Saturn (raketo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saturn-SA4 sur lanĉejo 1963

La familion Saturn de raketoj evoluigis kaj uzis Usono dum la jaroj 1957 ĝis 1973, por lanĉi pezajn ŝarĝojn en terorbiton kaj preteren. La raketoj estis uzataj kiel lanĉiloj en la projekto Apollo. La du plej gravaj anoj de la familio estis la Saturn-1B (angle Saturn IB) kaj la Saturn-5 (angle Saturn V).

Fruaj planoj[redakti | redakti fonton]

En 1957 germana/usona raketinĝeniero Wernher Von Braun evoluigis la originan desegnon de Saturn, proponante al la usona Department of Defense la necesecon evoluigi pezan puŝraketon, kun puŝforto de ĉirkaŭ 6,7 MN. Tia puŝraketo kapablus alsendi 10-20 t da kargo en teran orbiton, aŭ 3-6 t aliloken en la sunsistemo.

Oni konsideris du metodojn: la unua, uzante multoblajn motorojn por atingi la 6,7 MN celon; la dua, uzante unuopan motoron de forto ege pli granda ol iu ĝis tiam kontemplita. La teamo de Von Braun esploris ambaŭ metodojn.

Von Braun proponis desegnon de ok ŝtupoj de militraketo Redstone faskoforme ĉirkaŭ unuopa raketo Jupiter, uzante motorojn S-3D jam uzataj en Thor kaj Jupiter militraketoj. La firmao Rocketdyne gajnis la kontrakton plifortigi la motorojn de 670 al 880 kN puŝforto. La nova motoro nomiĝis H-1.

Samtempe, Rocketdyne desegnis unuopan motoron, kiu atingus la saman puŝforton kiel la faska desegno, uzante unu solan motoron, kaj nomis ĝin F-1.

En 1959, Von Braun proponis ŝanĝi la nomon de la puŝraketo al "Saturn" (t.e. unu paŝo preter Jupitero). Samtempe, oni decidis ke tia peza lanĉilo ne estis utila por militaj celoj, pro tio la projekto iris al NASA.

Projekto Apollo[redakti | redakti fonton]

En 1961 usona prezidento John F. Kennedy prezentis sian faman parolon antaŭ la Usona Kongreso, en kiu li skizis la celon, samjardeke veturigi homojn al la luno kaj reveturigi ilin. Tiu ĉi celo donis novan urĝecon al la projekto Saturn. Oni konsideris multajn malsamajn metodojn por atingi la lunon, inter ili la ok proponoj de la Komitato Silverstein. En 1963, la propono Saturn C-5 (malfrue nomita Saturn V aŭ Saturn-5) estis elektita kiel la plej celkonforma por plenumi la celon. Tamen, la tri etapoj tiame nur ekzistis papere, kaj plejeble la luna kosmoŝipo pretiĝus longtempe antaŭ la puŝraketo. Pro tio, NASA decidis ankaŭ daŭri evoluigante la raketon C-1 (malfrue Saturn I aŭ Saturn-1) kiel provilo, ĉar ĝia malsupra etapo uzis jam ekzistantan teknologion, kaj ĝia supra etapo estis jam evoluiĝante.

Finfine, la anoj de la raketofamilio Saturn, kiuj estis lanĉitaj estis:

  • Saturn-1: dek raketoj por provi la ŝtupojn S-1 kaj S-4.
  • Saturn-1B: plibonigita versio de Saturn-1, kun pli forta unua ŝtupo (S-1B), uzante la S-4B del Saturn-5 kiel dua ŝtupo. Ĉi tiuj raketoj portis la unuajn homportantajn Apollo-flugojn en orbiton, kaj pli malfrue, estis puŝraketoj por Skylab kaj projekto Apollo-Sojuz.
  • Saturn-5: La "lunraketo" kiu pelis Apollo-astronaŭtoj al la luno. Ĝi ankaŭ metis kosmostacion Skylab en orbiton.

Teknikaj datumoj[redakti | redakti fonton]

Tipo Ŝtupoj Alto Diametro Max. ŝarĝo Komenca pezo Komenca puŝforto Misiaj datoj
Saturn-1 2 57,9 m/37,7 m 6,55 m 10 t 512 t 6,62 MN 1961-1965
Saturn-1B 2 68 m/43 m 6,55 m 18 t 588 t 7,12 MN 1966-1975
Saturn-5 3 110,6 m/85 m 13 m 133 t 2.934,8 t 33,58 MN 1967-1973

Altoj donitaj kun/sen kosmoŝipo Apollo. Ŝarĝoj validas por malalta tera orbito. Fontoj: NASA, teknikaj datumoj el [1]

Flugoj[redakti | redakti fonton]

Dato Tipo Numero Misio Rimarkoj
27-a de oktobro 1961 Saturn-1 SA-1 Suborbita flugo por provi la unuan ŝtupon. Anstataŭ la duan ŝtupon oni uzis akvon kiel balasto.
25-a de aprilo 1962 Saturn-1 SA-2 High Water I
Alta akvo 1
Plua suborbita provoflugo de la unua ŝtupo. La duan kaj trian ŝtupojn plenigitajn de akvo, oni eksplodigis ĉe alto 105 km, kreante artefaritan nubon.
16-a de novembro 1962 Saturn-1 SA-3 High Water II
Alta akvo 2
Same kiel "Alta akvo 2". Artefarita nubo 167 km alta.
28-a de marto 1963 Saturn-1 SA-4 Suborbita provoflugo de la unua ŝtupo. Planita malŝalto de unu motoro, por provi se la alia povus daŭre funkcii, kiel planita.
29-a de januaro 1964 Saturn-1 SA-5 Unua flugo de du ŝtupa Saturn-1 orbiten.
28-a de majo 1964 Saturn-1 SA-6 Kun kosmoŝipo Apollo.
18-a de septembro 1964 Saturn-1 SA-7 Kun kosmoŝipo Apollo kaj lanĉo-eskapa sistemo.
16-a de februaro 1965 Saturn-1 SA-9 Pegasus 1 Kun kosmoŝipo Apollo, lanĉo-eskapa sistemo, kaj satelito.
25-a de majo 1965 Saturn-1 SA-8 Pegasus 2 Same kiel Pegasus 1
30-a de julio 1965 Saturn-1 SA-10 Pegasus 3 Same kiel Pegasus 1
26-a de februaro 1966 Saturn-1B AS-201 Unua lanĉo de Saturn-1B.
5-a de julio 1966 Saturn-1B AS-203
25-a de aŭgusto 1966 Saturn-1B AS-202
9-a de novembro 1967 Saturn-5 AS-501 Apollo 4 Unua lanĉo de Saturn-5
22-a de januaro 1968 Saturn-1B AS-204 Apollo 5
4-a de aprilo 1968 Saturn-5 AS-502 Apollo 6
11-a de oktobro 1968 Saturn-1B AS-205 Apollo 7 Unua homportanta lanĉo de Saturn
21-a de decembro 1968 Saturn-5 SA-503 Apollo 8 Unua homportanta lanĉo de Saturn-5
3-a de marto 1969 Saturn-5 SA-504 Apollo 9
18-a de majo 1969 Saturn-5 SA-505 Apollo 10
16-a de julio 1969 Saturn-5 SA-506 Apollo 11
14-a de novembro 1969 Saturn-5 SA-507 Apollo 12
11-a de aprilo 1970 Saturn-5 SA-508 Apollo 13
31-a de januaro 1971 Saturn-5 SA-509 Apollo 14
26-a de julio 1971 Saturn-5 SA-510 Apollo 15
16-a de aprilo 1972 Saturn-5 SA-511 Apollo 16
7-a de decembro 1972 Saturn-5 SA-512 Apollo 17 Lasta lanĉo de Saturn-5 al la luno.
14-a de majo 1973 Saturn-5 SA-513 Skylab 1 Lasta lanĉo de Saturn-5, nur kun du ŝtupoj, alportante Skylab 1 en terorbito.
25-a de majo 1973 Saturn-1B AS-206 Skylab 2
28-a de julio 1973 Saturn-1B AS-207 Skylab 3
16-a de novembro 1973 Saturn-1B AS-208 Skylab 4
15-a de julio 1975 Saturn-1B AS-210 Projekto Apollo-Sojuz Lasta lanĉo de Saturn-1B

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]