblaj laŭ unusola reĝimo. La aliaj tri reĝimoj ne plu interesus. Alivorte de la multaj programoj, kiujn satelito — fakte samloka satelita grupo — ofertas, iu elektu nur tiujn, kiuj vere interesas, kaj teknike remeti ilin — de la vidpunkto de la riceviloj — ĉiun frekvence kaj reĝime precize tie, kie oni volas havi ilin. Mallonge dirate — tio eblas.

La malavantaĝo estas, ke oni tiel ne plu povas liveri pli ol kvarono de la programoj, kiujn satelito ofertas. En la praktiko pro kelkaj teknikaj limigoj eĉ konsiderinde pli malmulte ol kvarono. Aldone, se programprovizanto decidas subite uzi alian transponilon kun alia frekvenco kaj polarizo, oni devas tuj modifi la elekton. Tamen, ĝuste tion plej ofte povas ne la uzanto, sed nur la fabrikanto de la unukabla aparato, kiu praelektis kaj prakombinis la deziratajn kanalojn. "Dezirataj" ĉi-kuntekste signifas plej ofte ĉiujn programojn uzantajn specifan lingvon.

Duklienta aŭ kelk-klienta solvo[redakti | redakti fonton]

Alia eblo estas almenaŭ ebligi, ke kelkaj malmultaj riceviloj komuniku al pluraj, aŭ al iuj pluroblaj konvertiloj, memkompreneble ĉiu por si, sed malgraŭ tio, uzante nur unu kablon. Mallonge dirate — ankaŭ tio eblas. Ekzistas sufiĉe simplaj aparatetoj por ebligi al du klientoj regi duoblan konvertilon tra nur unu samaksa kablo. Tiel oni solvas la tipan duklientan situacion, kie unu uzulo volas konekti kaj ĉefan televidilon, kaj iuspecan aldiskan registrilon, al sia satelitantena sistemo. Ekzistas tamen ankaŭ pli komplikaj sistemoj, kiuj kapablas unukable permesi la uzon de 8 klientoj.

Multeg-klienta kelk-programa solvo[redakti | redakti fonton]

La plej radikala metodo alveni al unukabla instalado estas elekti nur kelkajn satelitajn programojn kaj konverti tiujn al bukedo de analogaj aŭ eĉ ciferecaj kanaloj en facile transportebla — kaj sekve malmultekoste transportebla — frekvencbendo sube de 1 GHz. Ĝuste tion faras la kablo-televidaj entreprenoj, kiuj distribuas sian bukedon al siaj abonantoj pere de naciaj kabloretoj. Simila solvo eblas iomete pli malgrandskale. Al tia reto, se ankoraŭ analoga, oni povas konekti eĉ tradician malnovan analogan televidilon kaj ne plu bezonas satelitan ricevilon.

Sed malgraŭ tio, la ĉefa malavantaĝo de tiu ĉi solvo estas la kosto. Oni devas ricevi kaj konverti ĉiun programon aparte. Do oni bezonas po unu modjulon por ĉiu dezirata televida programo. Aldone, en la bendoj sube de 1 GHz estas nur limigita spaco, do la nombro da proponataj programoj estas laŭe limigita.

La unukableco de tiu ĉi solvo rezultas nerekte el la pasiveco de normala tradicia televidilo, kiun oni povas konekti. Ĝi ne devas komuniki kun sia anteno, ĝi simple akceptas la alvenantajn signalojn ĉeestantajn ĉe sia antena eniro. Kontraste, satelita ricevilo devas regi sian konvertilon aŭ eĉ regi komutilon por elekti inter pluraj konvertiloj retrodirekte, ĉion retrodirekte de la antena eniro. Aldone ĝi eĉ retrodirekte nutras la konvertilon.

La frekvencbende donatan limigon rilate la nombron da transporteblaj programoj oni povis rilate al grandareaj retkablaj sistemoj konsiderinde altigi, enkondukinte ciferecajn kanalojn anstataŭ analogaj. Tamen tiam oni bezonas por ĉiu televidilo po specialan ricevilon — la tiel nomata kabloreta ricevilo, en Eŭropo laŭ la normo DVB-C.

La kulmina solvo — tiam plene sensatelita — estas liveri programojn pere de rapidega Interreta konekto. Ĉi-metode ĉiu elsendejo povas liveri sian programon al laŭplaĉe multaj klientoj. Kiel ricevilo servu komputilo aŭ iuspeca aparato kapabla akcepti vidsignalojn laŭ la normoj uzataj Interrete kaj plu doni tiujn al iuspeca televidsimila vidigilo. Tamen ankaŭ eĉ nur inteligenta poŝtelefono povas esti aplikata ĉi-cele.

Satelita ricevilo[redakti | redakti fonton]

(Iam ankaŭ nomata satelita agordilo.)

La intestoj de satelita ricevilo.
Satelitriceva karto por persona komputilo.

Ricevilo povas esti memstara aparato — tiel nomata surtelevidila kesto — aŭ satelita agordilo integrigita en alia aparato — ekz. televidilo, persona komputilo aŭ diskbaza registrilo. Ekzistas du principaj specoj de riceviloj — analoga ricevilo kaj cifereca ricevilo. La baza kapablo de ambaŭ specoj estas ricevi ne-ĉifritajn kanalojn.

Analoga ricevilo[redakti | redakti fonton]

Oni bezonas analogan ricevilon por ricevi signalon de transponilo, kiu sendas analogan signalon — ekzemple laŭ la satelitaj versioj de la televidaj normoj PAL (phase alternation line), SECAM (séquentiel couleur à mémoire) aŭ NTSC (National Television Systems Committee) frekvencmodulade sur la portanto de satelita transponilo. Analoga ricevilo liveras sian signalon aŭ kiel konvencian altfrekvencan analogan televidan signalon en la bendo UHF, aŭ kiel videan signalon per analogvidea konektilo. La elira videa signalo povas esti tipe laŭ RGB, laŭ YUV, laŭ S-Video (alinome Y/C), aŭ laŭ CVBS (composite). En Eŭropo oni plej ofte uzas konektile SCART[Vikio 19] (alinome Péritel[Vikio 20]).

Cifereca ricevilo[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo oni ĉesas dissendi analoge. Okaze de Germanaj satelitaj programoj oni malŝaltis en 2012. Ekde tiam ĉiuj transponiloj liveras nur ciferecajn signalojn, por kiuj necesas uzi ciferecan ricevilon. Tiuj kapablas en Eŭropo pri la normo DVB-S kaj por altdetaliga televido pri DVB-S2.

Kapabloj[redakti | redakti fonton]
Ĉifritaj kanaloj[redakti | redakti fonton]

Kun cifereco venas bedaŭrinde la plifaciligo ĉifri la elsendojn. Analoge tio ankaŭ eblis, sed same eblis pirate malĉifri la protektatan programon. Okaze de cifereca ĉifrado la ricevilo devas havi fendon por enmeti malĉifrilon kun karteto kun la datumoj por la malĉifrilo. Tia karto evidente kostas monon kaj necesigas abonadon de specifa programo aŭ programgrupo.

La CI-fendo (common interface slot) uziĝas por la CA-modjulo (common access module), kiu estas necesa por la malĉifrado. La CI-fendo estas kongrua kun la PCMCIA[Vikio 21]-interfaco por komputiloj.

Altdetaliga televido[redakti | redakti fonton]

Moderna ricevilo kapablas ricevi ankaŭ alt-detaligajn signalojn (HDTV), en Eŭropo laŭ la normo DVB-S2. Tiujn oni plu donas al alt-detaliga cifereca vidigilo ne plu per la analoga SCART-interfaco (Syndicat des Constructeurs d'Appareils Radiorécepteurs et Téléviseurs) aŭ simile, sed per HDMI[Vikio 22]-interfaco (High Definition Media Interface), kiu ebligas kopiprotektatan konektadon.

Hodiaŭa ricevilo devus kapabli pri la sekvaj detaligecaj formatoj:

  • 1080i60 HDTV (Usono)
  • 1080i50 HDTV (Eŭropo)
  • 1080p30 HDTV (Usono)
  • 1080p25 HDTV (Eŭropo)
  • 1080p24 Kineja filma formato
  • 1152i50 D-MAC malnova formato, ne plu grava
  • 720p50 HDTV (Eŭropo, Germanujo)
  • 576i50 PAL, SECAM (Eŭropo)
  • 480i60 NTSC (Usono)
Ĉe tio la unua nombro estas la vertikala detaligo, do la nombro da videblaj linioj en responda analoga TV-bildo. La meza litero "i" aŭ "p" signifas "interplektitajn duonbildojn" (interlaced) aŭ "progresadan skanadon — do kompletaj bildoj" (progressive scan). La fina nombro estas la nombro da bildoj, aŭ okaze de "i" duonbildoj, en sekundo. Teknike temas pri rastrumoj en sekundo. Notu, ke en reklamoj oni ofte ne mencias la finan nombron krom ĉe 1080p24, la kineja filma formato. Komence de la altdetaleca epoko oni ofte vidis la anoncon HD ready (preta por altdetaleco). Tiu rilatis specife al ekranoj. Temis nur pri la garantio, ke la vidigilo kapablas montri tiajn signalojn kaj ne nur vidsignalojn laŭ 576i50 aŭ 480i60. Tamen montri signifas ĉi-rilate, montri per la detaleco, pri kiu la ekrano fakte disponas. Tio povus esti je grado de detaleco konsiderinde malpli ol tiu, kiun la signalo ebligus.

Aldoniĝu baldaŭ la kapablo pri 3D. Tiu povas efektiviĝi — interalie — baze de la formatoj 1080i60 aŭ 1080i50.

Plurkanala sono[redakti | redakti fonton]

Fakte tio signifas, ke la ricevilo havas eliron por cifereca sono — aŭ kupre per sola samaksa ingo, aŭ lume per lumdukta ingo. Pli malofte, per pluraj apartaj simplaj samaksaj ingoj — alivorte la ricevilo mem entenas Dolby-malkodilon por konekti — se ne la laŭtparolilojn mem — almenaŭ simplan plurkanalan ĉirkaŭsonan finamplifilon.

Normalokaze, oni konektas apartan Dolby-ricevilon al la satelita ricevilo. La Dolby-ricevilo malkodas kaj povume sufiĉe amplifas la signalojn por peli ekzemple 5 tiel nomatajn "satelitajn" — fakte ĉi-signife distancajn — laŭtparolilojn (satellite boxes) kaj unu grandan basegilon (sub-woofer).

Iam satelita ricevilo kapablas malsuprenmiksi sonan datumstrion laŭ Dolby Digital AC-3 al simpla sterea signalo. Sed tio plej ofte ne estas necesa, ĉar la televidaj kanaloj proponantaj AC-3-an sondatumstrion, plej ofte proponas paralele simplan sterean sondatumstrion. Alivorte, oni povas elekti inter du teknike malsamaj sonkanaloj.

Teleteksto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2012 praktike ĉiu por-Eŭropa satelita ricevilo kapablis pri Teleteksto.

En la antaŭ-cifereca epoko ankaŭ analogaj satelitaj riceviloj ofte kapablis malkodi kaj enmiksi la Teletekstan enhavon en la ludantan bildon. Se ne, tiuj simple plu donis la vidsignalan al konektita televidilo, kiu plej ofte mem kapablis montri la integrigitan Teletekstan enhavon.
EPG[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2012 praktike ĉiu por-Eŭropa satelita ricevilo kapablis pri la elektronika programgvidilo — EPG.

HbbTV[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2012 nur la plej novaj satelitaj riceviloj kaj satelitaj agordiloj integrigitaj en televidiloj kapablis pri HbbTV. Aldone por plene eluzi la HbbTV-sistemon necesas, ke la aparato — ajne speca — havu Interretan aliron. Per tiu kapablo la ricevilo fakte iĝas komputilo kaj devas same kiel komputilo provizi krozilon por navigi ene de Interreto.

Registrado de elsendoj[redakti | redakti fonton]

Iuj riceviloj kapablas ne nur ricevi elsendon, ili povas ankaŭ registri elsendon. Ĉi-cele ili plej ofte aplikas diskon. Se la disko ne estas jam interna, almenaŭ estas eblo konekti diskon per ingo aŭ laŭ USB aŭ laŭ eSATA[Vikio 23]. Por regi la registradon la uzanto povas simple elekti kaj alklaki specifan programon en la programgvidilo (EPG).

La kulmino estas proponi du enirojn al du agordiloj por ricevi du programojn samtempe. Tiel la uzulo povas spekti unu programon, dum li registras alian disken.

Ricevilo kun disko ebligas ankaŭ prokrastatan spektadon (time shifted viewing). Oni povas mallonge kvazaŭ haltigi ludantan elsendon por iom poste daŭrigi ĝin — nun tempe prokrastate.

DiSEqC (baza)[redakti | redakti fonton]

Kiel jam priparolite, por komuti inter pluraj etbruaj konvertiloj aŭ antenoj necesas kapablo pri DiSEqC — almenaŭ versio 1.0 por komuti inter 4 satelitoj.

DiSEqC 1.2 kaj USALS[redakti | redakti fonton]

Kiel jam priparolite, por turni motorigitan antenon por ricevi plurajn satelitojn, necesas kapablo kalkuli la poziciojn laŭ la instalada loko. Por tio necesas la programmodjulo USALS kaj kapablo pri DiSEqC — almenaŭ versio 1.2.

Unukableco laŭ SCR/CSS[redakti | redakti fonton]

Kiel jam priparolite, ekzistas specialaj DiSEqC-komandoj por komuniki kun unukabla konvertilo laŭ la normo SCR/CSS.

Blinda skanado[redakti | redakti fonton]

La plej multaj riceviloj uzas internajn tabelojn pri la frekvencoj de la transponiloj, kiujn specifa satelito uzas. Se transponilo ne estas en la tabelo, la ricevilo ne konas ĝin kaj sekve ne povas ricevi ĝin. Aŭ oni devas postaĉete mem permane registri la mankantajn transponilajn datumojn, aŭ ŝargi la ricevilon per nova tabelo — ekz. el Interreto. La necesajn datumojn pri ĉiuj transponiloj de ĉiuj satelitoj mondvaste oni povas senkoste havigi al si de LyngSat[33]

Ekzistas tamen riceviloj, kiuj povas per skanado mem analizi ĉiujn signalojn, kiuj venas de satelito kaj tiel kapablas malkovri ĉiujn transponilojn kaj ties frekvencojn kaj pliajn datumojn aŭtomate. Tion oni nomas blinda skanado.

Fakte cifereca ricevilo devas scii pli multe pri transponilo ol nur ties dissendan frekvencon por kapti specifan programon. Jen pli kompleta listo.

— pozicio de la satelito (por turnebla anteno)
— frekvenco de la portanto
— polarizo de la portanto
— simbolrapido
— speco de la anticipa erarkorektado (FEC — forward error correction)
— signalspeco DVB-S aŭ DVB-S2
— speco de ĉifrado (se ĉifrita)
— identigilo de la datumstrio por la bildo
— identigilo de la datumstrio por la sono
— identigilo de la datumstrio por la elektronika programgvidilo
— identigilo de la datumstrio por vidteksto (teleteksto)
— identigilo de la datumstrio por subtekstoj (subtitoloj)

Riceviloj sen blindskanilo devas preni multe el tio de interna parametra tabelo.

Integigrita spektro-analizado[redakti | redakti fonton]

Kelkaj tre malmultaj riceviloj disponas pri kompleta interna spektro-analizilo por mezuri la signalojn kaj alĝustigi antenojn. Ekzemplo pri tio estas la Dr. HD F-16, kiu kapablas pri blindskanado kaj spektro-analizado kaj ĉio alia jam menciita tie ĉi.[34]

Kelkaj proponas iujn pli simplajn mezurilojn. Praktike ĉiu ricevilo kapablas almenaŭ iele montri la signalforton kaj la signalkvaliton.

Ĝenoj kaj ĵamoj[redakti | redakti fonton]

Malvidebleco[redakti | redakti fonton]
Tersinkrona orbito vidata de latitudoj 30°, 50° kaj 70°

Satelita ricevado postulas, ke nenio ajn — krom kelkaj ĉi-frekvence tralasantaj materialoj — staru inter la ricevanteno kaj la satelito. Oni bezonas preskaŭ optikan vidpovon. El tio sekvas, ke ne ĉiu povas jam principe vidi ĉiun sateliton. Ekzemple kliento en Aŭstralio ne povas vidi satelitojn en pozicioj taŭgaj por Eŭropo. La terglobo troviĝas inter la du.

Ju pli la kliento troviĝas for de la ekvatoro — do norde aŭ sude — des pli malalte la satelito aperos en la ĉielo. Same statas, kiam la kliento troviĝas okcidente aŭ oriente de la pozicio de la satelito. Ambaŭokaze, iam la satelito malaperos sub la horizonto. Evidente la topografio de la ĉirkaŭaĵo rolas ĉe tio. En valo ĉirkaŭata de altaj montegoj aŭ en urbo inter altaj konstruaĵoj la problemo laŭe akriĝas.

Ekde latitudoj pli grandaj ol 81° norde aŭ sude oni jam principe ne plu povas vidi iun ajn sateliton sur tersikrona orbito de Tero. Ĝi estas sub la horizonto.

La apuda grafikaĵo montras la elevacion de satelito sur tersinkrona orbito depende de la latitudo de la surtera riceva loko kaj la diferenco inter la longitudo de la satelito kaj tiu de la ricevloko. La grafikaĵo montras, ke vidate de latitudo 70° la satelito havas elevacion de maksimume 11°. Ĉe tiu latiduo oni povas vidi, ke ĉe la punktoj ĉirkaŭ ESE ĝis WSW (63°) la elevacio estas jam nula. Tamen en la praktiko oni plej ofte bezonas elevacion de almenaŭ 10° pro la ĉirkaŭanta tereno. Ĉe latitudo de 50° la afero pli bone aspektas. Jen anteno povas senprobleme vidi satelitojn kun elevacio de minimume 10° de ĉirkaŭ ESE ĝis WSW (63°).[Vikio 24]
Direktata fasko[redakti | redakti fonton]
Hipoteza piedspuro de sinkrona satelito celanta al Germanujo. La elipsoj montras la necesan diametron de spegula anteno.

Konate, la riceva anteno biras al la satelito. Aliflanke, la transponiloj de satelito estas same konektitaj al antenoj ferdeke de la satelito kaj tute ĝenerale biras suben, teren. Depende de la pozicio de la satelito kaj la pozicio de la lando, al kiu la satelito servu, ankaŭ la sur-satelitaj antenoj povas pli aŭ malpli mallarĝfaske direkti sian signalon. Tere oni parolas pri piedspuro (foot-print) aŭ lumiga zono de specifa satelita anteno.

Ofte estas ferdeke de satelito pluraj antenoj por malsamaj direktoj kaj kun malsame larĝaj faskoj. Ekzemple la satelito Astra 2D je 28.2º E ĵetas faskon nur al Britujo kaj Irlando. Temas pri tre mallarĝa fasko. Pro tio estas malfacile ricevi tiun signalon dediĉatan al Britujo ekster Britujo. Fakte la signalforto rapide malkreskas, des pli oni ne plu troviĝas ene de la areo, kie la fasko plenforte trafas.

Do eblas lumigi tutan kontinenton, eblas tamen ankaŭ lumigi nur malgrandan areon. Ankaŭ povas esti, ke specifaj transponiloj estas dissende malpli fortaj ol aliaj.

Do ne sufiĉas, ke kliento povu vidi sateliton. La satelito devas aldone emisii en la direkto de la kliento.

Aero[redakti | redakti fonton]

Inter la satelito kaj la ricevloko estas aero. Aero dampas jam iomete, eĉ pli, se la aero ne estas plene seka aŭ plena de polveroj. Evidente, se satelito estas videbla nur je tre malalta elevacio, la longo de la vojo tra la aero inter la kliento kaj la satelito estos pli granda. Pli granda ol en la situacio, kiam ĉe la ekvatoro la satelito troviĝas rekte zenite de la kliento — do ortangule rekte super tiu.

Opakeco de la Tera atmosfero por elektromagnetaj ondoj

Fakte estas tiel, ke nur kelkaj radiobendoj entute kapablas penetri tra la Tera atmosfero de satelito en spaco ĝis la Tera sufaco. Ondolongoj ĝis ĉirkaŭ 10 m, do frekvencoj ĝis ĉirkaŭ 30 MHz, estas reflektataj de la jonosfero. Sur ĝuste tiu reflektopovo baziĝas la longdistanca komunikado per mallongonda radiofonio. Aliflanke ondolongoj pli mallongaj ol ĉirkaŭ 1 cm, do frekvencoj pli altaj ol 30 GHz, estas absorbataj de la akvovaporo ĉeesta en la atmosfero.

Kiel oni povas vidi sur la supra diagramo, la frekvencoj uzataj por la televidaj satelitoj en la Ku-bendo — kun ondolongo ĝis iom malpli ol 2½ cm — estas jam rekte plejaltrande de tiu tiel nomata radiofenestro[35]. La pli malaltfrekvenca C-bendo kun ondolongoj ĉirkaŭe de 7 - 9 cm estas fenestre malpli krita.

La ondolongo λ [m] de elektromagneta ondo kun la frekvenco f [Hz], vojaĝante laŭ lumrapido en vakuo estas donata per:
\lambda {{=}} \frac{3\times10^8}{f},    [m, Hz]
El tio sekvas, ke ekzemple la ondolongo de elektromagneta ondo kun frekvenco de 100 MHz — jen FM-radio — egalas al ĉirkaŭ: 3×108 m/s dividata per 108 Hz = 3 m.
Pluvo[redakti | redakti fonton]
Nigraj pluvnuboj de minaca ŝtormo

Konsiderinde pli forte dampas pluvo la signalon. Oni parolas pri pluvfado (rain fade).[36] Tamen ĉe tio pli kritaj estas iam pluvnuboj, ol la ĉeloka pluvo mem. El la eblaj nuboj plej kritaj estas nigraj fulmotondraj nuboj. Nuboj entenas ankaŭ glacikristalojn kaj ĝuste tiuj povas ege fadigi frekvencojn inter 10 kaj 12 MHz, do en la Ku-bendo, per disreflektado. La C-bendo estas malpli trafata. Interese estas, ke signaloj kun horizontala polarizo suferas pli ol vertikalaĵoj. Pro ĉio ĉi oni kutime iomete supergrandigas la spegulon por havi "malbonveteran rezervon".

Ĉe tio ciferecaj kanaloj tendencas funkcii ĝis specifa limo perfekte, tiam montri kelkajn kvadratajn bilderegojn anstataŭ apenaŭ distingeblaj bilderoj, kaj kulmine tre subite plene malaperi. La transiro inter funkciado kaj fiasko estas relative abrupta. Kvazaŭ biteca — aŭ bonega, aŭ ne plu ekzista. La malnovaj analogaj kanaloj reagis iomete alie. Ili montris tre larĝan poioman transiron inter "perfekta" kaj "ege superbruita, ne plu uzebla". En la interfazo aperis strieteca ĝeno, kiu aspektis kiel malrapide densiĝanta svarmo da fiŝetoj. Malgraŭ la fiŝetoj oni povis ofte almenaŭ plu iugrade sekvi la programon.

Se la kliento troviĝas tre norde aŭ sude aŭ tre flanke de la uzata satelita pozicio, ĉiuj veteraj problemoj konsiderinde akriĝas, ĉar la vojo tra la atmosfero estas pli longa, ol ekzemple por kliento ĉe la ekvatoro kaj rekte sub la satelito.[36] El tio sekvas, ke oni en norda Skandinavio bezonas pli grandajn spegulojn ol ekzemple en Francujo.

Entute la anteno kun sia konektado de la kablo per tiel nomata F-ŝtopilo ne ŝatas malsekecon kaj ankaŭ tre forta ventego povas damaĝi aŭ mise fordirekti la tuton.

Menciindas, ke, manke de profesiaj mezuriloj, populara metodo alĝustigi, do precize direkti antenon kaj ties etbruan konvetilon estas simuli pluvon. Tion oni faras per kovrado de la eniro de la etbrua konvertilo per malseka papernaztuko. Sub tiuj kondiĉoj la ĝustigo iĝas tre krita. Se fine la tuto ankoraŭ bone funkcias tra la malseka naztuko, oni povs esperi, ke la atingita birado estas sufiĉe preciza por poste, do sennaztuke, plu sukcese ricevi programojn eĉ dum aŭtenta pluvado.
Neĝo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ neĝo estas problemo, se ĝi restas kuŝanta sur la konvertilo aŭ, glaciiĝinte, ie bazrande de la spegulo, do en la pelvo. Pelvo kun tavolo de neĝo aŭ glacio pro la aldona materialo ne plu havas la postulatan akuratan parabolan formon. Pro tio estas bona ideo loki la antenon, kie ĝi estas facile alirebla, ekzemple en la ĝardeno aŭ sur balkono — do ne sur la tegmento. Tiel oni povas laŭnecese vintre tre facile forbalai neĝon.

Aparte de simpla manbalailo ekzistas ankaŭ pli altteknologiaj metodoj forteni neĝon kaj glacion. Oni proponas, ekzemple, specon de plasta tre glata tegmenteto por ŝirmi la konvertilon aŭ konvertilojn. Tian neĝŝirmilon liveras Norvega firmao.[37] Aldone eblas ŝprucigi la surfacon de la spegulo per speciala travidebla silikonaĵo kun la propraĵo lotusa efiko. Vintre tio bone funkcias, sed somere ĝi altiras polenerojn. En profesia medio oni eĉ hejtas la antenon.
Dufoja sunpaso[redakti | redakti fonton]
La suno fotografita en X-radia bendo

Aldona problemo estas la suno. Du fojojn en ĉiu jaro je specifa horo ĝi staras ĉiele rekte malantaŭ la satelito — do sur la linio suno — televida satelito — riceva anteno. Do dum kelkaj sinsekvaj tagoj je specifa horo — du fojojn ĉiun jaron — la anteno biras rekte al la suno mem. Ties radionda emisiado superinundas, do fakte ĵamas la signalon de la televida satelito survoje al la anteno. Dum kelkaj minutoj ĉirkaŭ tagmezo la ricevado ne plu eblas kaj tio daŭras, ĝis la suno estos plene preterpasinta la birdirekton de la anteno. Tia suna transito okazas aŭtune kaj printempe.

Jen ekzemplo de la problemo rilate la sateliton Astra 19.2ºE ricevata en Frankfurto ĉe Majno, Germanujo:

Predicted Outage | Start    | End      | Duration | Start    | End
Date             | UTC      | UTC      |          | PC Local | PC Local
mm/dd/yyyy       | hh:mm:ss | hh:mm:ss | mm:ss    | hh:mm:ss | hh:mm:ss  
-----------------|----------|----------|----------|----------|------------ 
02/27/2012       | 10:47:38 | 10:55:28 | 07:50    | 11:47:38 | 11:55:28
02/28/2012       | 10:46:06 | 10:56:36 | 10:30    | 11:46:06 | 11:56:36
02/29/2012       | 10:45:18 | 10:57:03 | 11:45    | 11:45:18 | 11:57:03
03/01/2012       | 10:44:51 | 10:57:06 | 12:15    | 11:44:51 | 11:57:06
03/02/2012       | 10:44:48 | 10:56:43 | 11:55    | 11:44:48 | 11:56:43
03/03/2012       | 10:45:13 | 10:55:53 | 10:40    | 11:45:13 | 11:55:53
03/04/2012       | 10:46:13 | 10:54:28 | 08:15    | 11:46:13 | 11:54:28
03/05/2012       | 10:49:05 | 10:51:05 | 02:00    | 11:49:05 | 11:51:05

Temas pri prognozo[38].

Endomaj sendrataj telefonoj[redakti | redakti fonton]
DECT-telefono

Kelkaj specoj de endomaj sendrataj telefonoj laŭ la sistemo DECT uzas frekvencojn, kiuj kolizias kun kelkaj frekvencoj estiĝantaj malantaŭ la konvertilo en la interfrekvenca bendo survoje tra la kablo al la ricevilo. Pro tio oni uzu nur tre bone ŝirmatan samaksan kablon — la tiel nomatan satelitan kablon — inter la eliro de la etbrua konvertilo kaj la eniro de la ricevilo. Fakte la DECT-telefoncentrejo, kiu senĉese kontaktas siajn telefonojn, povas regule ĵami la interfrekvencan signalon devene de specifa transponilo.

En Germanujo tiu ĵamo okazis tiel ofte, ke televida entrepreno decidis en 2007 preni sian programon de specifa transponilo de la satelito Astra kaj meti ĝin sur alian laborantan je alia senda frekvenco.[39] Ŝajne kiel konstato, ke Germanaj satelituloj investis pli da mono en DECT-telefonojn ol en la kvaliton kaj ŝirmpovon de sia satelita kablo.

La problemo estas la estiĝantaj interfrekvencoj malantaŭ la etbrua konvertilo. Post la miksado kun la respektivaj oscililaj frekvencoj — altbende 10600 MHz, malaltbende 9750 MHz estiĝas la sekvaj diferencaj frekvencoj okaze de kelkaj specifaj transponiloj de du popularaj satelitoj.

  • Astra (19.2°E): 12480 MHz — 10600 MHz = 1880 MHz
  • Hotbird (13.0°E): 12476 MHz — 10600 MHz = 1876 MHz
  • Hotbird (13.0°E): 11623 MHz — 9750 MHz = 1873 MHz
Ĉar DECT-telefonoj funkcias en bendo ekde 1880 ĝis 1900 MHz, ili ĝenas aŭ eĉ ĵamas la suprajn interfrekvencojn ĉe la eniro de la ricevilo.
Longa kablo[redakti | redakti fonton]

Se la kablo estas tre longa oni muntu amplifilon — tiel nomatan deklivgajnan amplifilon, kiu pli forte amplifas la plej altajn frekvencojn, kiujn kabloj ĝenerale pli malplifortigas ol la malaltajn frekvencojn. Ĝi same kiel la etbrua konvertilo mem nutriĝas de la ricevilo. Samtempe la amplifilo tralasas ĉiujn komandojn elmetitaj de la ricevilo al iuj konvertiloj aŭ komutiloj.

Oni muntu tian amplifilon proksime al la eliro de la etbrua konvertilo aŭ plurobla komutilo, ne rekte ĉe la eniro de la ricevilo.

Mezuriloj[redakti | redakti fonton]

La granda problemo rilate al instalaĵo por ricevi satelitan televidon estas la simpla fakto, ke oni instalade ne povas per la propraj okuloj vidi la sateliton. Ĝi estas simple tro fora por povi vidi ĝin. Do la problemo estas per la antenspegulo biri en la ĝusta direkto.

Simpla satelitotrovilo[redakti | redakti fonton]
Simpla satelitotrovilo

Plej simpla helpilo estas satelitotrovilo (satellite finder). Temas pri analoga mezurilo, kiun oni metis en la kablovojon inter la konvertilo kaj la ricevilo. Se estas disekiloj, oni povas meti ĝin rekte antaŭ la disekiloj aŭ malantaŭ la disekiloj laŭnecese. La simpla satelita trovilo fakte estas pli trovigilo ol trovilo. La trovadon devas efektivigi la uzanto. La trovilo kapablas montri la signalforton en la kablovojo. Plej ofte troviĝas analoga mezurilo por montri tion. Ene, estas amplifilo kaj ofte speco de fajfilo, kiu ŝanĝas sian tonalton laŭ la signalforto. Alivorte, se oni iam per sia direktumado iel fakte sukcesas kapti iun ajn sateliton, egale kiun, oni almenaŭ rimarkas tion — unue per la montrilo de la mezurilo, due per la plialtiĝo de la fajftono.

Evidente, samtempe estas necese havi funkciantan ricevilon konektita komplete kun iuspeca vidigilo, do televidilo. Oni praliveras ricevilon jam elskatole kun interna tabelo de la plej popularaj programoj sur la plej popularaj satelitoj, do tio en la praktiko fakte ja eblas. Se oni jam alĝustigis la ricevilon al specifa programo dezirata, oni aŭ ricevos ĝin, aŭ oni ricevos ĝin ne. Se ne, la unua supozo estu, ke oni "trovis" la malĝustan sateliton. Aliflanke, la ĝusta ne povas esti de tiu tro fora. Kun sufiĉe da umado fakte eblas tiel trovi la ĝustan sateliton kaj eĉ relative precize alĝustigi la birdirekton de la anteno.

Feliĉa estas tiu, kiu havas najbaron kun jam direktita antenspegulo, kies direkton oni povas kopii. Tiam oni almenaŭ scias, kie komenci per la umado. Aldone estas ĉelineaj kalkuliloj en Interreto por trovi la ĝustajn azimuton kaj elevacion.[40]

Helpe al ĉio ĉi, tipa satelita trovilo montras ankaŭ la stirpotencialon vene de la ricevilo por komuti la polarizon de la konvertilo. Ofte la 22-kHz-a stirsignalo ankaŭ montriĝas. Do eblas vidi, almenaŭ malnete, ĉu la ricevilo "diseke" faras ion ajn senchavan.
Aplikaĵo por inteligentaj poŝtelefonoj[redakti | redakti fonton]

Novdate (2012) estas eble per inteligentaj poŝtelefonoj kaj speciala programeto fakte "vidi" sateliton.[41] Temas pri aplikado de la principo pliigita realo.

Por tiu la poŝtelefono uzas

  • sian integrigitan fotilon — fakte kameraon,
  • sian integrigitan globalan loktrovan sistemon (GPS — global positioning system),
  • eble aldone sian integrigitan WiFi-retan loktrovan sistemon,
  • sian integrigitan magnetan kompason,
  • sian integrigitan ĉiudirektan oblikviĝan detektilon.

Eklanĉinte la programeton — en la plej nova versio (2012) — ĉiuj videblaj satelitoj vidiĝas ĝustapozicie sur la ekrano de la fotilo. En ties realtempa bildo de la horizonto kaj ĉielo oni aldonas virtualajn markojn por montri la satelitajn poziciojn. Tiel oni povas tuj ekkoni, ĉu oni havas liberan rigardon al la satelito, aŭ ĉu konstruaĵo aŭ arbo baras la vojon. Jen ideala solvo por trovi konvenan lokon por instali la antenon. Aldone oni povas tre malnete jam birigi la antenon en la ĝusta direkto.

Satelittelevida spektro-analizilo[redakti | redakti fonton]
Eltiraĵo de la spektro de TV-satelita signalo

Por vere profesie birigi antenon, kaj ene de anteno birigi la konvertilon kaj alĝustigi ties ortodevion (skew) por plejbone disigi la polarizajn ebenojn, estas necese apliki specialan satelittelevidan spektro-analizilon. Tiu analizas la frekvencspektron trans la tuta interfrekvencbendo rekte malantaŭ la konvertilo kaj montras tiun ekrane.

Aldone, spektro-analizilo specialigita por apliko ĉe la alĝustigo de satelitaj antenoj entenas propran ricevilon kun la eblo montri la bildon kaj aŭdigi la sonon de laŭplaĉa kanalo. Memkompreneble ĝi disponu pri DiSEqC, do povu sendi disekaĵojn al iuj intermetitoj disekiloj kaj montru ankaŭ la disekan situacion. Teknike ĝi aldone kapablu montri ĉiujn relevantajn parametrojn de la signalo - ekzemple la antaŭkorektadan biterarkvoton (BER — bit error rate), la brudistancon (C/N — carrier to noise ratio) - kaj povi identigi sateliton laŭ ties identigilan signalon. Des pli bone, se ĝi kapablas per konektota komputilo produkti mezurprotokolon pri la ricevaj signalfortaj valoroj post la fina alĝustigo de la anteno.

Grave estas por munti kaj alĝustigi satelitajn antenojn, ke la spektro-analizilo estu facile portebla — prefere kun rimeno por pendigi ĝin de la kolo — kaj nutriĝu pere de akumulatoro. Lastvice, la ekrano devas esti legebla en hela sunlumo. Alivorte antenmuntisto devas povi uzi ĝin ankaŭ vivminace balanciĝante sur dekliva tegmento de domo.

Ekzemplo de tia portebla mezurilo estas la Smartmeter S10.[42]

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

Encyclopedia Astronautica
  1. Sputnik 1 en Encyclopedia Astronautica
  2. Echo en Encyclopedia Astronautica
  3. Molniya 1 en Encyclopedia Astronautica
  4. Ekran en Encyclopedia Astronautica
  5. Astra en Encyclopedia Astronautica
  6. DFS Kopernikus en Encyclopedia Astronautica
Boeing
  1. Syncom — The World's First Geosynchronous Communications Satellite Raporto ĉe Boeing
  2. The World's First Commercial Communications Satellite Raporto ĉe Boeing
  3. The Wold's First National Synchronous Communications Satellite Raporto ĉe Boeing
NASA
  1. Explorer 1 First U.S. Satellite — Fast Facts Raporto de NASA
  2. ATS 6 (el Retarkivo 2008) Nasa pri ATS 6
  3. Orbital Debris Mitigation Standard Practices Regularo pri forigo de orbita rubaĵo
BBC
  1. BBC — Singapore profile — Media BBC pri amaskomunikloj en Singapuro
  2. Iran jamming BBC Persian programme Irano ĵamas Perslinvan programon de BBC
  3. US broadcasts jammed by Cuba Usonaj disendoj ĵamitaj de Kubo
  4. Bahrain TV station struggles as signal blocked Raporto pri ĵamado fare de Barejno
Alilingvaj Vikipedioj
  1. Geosynchronous orbit Tersinkrona orbito — Angla Vikipedio
  2. Herman Potočnik — Angla Vikipedio
  3. Weltfunkkonferenz 1977 Monda Administra Radiokonferenco — Germana Vikipedio
  4. Satellite Instructional Television Experiment — Angla Vikipedio
  5. Al-Manar Libana TV-stacio — Angla Vikipedio
  6. Religious broadcasting Religia dissendado — Angla Vikipedio
  7. Molnya orbit Molnja orbito — Angla Vikipedio
  8. Rundfunksatellit Televidsatelito — Germana Vikipedio
  9. PAL Germana analoga kolortelevida sistemo — Germana Vikipedio
  10. SECAM Franca analoga kolortelevida sistemo — Franca Vikipedio
  11. NTSC Usona analoga kolortelevida sistemo — Angla Vikipedio
  12. D2-MAC Eŭropa analoga altdetaliga kolortelevida sistemo — Angla Vikipedio
  13. Hi-Vision Japana analoga altdetaliga kolortelevida sistemo HiVision — Angla Vikipedio
  14. MUSE Komprimada sistemo por la Japana sistemo HiVision - Angla Vikipedio
  15. HD-MAC Eŭropa analoga altdetaliga kolortelevida sistemo — Angla Vikipedio
  16. D-MAC Eŭropa analoga aldetaliga kolortelevida sistemo — Angla Vikipedio
  17. Stereoscopy Stereoskopio - Angla Vikipedio
  18. Yagi-Uda antenna Yagy-Uda-anteno — Angla Vikipedio
  19. SCART Konektingo por analoga vid- kaj sonsignalo laŭ diversaj reĝimoj — Angla Vikipedio
  20. Péritel Konektingo por analoga vid- kaj sonsignalo laŭ diversaj reĝimoj — Franca Vikipedio
  21. PCMCIA Ekstera kartingo de komputilo — Angla Vikipedio
  22. HDMI Konektingo por cifereca son- kaj vidsignalo — Angla Vikipedio
  23. eSata Kontektingo por ekstera disko — Angla Vikipedio
  24. Geostationärer Satellit Tersinkrona satelito - Germana Vikipedio
Aliaj fontoj
  1. A. C. Clarke, "Extra-Terrestrial Relays," Wireless World, Vol. 51, No. 10, pp. 305-308, 1945
  2. Telstar 1: Heute vor 40 Jahren begann das Zeitalter der Satellitenkommunikation Raporto en la Germana revuo Bild der Wissenschaft
  3. 3,0 3,1 Satellite TV and the waning of the Global Village Satelita TV kaj la formortiĝo de la Tutmonda Vilaĝo
  4. France24 — Chinese hide satellite dishes Ĉinoj kaŝas satelitajn pelvojn
  5. Mohabat News — Imprisonment for owners of satellite dishes Malliberejo por posedantoj de satelitaj pelvoj
  6. France24 — Satellite dishes forbidden en Turkmenistan Satelitaj pelvoj malpermesataj en Turknistano
  7. Satelite dishes Pri la kaŝa uzo de satelitaj pelvoj en Kubo
  8. Burma: The censored land Satelita televido alte impostata
  9. The jamming of a satelite signal La ĵamado de satelita signalo
  10. BBC-condemns Cuba's jamming of satellite TV broadcasts BBC kondamnas la ĵamadon de satelitaj TV-disendoj fare de Kubo
  11. India launches world's first education satellite Hindujo lanĉas la monde unuan klerigadan sateliton
  12. China launches satellite TV channel to train students, teachers and migrant workers Ĉinujo lanĉas TV-kanalon por trejni studantoj, instruistojn kaj migrantajn laboristojn
  13. The role of Al-Jazeera (Arabic) in the Arab revolts of 2011 La rolo de Al-Ĝazira (Arablingva) en la Arabaj ribeloj de 2011
  14. Hass-Propaganda bei Satellit Malama propagando per satelito
  15. Eutelsat Ka, 9,0º E Irlandaj programoj en Ka-bendo
  16. Geostationary satellite latency and time delay Satelita signalprokrasto
  17. Astra TV-Satelita entrepreno
  18. Dolby Surround Pro Logic II Decoder Principles of Operation
  19. Poloj per Pelvo Amuza artikolo el Monato, decembro 2001, pri persatelita ricevado de Pola Radio
  20. Enhanced Teletext specification 2003 Teleteksta normo — versio 2003
  21. EbS La informkanalo de la Eŭropa Komisiono
  22. EuroNews
  23. Specification — Dolby Digital AC-3
  24. hbbtv.org Retejo de HbbTV
  25. DishCamo Pelvokovriloj
  26. Megasat campingman Aŭtomate biranta satelita anteno
  27. SeaTel Dumveturada aŭtomate biranta satelita anteno
  28. DiSEqC.org specifications Specifaĵo de DiSEqC
  29. Spaun DiSEqC for technicians
  30. USALS universala aŭtomata satelita loktrova sistemo
  31. Polar mount Polusa aksmuntado
  32. FibreMDU Optical LNB Lumdukta LNB
  33. LyngSat Satelitaj datumoj
  34. Dr.HD F16 Satelita ricevilo kun interne kaj blindskanilo kaj spektro-analizilo
  35. Radio window Radiofenestro
  36. 36,0 36,1 Rain fade calculations Kalkulado de pluvfado
  37. Para Protection Neĝŝirmilo
  38. Satellite Calculationsl Kalkulilo por sunpasa perdo de la signalo
  39. DECT-Störungen: ProSiebenSat1 wechselt Satelliten-Frequenz DECT-ĝenoj: ProSieben/Sat1 ŝanĝas satelitan frekvencon.
  40. SatLex — Kalkulilo por kalkuli la azimuton kaj elevacion de specifa satelito vide de specifa loko
  41. Dish pointer AR por iPhone ĉe Jutubo
  42. Smartmeter S10 Portebla satelittelevida spektro-analizilo.
Notoj
  1. La praaaŭtoro de tiu ĉi artikolo estas Brito, loĝanta en Germanujo. La Brita televidejo BBC uzas sateliton plejparte dediĉita nur al Britujo. Ĝi mallarĝfaske albiras nur Britujon. Nur ĉar tio teknike ne plene sukcesas, estas eble ricevi la hejmajn televidkanalojn ankaŭ en Germanujo, tamen nur en okcidenta kaj meza Germanujo kaj per spegulo iom pli granda ol normala. Tamen pli oriente, ekzemple en Berlino, la afero iĝas tre krita. Eĉ per spegulo 5-metra ricevi je ĉiu taghoro ĉiun transponilon kaj dum ĉiu vetero apenaŭ plu eblas.
  2. Dum la malvarma milito stacioj kiel Voĉo de Usono, Radio Moskvo kaj BBC regalis la tutmondan publikon per unuflankaj informoj kaj influcelaj misinformoj. Ekde ĉirkaŭ 2010 Ĉina Radio Internacia dominas la mallongondajn bendojn. Multaj ŝtataj eksterlandaj dissendaj servoj ĉesis pro financaj premoj kaj samtempe pro manko de minaco de iuj malamikaj ŝtatoj post la disfalo de Sovetio. (Parenteze, en la jaro 1994 ŝtata radiostacio tre efike rolis enlanden, eklanĉante la Ruandan genocidon.)
  3. Pro la bendlarĝo necesa por transporti televidsignalojn oni estas devigata uzi pli altajn frekvencojn ene de la VHF-bendo kaj tiuj disvastiĝas kvazaŭ-optike — do preskaŭ rektlinie kaj ne multe pli foren portiĝas ol ĝis iomete trans la horizonto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.