Sattel-Pasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sattel
Trajno de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj proksime de la Sattel-Pasejkulmino en Rothenthurm
fervoja montpasejo
Alteco 923 m
Geografia situo CH1903: 693460 / 216560 (mapo)47.0934568.669647Koordinatoj: 47° 6′ N, 8° 40′ O; CH1903: 693460 / 216560 (mapo)
Sattel (Ŝvico)
Sattel (Ŝvico)
DEC
Sattel
Sattel
Situo de Sattel
Sattel (Svislando)
Sattel (Svislando)
DEC
Sattel
Sattel
Situo de Sattel
Map
Sattel
Lando Svislando
Montaro Svisaj Antaŭalpoj
Akvodislimo inter Steiner Aa→Lago de Laŭerco→Seeweren→MoutaKvarkantona LagoReuss kaj Biber→SihlLimato
Ligas Ŝvico kaj Pfäffikon
Infrastrukturo kantona ĉefvojo kaj fervojlinio
vdr

Sattel estas montpasejoj de la Antaŭalpoj inter Pfäffikon en oriento kaj Ŝvico en okcidento. Flanka vojo kondukas de Sattel tra Morgarten al Zugo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La pasejo estas akvodislimo inter la valoj de la Muota (Steiner Aa→Lago de Laŭerco→Seeweren→ ...) kaj la valo Sihl (Biber→ ...). La pasejkulmino situas sur alteco de 923 m s.m. inter Sattel kaj Rothenthurm. La makxsimuma grimpo de la pasejvojo estas 7%. La grimpo komenciĝas en oriento en Pfäffikon, la vojo pasas tra Schindellegi, Biberbrugg kaj Rothenthurm al la pasejkulmino kaj poste malsupren tra Sattel, kaj Steinen al Ŝvico. La pasejo estas konekto inter la svisa aŭtovojo A3 en oriento kaj la svisa aŭtovojo A2 en okcidento. Tra Sattel kondukas la plej rekta vojo de Ŝvico al Sankt-Galo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum mezepoko la montpasejo Sattel por Svxico havis gravan ekonomian kaj strategian signifon. Ĝi estas la ĉefa konekto inter Interna Ŝvico kaj Ekstera Ŝvico, nome Einsiedeln kaj la distrikto March. Dum mezepoko konflikto inter Ŝvico kaj la habsburga Monaĥejo Einsiedeln kondukiis al konflikto pri la limregiono, kiu kaŭzis la en la jaro 1315 inter la Sattel-Pasejo kaj la Lago de Ägeri la Batalon de Morgarten, kiun Ŝvico venkis. Ankaŭ dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la regiono de la Sattel-Pasejo estis batalloko inter la ŝvicanoj kaj la francaj trupoj, kiuj subtenis la Helvetan Respublikon. Malgraŭ la venko de la Ŝvicanoj en Rothenturm ili devis kapitulacii antaŭ la franca kaj helveta plimulto kaj akcepti la demokratan konstitucion de la Helveta Respubliko.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Per la konstruo de la trajnlinio de Svisaj Sudorientaj Fervojoj kaj den la kantona ĉefvojo n-ro 8 en la jaro 1860 la Sattel-Pasejo fariĝis unu el la plej gravaj konektoj inter Svixco kaj orienta Svislando. La pasejon pasas ankaŭ buslinio de la Auto AG Schwyz de Sattel al Biberbrugg.