Satenik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satenik
Սաթենիկ
Armena reĝedzino
Persona informo
Սաթենիկ
Etno Alanoj vd
Familio
Dinastio Artaksia Dinastio vd
Edz(in)o Artaŝes la 1-a vd
Infanoj Artavasdo la 1-aTigrano la 1-a vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Satenik (armene: Սաթենիկ) estis la nomo de la alana princino kiu geedziĝis kun Artaŝes la 1-a, la reĝo de Armenio. Ilia amrakonto, konata kiel Artashes kaj Satenik, estas prezentita de la armena historiisto Moseo de Ĥoreno en lia "Historio de Armenio" . Moseo notis ke la rakonto, kiun li rekte citas, estis famkonata epopeo en Armenio kaj rakontita kaj kantita de vojaĝantaj amkantistoj. Satenik estas populara ina nomo inter la armeninoj nuntempe.