Saturno

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Apartigiloj
Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Se vi serĉas informojn pri la poemaro de Jorge Camacho, vidu la paĝon Saturno (poemaro).
Saturno
La planedo Saturno
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso 9,582 AU
Perihelio – Afelio 9,021 – 10,054 AU


Discentreco 0,05415
Orbita inklinacio 2,484°


Sidera periodo 29,457 a
Sinoda periodo 378,09 d
Meza cirkulrapido 9,69 km/s
Minima – Maksimuma
terdistanco
7,991 – 11,086 AU
Fizikaj proprecoj
Kategorio Planedo
Ekvatora – Polusa diametro 120 536 × 107.812 km
Maso 5,685 · 1026 kg
Meza Denso 0,687 g/cm3
Ekvatora falakcelo je surfaco 10,44 m/s2
Fuĝrapido 35,5 km/s
Rotacia periodo 10 h 47 m
Kliniteco de la rotacia akso 26,73°
Albedo 0,74
Proprecoj de la atmosfero
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
meza: 134 K
Ĉefaj komponantoj
Historio kaj alioj
Lunoj 56: f.ekz. Titano, Reo,
Diono, Tetiso, Japeto

Saturno estas la sesa planedo de la Suno kaj la dua plej granda planedo en la sunsistemo post Jupitero. Ĝi klasifikiĝas kiel gasgiganto kaj estas la plej fora planedo videbla per nudaj okuloj el Tero.

Saturno havas grandajn ringojn konsistantaj el glaciaj eroj kun iom da rokrubo. Ĝi nomigitas kiel la dio romia Saturno. Ĝia simbolo estas stiligata figuro de la falĉileto de Saturno. (Unikode: ♄)

La Ĉina, Korea, kaj Japana kulturoj nomas la planedon Terstelo, kiel la kvin elementoj.

Enhavo

[redakti] Fizikaj karakteroj

[redakti] Maso kaj dimensio

La formo de Saturno estas platigita sferaĵo : la polusoj de ĉi tiu planedo estas platetaj kaj ĝia ekvatoro estas ŝvelita. La ekvatora kaj polusa diametroj malsamas je proksimume 10% (120 536 km por la unua, 110 466 km por la dua), sekve de la rapida rotacio de la planedo kaj pro treege fluida interna konsisto. Aliaj gigantaj planedoj de la sunsistemo (Jupitero, Urano kaj Neptuno) ankaŭ estas platigitaj, sed iom malpli.

Saturno estas la dua plej masa planedo de la sunsistemo, 3,3-foje malpli ol Jupitero, sed 5,5-foje pli ol Neptuno kaj 6,5-foje pli ol Urano. Kompare kun Tero, Saturno estas 95-foje pli masohava, kaj ĝia volumeno estas 760-foje pli granda.

Saturno estas la ununura planedo el la tuta sunsistemo kies denseco estas malpli alta ol tiu de akvo: 0,69 g/cm³. Tamen, la maso estas tre disigita ene de la planedo: ĝia atmosfero, enhavanta multe da hidrogeno, la plej malpeza gaso, ja estas malpli densa ol akvo, sed ĝia kerno estas ege pli densa.

[redakti] Konsisto

La supraĵa atmosfero de Saturno enhavas 93,2% da hidrogeno kaj 6,7% da heliumo, konsiderante la nombron da molekuloj da gaso (96,5% da hidrogeno kaj 3,5% da heliumo konsiderante la nombron da atomoj). Oni ankaŭ detektis malgrandegajn kvantojn da aliaj gasoj: metano, etano, amoniako, acetileno, ktp.[1] La plej altaj nuboj enhavas amoniakajn kristalojn, kvankam la plej malaltaj nuboj ŝajne konsistas el amonio-sulfido aŭ akvo.[2] Kompare kun abundo de Sun-elementoj, la saturna atmosfero estas nepreterinde malriĉa je heliumo.

La kvanton da elementoj pli pezaj ol heliumo oni ne precize konas, sed oni supozas, ke iliaj proporcioj estas samaj ol kiam la sunsistemo formiĝis. Oni taksas, ke la totala maso de tiuj elementoj estas de 19- ĝis 31-foje la maso de Tero, grava parto estante ĉe la kerno de Saturno.[3]

[redakti] Interna strukturo

La ena strukturo de Saturno verŝajne estas simila je tiu de Jupitero, kun ŝtona kerno el silikato kaj fero, ĉirkaŭata de tavolo da metala hidrogeno, poste likva hidrogeno, kaj finfine gasa hidrogeno. Ankaŭ spuroj da diversaj glacioj verŝajne ĉeestas. Pasaĵoj inter ĉi tiuj tavoloj estus gradaj, kaj la planedo ne havus difinitan surfacon. La regiono de la kerno verŝajne estas masa je inter 9- kaj 22-foje la maso de Tero.[4]

Saturno havas tre altan enan temperaturon, kiu probable atingas 12 000 K en kerno, kaj elsendas pli da energio, ol ĝi ricevas de Suno. Plejparte de tiu energio devenas de efekto de gravita kunpremo (meĥanismo de Kelvin-Helmholtz), tamen tiu efekto ne sufiĉas mem por klarigi la varmproduktadon. Proponita klarigo estas “pluvo” de heliumaj gutetoj en profundo de Saturno, emisiante varmon per froto falante en maro de pli malpeza hidrogeno.

[redakti] Atmosfero

Simile kiel Jupitero, la atmosfero de Saturno estas organizita laŭ paralelaj bendoj, kvankam ili malpli videblas kaj pli larĝas apud ekvatoro. Fakte, la nub-sistemo de Saturno unuafoje estis observata per sondiloj Voyager. Ekde tiutempe, teraj teleskopoj sufiĉe progresis por vidi saturnan atmosferon, kaj oni vidis ĉe Saturno oftajn jupiterajn karakterojn (ekzemple longvivajn blankajn ovalajn nubojn). En jaro 1990, la spacteleskopo Hubble rimarkis blankan nubegon apud la ekvatoro de Saturno, kiu ne ekzistis kiam preterpasis la sondiloj Voyager. En 1994, alia ŝtormo malpli granda estis observata.

La 1990-a nubo estas ekzemplo de granda blanka makulo, saturna efemera fenomeno, kiu okazas proksimume ĉiun 30 jarojn. Grandajn blankajn makulojn oni observis en 1876, 1903, 1933 kaj 1960. Si la periodeco daŭras, alia tempesto okazos en 2020.[5]

En bildoj senditaj de sondilo Cassini, nord-duonsfera atmosfero aspektas blua, same kiel urana atmosfero. Tiun koloron probable kaŭzis disĵeto de Rayleigh.

Transruĝaj bildoj montris, ke Saturno havas varman polusan vorticon. Tio estas la sola samspeca fenomeno konata en sunsistemo.

Seslatera ondanta zono ekzistas ĉirkaŭ la norda poluso, je 78° latitude. Ĝi estis rimarkata unuafoje, kiam pasis sondiloj Voyager.[6], [7] Ties randoj proksimume longas je 13 800 km. La strukturo turniĝas laŭ 10-hora, 39-minuta, 14-sekunda periodo. La sistemo ne moviĝas longitude kiel aliaj nub-strukturoj de videbla atmosfero. Ĝia deveno ne estas konata. Plejparte de astronomiistoj pensas, ke estas aro de senmovaj ondoj. Aliaj supozas, ke estas nekonata speco de polusa aŭroro.[8] Plurlateraj formoj estis refaritaj en laboratorio, ene de turniĝantaj fluaĵoj.[9]

Bildoj faritaj de Hubble montras ĉeeston sudpoluse de jetfluo, sed neniun polusan vorticon nek similan seslateran sistemon.[10] Tamen, NASA signalis novembre de 2006, ke Cassini observis tempeston similan je uragano, restante ĉe suda poluso, kiu havas klare difinitan kernon.[11] Tio estas la ununura ciklonokulo iam observata en alia planedo ol Tero.[12]

[redakti] Magnetosfero

La saturna magneta kampo estas pli malforta ol la jupitera (tamen pli forta ol la tera) kaj ĝia magnetosfero estas malpli granda.[13]

[redakti] Rotacio

La atmosfero de Saturno suferas diferencan rotacion, do plurajn sistemojn oni difinis. Ili havis proprajn rotaciperiodojn (simila je la kazo de Jupitero) :

  • la unua sistemo havas 10-horan, 14-minutan, 0-sekundan periodon, kaj koncernas la ekvatoran zonon.
  • La dua sistemo koncernas ĉiujn aliajn latitudojn, kaj havas periodon de 10 h 39 min 24 s.
  • La tria sistemo baziĝas sur rotacio de radio-ondaj emisioj de Saturno, kaj havas periodon de 10 h 39 min 22,4 s.

La lasta sistemo, mezurita dum preterpaso de sondiloj Voyager, ĝenerale estis uzata por priparoli la rotacion de la planedo. Tamen, kiam la sondilo Cassini proksimiĝis al Saturno, ĝi mezuris, ke la radia rotaciperiodo iomete longiĝis, atingante 10 h 45 min 45 s (± 36 s).[14] La preciza kaŭzo de ĉi tiu ŝanĝiĝo ne estas konata.

En marto de 2007, oni anoncis, ke la rotacio de radiaj emisioj ne montras rotacion de la planedo, sed estas kaŭzata de konvekto-moviĝoj de la jon-gasa disko ĉirkaŭanta Saturnon, kiuj ne dependas de la rotacio de la planedo. La vario de periodo povus esti kaŭzataj de gejseroj sur satelito Encelado. Vaporo emisiata en saturnan orbiton elektre ŝargiĝus kaj efikas al la planeda magneta kampo, malrapidigante ĝian rotacion rilate al tiu de la planeto mem. Se tio estas vera, oni ne konas neniun fidindan metodon por determini la realan rotaciperiodon de la kerno de Saturno. [15], [16], [17], [18]

[redakti] Ringoj

Vidu la artikolon: Ringoj de Saturno.
La ringoj de Saturno, rilate al orbitoj de iuj satelitoj ĝiaj

La ringoj de Saturno estas unu el la pli rimarkindaj vidindaĵoj de la sunsistemo kaj estas la ĉefa karaktero de la planedo. Male je aliaj gasgigantoj, ili estas brilegaj (albedo inter 0,2 kaj 0,6), kaj povas esti vidataj per nura binoklo.

Ĉiama agito estas tie: ondoj, kolizioj, kuniĝo de materio.

Nomo(3) Distanco de saturna centro (km)(4) Larĝo (km)(4) Nomata laŭ
Ringo D 66 900 - 74 510 7 500  
Ringo C 74 658 - 92 000 17 500  
Ringo B 92 000 - 117 580 25 500  
Malpleno de Cassini 117 580 - 122 170 4 700 Giovanni Domenico Cassini
Ringo A 122 170 - 136 775 14 600  
Malpleno de Roche 136 775 - 139 380 2 600 Édouard Roche
Ringo F 140 180 (1) 30-500  
Ringo de Jano/Epimeteo(2) 149 000 - 154 000 5 000 Jano, Epimeteo
Ringo G 170 000 - 175 000 5 000  
Ringo de Paleno(2) 211 000 - 213 500 2 500 Paleno
Ringo E 181 000 - 483 000 302 000  

(1) Distanco estas ĝis centro de malplenoj, ringoj kaj ringetoj, kiu estas malpli larĝa ol 1 000 km.
(2) Neoficiala nomo.
(3) Nomoj estas elektataj de Internacia Astronomia Unio.
(4) Datumo ĉefe devenas de Gazetteer of Planetary Nomenclature kaj tiu NASA-paĝo.

[redakti] Satelitoj

Vidu la artikolon: Satelitoj de Saturno.
Tiu kolora bildo estas kunigo de fotoj fare de Voyager 2, de 21-milion-kilometra distanco. Tri satelitoj videblas maldekstre; de supre al malsupre: Tetiso, Diono kaj Reo. La nigra punkto sur la planedo estas la ombro de Tetiso.

Saturno posedas multe da naturaj satelitoj. Malfacilas diri kiom: teorie, ĉiu glaci-peco de la ringoj estas satelito, kaj neeblas distingigi grandan partiklon kaj malgrandan lunon.

Ekde la 19-a de julio 2007, 60 satelitoj estis identigitaj, ankaŭ 3 aliaj korpoj, kiuj povas nur esti amasoj en la ringoj. 48 satelitoj estas konfirmitaj kaj nomitaj.

Plejparte de konataj satelitoj estas malgrandaj: 31 diametras malpli ol 10 kilometrojn, kaj 13 aliaj malpli ol 50 km.[19] Nur 7 estas sufiĉe mas-havaj por fariĝi sferaĵo per propra gravito. Titano, la plej granda el ili (eĉ pli granda ol Merkuro kaj Plutono), estas la sola satelito de la sunsistemo, kiu havas densan atmosferon.

Ĉiuj satelitoj, kies rotacipediodo estas konata, krom Febo kaj Hiperiono, havas tajd-ŝlositan rotacion. La orbitaj de la tri paroj Mimaso-Tetiso, Encelado-Diono kaj Titano-Hiperiono estas en resonanco: Mimaso kaj Tetiso havas resonancon de 1:2 (t.e. la rivoluo de Mimaso estas ekzakte duono de tiu de Tetiso); Encelado ankaŭ havas resonancon de 1:2; Titano kaj Hiperiono havas resonancon je 3:4.

Tradicie, plejparte de lunoj de Saturno ricevas nomon de titanoj de greka mitologio.

[redakti] Historio

[redakti] Antaŭteleskopa observado

Saturno estas unu el la kvin planedoj videblaj nud-okule nokte, kaj estas konata kaj observata ekde Antikveco.

[redakti] Teraj teleskopaj observacioj

En 1610, Galilejo, direktante sian teleskopon al Saturno, observis ĝiajn ringojn, sed ne komprenis, kion li vidis: li priskribis, ke la planedo havus “orelojn”. En 1612, Tero iris en ring-ebenon, kaj ili malaperis. En 1613, ili reaperis, Galilejo ne povante hipotezi pri kio li observadis.[20]

En 1656, Christiaan Huygens, uzante pli potencan teleskopon, komprenis, ke la planedo fakte estas ĉirkaŭata de ringo, kiun li supozas solida. Li ankaŭ eltrovis apud Saturno alian astron nomotan Titano.

En 1675, Giovanni Domenico Cassini observas, ke la ringo fakte estas aro de pluraj ringetoj, disigataj per malplenoj; la plej larĝa el ili poste estis nomata malpleno de Cassini.

En 1859, James Clerk Maxwell demonstris, ke ringoj ne povas esti solidaj. Li hipotezis, ke ili estas kunmetita el multaj etaj partikloj, ĉiuj orbitante Saturnon sendepende.[21] La teorio de Maxell estis pruvata en 1895 per spektroskopiaj studoj de James Keeler en observejo Lick.

[redakti] Spaciaj sondiloj

Vidu la artikolon: Esploro de Saturno.

[redakti] Superpasoj

Dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento, Saturno estis vizitata de pluraj spacosondiloj: Pioneer 11 en 1979, Voyager 1 en 1980 kaj Voyager 2 en 1981.

Pioneer 11 pasis je 22 000 km de la nuboj de Saturno septembre de 1979. La sondilo malprecize fotis la planedon kaj keljajn satelitojn ĝiajn. Tiuj fotoj ne estis sufiĉe bonaj por distingi karakterojn de la surfaco de satelitoj. Ĝi ankaŭ studis ringojn, eltrovis la ringon F kaj ke malplenoj fakte ne estas tute malplenaj je materio. Pioneer 11 ankaŭ mezuris la temperaturon de Titano.

Novembre de 1980, Voyager 1 iris al saturna sistemo. La sondilo sendis unuafoje bonkvalitajn bildojn de la planedo, de ties ringoj kaj lunoj. Surfaco de pluraj satelitoj unuafoje videblis. Voyager 1 superflugis Titanon, vastigante la konon pri la atmosfero de ĉi tiuj satelito. Tamen, ĝi pruvis ke tiu atmosfero ne estas trapasebla de videblaj lum-ondolongoj. La superflugo eligis la sondilon el la ebeno de la sunsistemo.

Aŭguste de 1981, Voyager 2 plu studis Saturnon. Ĝi pli fotis la lunojn kaj pruvis la evoluon de atmosfero kaj ringoj. Bedaŭrinde, dum preterpaso, la turnebla fotilo bariĝis du tagojn, kaj iuj fotoj ne povis esti farataj laŭ la elektita angulo. La gravito de Saturno estis uzata, por ke la sondilo iru al Urano, kiu, poste, sendis ĝin al Neptuno.

La sondoj eltrovis kaj konfirmis plurajn satelitojn orbitantajn apud aŭ en la ringoj de Saturno. Ili ankaŭ malkovris la malplenojn de Maxwell kaj Keeler.

Arta bildo de Cassini-Huygens orbitanta Saturnon

[redakti] Cassini

La sondilo Cassini-Huygens ekorbitis Saturnon je la unua de julio 2004, por studi la saturna sistemo, kaj atentante pri Titano. Junie de 2004, ĝi superflugis Febon.

La orbitilo superflugis Titanon dufoje, antaŭ sendi surtitaniĝilon Huygens, je la 25-a de decembro 2004. Huygens atingis la surfacon de Titano je la 14-a de januaro 2005, elsendante multajn fotojn kaj datumojn dum kaj post la alteriĝo. Dum jaro 2005, Cassini faris plurajn superflugojn de Titano kaj aliaj satelitoj.

Je la 10-a de marto 2006, NASA anoncis, ke Cassini elmontris ujojn de likva akvo eliĝanta gejsere de Encelado.[22]

Je la 10-a de septembro 2006, Cassini fotis ankoraŭ nekonatan planedan ringon, ekster la ĉefaj ringoj kaj en la ringoj E kaj G.[23]

Julie de 2006, Cassini detektis la unuan pruvon de hidrokarbon-lagoj ĉe la norda poluso de Titano; tio estis konfirmata januare de 2007. Tri monatoj poste, novaj bildoj de la poluso elmontris maroj de hidrokarbono; la plej granda el ili preskaŭ havas dimension de kaspia maro.[24]

Dependante de la kvanto de bruligaĵo necesa por ĝustigi ĉiun orbiton, la ĉefa misio de la sondilo ĉesos en 2008, post 74 orbitoj ĉirkaŭ Saturno. Probablas, ke la misio estos longigita je almenaŭ unu plia orbito.

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. angle R. Courtin; D. Gautier; A. Marten; B. Bezard, “The Composition of Saturn’s Atmosphere at Temperate Northern Latitudes from Voyager IRIS spectra”, el Bulletin of the American Astronomical Society, 15, p. 831
  2. angle Carolina Martinez, “Cassini Discovers Saturn’s Dynamic Clouds Run Deep”, 5-a de septembro 2005
  3. angle Tristan Guillot, “Interiors of Giant Planets Inside and Outside the Solar System”, el Science, 286, p. 72-77
  4. angle Jonathan J. Fortney, “Looking into the Giant Planets”, el Science, 305, p. 1414-1415
  5. angle Mark Kidger, “The 1990 Great White Spot of Saturn”, el 1993 Yearbook of Astronomy, p. 176-215
  6. angle D. A. Godfrey, “A hexagonal feature around Saturn's North Pole
  7. angle A. Sánchez-Lavega, J. Lecacheŭ, F. Colas, P. Laques, “Ground-based observations of Saturn's north polar SPOT and hexagon
  8. angleA Hex on Saturn”, 31-a de majo 1989, Science Frontiers
  9. angleGeometric whirlpools revealed”, 19-a de majo 2006, Nature
  10. angle A. Sánchez-Lavega, S. Pérez-Hoyos, R. G. French, “Hubble Space Telescope Observations of the Atmospheric Dynamics in Saturn’s South Pole from 1997 to 2002”, 2002
  11. angle PIA09187: Spinning Saturn, 2006, NASA/JPL/University of Arizona
  12. angle NASA Sees into the Eye of a Monster Storm on Saturn, 9 novembre 2006, NASA
  13. angle C. T. Russell, J. G. Luhmann, “Saturn: Magnetic Field and Magnetosphere”, 1997, UCLA - IGPP Space Physics Center
  14. angle Scientists Find That Saturn’s Rotation Period is a Puzzle, 28-a de aprilo 2006, NASA
  15. angle Enceladus Geysers Mask the Length of Saturn’s Day, 22-a de marto 2007, Jet Propulsion Laboratory
  16. angle The Variable Rotation Period of the Inner Region of Saturn’s Plasma Disk, 03.22.07, Science
  17. angle A New Spin on Saturn’s Rotation, 20-a de aprilo 2007, Science
  18. france Encelade pèse sur le champ magnétique de Saturne, 27-a de marto 2007, Le Nouvel Observateur
  19. angle Saturn’s Known Satellites, 2007, Scott S. Sheppard
  20. angle Historical Background of Saturn’s Rings, NASA/JPL
  21. angle James Clerk Maxwell, “On the Stability of the Motion of Saturn’s Rings”, 1859
  22. angle NASA’s Cassini Discovers Potential Liquid Water on Enceladus, 9-a de marto 2006, NASA/JPL
  23. angle Scientists Discover New Ring and Other Features at Saturn, 9-a de marto 2006, NASA/JPL
  24. angle Titan Has Liquid Lakes, Scientists Report in Nature, 3-a de januaro 2007, NASA/JPL

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://nssdc.gsfc.nasa.gov/planetary/factsheet/saturnfact.html
·  http://hubblesite.org/newscenter/newsdesk/archive/releases/2001/15/image/a
·  http://saturn.jpl.nasa.gov
·  http://saturn.jpl.nasa.gov/home/index.cfm

Aliaj lingvoj