Satleĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Satleĝ-valo, ĉ. 1857.

Satleĝo (ankaŭ Satluĝ; en urduo: ستلج ; tibeta: གླང་ཆེན་ཁ་འབབ, Langqên Kanbab; hindia: सतलुज, Satluj; panĝaba: ਸਤਲੁਜ, Satluj; ĉina: 象泉河, Xiàngquán Hé; angla: Sutlej) estas la plej longa inter la riveroj de Panĝabo, ĝi longas 1.450 km.

La rivero fontas en Tibeto proksime de sankta monto Kajlaŝ. Ĝi trafluas la baratajn subŝtatojn Himaĉal-Pradeŝo kaj Panĝabo, kie en ĝin enfluas la akvoj de Beas. Laŭ longo de 105 km ĝi prezentas la limon inter Barato kaj Pakistano. En Pakistano Satleĝo kunfluas kun Ĉanabo, kun kiu ĝi formas la riveron Panĝnad, kiu fine enfluas Induson.

Satleĝo origine fluis en riveron Sarasvati, ĝis kiam tiu - ĉirkaŭ la jaro 1700 a.K. - pro tektona moviĝo turnis sian fluon kaj iĝis flankrivero de Induso. Sekve Sarasvati sekiĝis, kio sekve kondukis al la dezertiĝo de Ĉolistano.

Laŭ la supra riverparto troviĝas setlejoj de Ĵangĵung-kulturo. La ruinoj de ties ĉefurbo Khyunglung Ngülkhar restas apud Satleĝo en okcidenta Tibeto. Khyunglung Ngülkhar havas la kromnomon „Arĝenta palaco en Garuda-valo“, ĝi estis malkovrita de la aŭstro Bruno Baumann, kiu serĉis la mitologian eremitejon Ŝangrilao kaj anstataŭe malkovris en la ruinoj de la Ĵangĵung-reĝoj la komencon de ĉi tibeta kulturo.

Vidu ankaŭ: Listo de la plej longaj riveroj