Satu Hassi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satu Hassi

Satu Hassi (naskiĝis la 3-an de junio 1951 en Helsinko) estas finna politikistino. Ŝi membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties nacia branĉo Verda Ligo. Inter la jaroj 1991 kaj 2004 ŝi estis membro de la nacia parlamento, kaj inter 1999 kaj 2002 estis nacia ministrino pri medio kaj evoluo.

Dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009, Satu Hassi estas membro de la Eŭropa Parlamento kaj apartenas al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).

frakcia emblemo