Sauda Arabio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
السعودية
as-Suudijah
Sauda Arabio
Flago de Sauda Arabio
(Detaloj)
Blazono de Sauda Arabio
(Detaloj)
Nacia himno: As-Salam Al Malaki
Nacia devizo: Estas neniu dio sed Dio, kaj Mohamedo estas lia mesaĝisto
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Rijado (ar-Rijad, 1.125 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Plej ofta(j) religio(j) Islamo (vahabitoj)
Areo
 % de akvo
2.149.690 km²
?
Loĝantaro 28.686.633[1] (2009)
Loĝdenso 12/km²
Loĝantoj saudaraboj (83,5 %), jemenaj araboj (8,7 %)
Horzono UTC+3
Interreta domajno .sa
Landokodo SA
Telefona kodo 966
Politiko
Politika sistemo Absoluta monarkio (Sauda dinastio)
Ŝtatestro Abdullah ibn Abdulaziz al-Saud (reĝo)
Salman bin Abdul Aziz (krona princo)
Ekonomio
Valuto sauda rialo (SAR)
MEP laŭ 2007
– suma $446 mlrd
– pokapa $ 21.200
v  d  r
Information icon.svg

Sauda ArabioSauda Arabujo (arabe السعودية [as-Suudijah]) estas lando en sud-okcidenta Azio, sur la Araba Duoninsulo (proksime al Afriko), kies plej parton okupas, ĉar la aliaj landoj nome Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno okupas nur la sudan kaj orientan (nekomplete) partojn de la duoninsulo; kvankam tio ne estas granda avantaĝo ĉar plej parto de la teritorio de Sauda Arabio estas dezerto. Krom la supre menciitaj landoj, Sauda Arabio limas ankaŭ kun Irako kaj Jordanio norde.

Temas pri unu el la plej riĉaj landoj en la mondo danke al ties produktado de nafto. Krome ĝi estas la naskiĝlando de Islamo.

La vorto "Sauda" venas de la nomo de la reĝa familio, kaj pro tio nur tiu ĉi lando, krom Liĥtenŝtejno, en la mondo havas nomon rilate al tio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sa-map.png

Tiu ĉi lando okupas 80% de la Araba Duoninsulo. Granda parto de la landlimoj kun Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno ne estas bone difinitaj, kaj pro tio oni ne konas precize la areon de la lando, kvankam oni supozas, ke temas pri ĉirkaŭ 2.240.000 km².

La klimato estas seka kaj varma. La duono de la lando estas senhoma ĉar estas dezerto de ekstremaj temperaturoj kun malmultaj zonoj kie troviĝas oazoj. En plej parto de tiu ĉi lando la vegetalaro malabundas kaj temas nur pri kelkaj kserofitaj herboj kaj arbustoj. La faŭno estas komponita el sovaĝaj katoj, simioj pavianoj, lupoj kaj hienoj. La marbordo ĉe la Ruĝa Maro, ĉefe la koralaj rifoj, enhavas riĉan maran faŭnon. La areo de la marbordo estas ĉe 2.640 km.

La sudokcidenta regiono havas montojn kiuj estas ĝis 3.000 m altaj kaj estas la plej verda kaj freŝa zono de la lando.

La ĉefurbo, Rijado, spertas mezaveraĝan temperaturon de 42 °C kaj 14 °C en januaro. Diference Jedaho en la okcidenta marbordo spertas temperaturon de 31 °C en julio kaj 23 °C en januaro.

La ĉefaj urboj de Sauda Arabio estas Rijado (la ĉefurbo de la Regno), Dammamo, Ĝido, Mekao kaj Medino. La urboj de Mekao kaj Medino ekstaras pro ties religia signifo por islamanoj aŭ sekvantoj de Islamo. La unua loĝigas la Kaaba, kio laŭ la Korano troviĝas en la loko kie Abrahamo komencis ĉiun unudian religion; la dua loĝigas la moskeon de la Profeto Mohamedo. La eniro kaj restado en ambaŭ sanktaj urboj estas malpermesitaj al neislamanoj.

Ĝido estas grava havenurbo ĉe la Ruĝa Maro kaj estas la enirejo por la afrikaj pilgrimantoj.

En Dammamo troviĝas la ĉefa centro de ekspluatado de la riĉaj kuŝejoj de nafto de Sauda Arabio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La reĝo Abdulaho de Sauda Arabio

La sauda ŝtato ekis en la araba duoninsulo ĉirkaŭ 1750. Loka guberniestro, Muhammad bin Saud, unuigis fortojn kun islama reformisto nome Muhamad ibn Abd al-Ŭahab, kreinto de la religia sekto de vahabismo, por krei novan politikan enton. Dum la venontaj 150 jaroj, la fortunoj de la familio Saud supreniris kaj malsupreniris foje dum la saudaj guberniestroj luktis kontraŭ Egiptio, la Otomana Imperio, kaj kontraŭ aliaj arabaj familioj por la regado sur la duoninsulo. La moderna sauda ŝtato estis fondita de la lasta reĝo Abdul-Aziz bin Saud, internacie konata kiel "Ibn Saud".

En 1902, Abdul-Aziz bin Saud konkeris la urbon Riado, la dumjarcenta ĉefurbo de la Sauda dinastio, al la rivala familio Al-Raŝid. Poste li konkeris Al-Ahsa, Al-Qatif, la reston de Naĝdo, kaj Hiĝazon inter 1913 kaj 1926. La 8-an de januaro 1926, Abdul-Aziz bin Saud iĝis la reĝo de Hiĝazo, la 29-an de januaro 1927 la reĝo de Naĝdo (antaŭe Naĝdo havis nur sultanon). Per la traktato de Ĝido, subskribita la 20-an de majo 1927, Britio agnoskis la sendependon de la regno de Abdul Aziz (tiam konata nur kiel regno de Hiĝazo kaj Naĝdo). En 1932, tiuj regionoj estis unuigitaj kiel la Regno de Sauda Arabio.

Malkaŝo de nafto en marto de 1938 transformis ekonomie la landon, kaj eĉ grande legitimis la landon kiel veran ŝtaton. Reĝo Fajsal estis murdita de sia nevo la 25-an de marto 1975, kaj lin sukcedis Ĥalid. Sauda Arabio ĝuas proksiman rilaton kun multaj okcidentaj landoj, malproksimaj laŭ kulturo, sed kiuj aĉetas nafton el Sauda Arabio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Aŭtoŝoseo Dhahrano-Al Khobaro

Sauda Arabio ĝuas ekonomion bazitan sur nafto kaj la registaro forte kontrolas la ĉefajn ekonomiajn agadojn de la lando. La naftorezervoj en la jaro 2003 atingis 260 mil milionojn da bareloj, tio estas 24% de la certaj rezervoj en la mondo. Ĝi estas la unua lando eksportantaj de nafto kaj la estra lando en la landaro de la OPEP. La nafta sektoro reprezentas 75% de la buĝetaj enspezoj de la lando, 40% de ĝia MEP kaj 90% de ĝiaj enspezoj pro eksportaro. Pro naftoproduktado, granda parto de marbordo kaj de teritorio estas danĝere poluita.

Proksimume 35% de la MEP devenas el la privata sektoro. Sauda Arabio ludis gravan rolon en la penoj de la OPEP en 1999 por plialtigi la naftoprezojn, malpliigante sian produktadon. Ĵuse pro la plialtigo en naftomendo la enspezoj pro tiu koncepto ege plialtiĝis kaj oni supozas por 2005 buĝetan pluson de pli da 28 mil milionoj de dolaroj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Domoj en montaretoj de Dhahrano

La loĝantaro de Sauda Arabio en 2007 estas supozata ĉirkaŭ 27,6 milionoj, inkludante ĉirkaŭ 5,5 milionoj da eksterlandanoj. Ĝis 1970-aj jaroj, plej parto de la loĝantaro estis nomada aŭ duonnomada; pro la rapida kresko kaj ekonomia kaj urba, pli da 95% de la loĝantaro estas nuntempe setligita. La averaĝo de naskoj estas 29,10 naskoj por 1.000 personoj. La averaĝo de morteco estas nur de 2,55 mortoj por 1.000 personoj. Kelkaj urboj kaj oazoj havas densecojn de pli da 1.000 personoj por km².

La plej parto de la saudanoj estas etne araboj. Kelkaj estas de miksita etna deveno kaj posteulas el turkoj, iranoj, indonezoj, hindoj, afrikaj kaj aliaj; la plej parto enmigris kiel pilgrimintoj kaj loĝas en la regiono de Hijazo ĉe la marbordo de la Ruĝa Maro. Multaj araboj de najbaraj landoj estis dungitaj en la regno. Estas signifa nombro de aziaj enmigrintoj, ĉefe el Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Indonezio kaj Filipinoj. Estas malpli da 100.000 okcidentanoj en Sauda Arabio.

La preciza religia demografio ĉe Sauda Arabio estas malfacile kalkulebla, ĉar la registaro informas, ke 100% de la civitanaro estas islamano.

Religio[redakti | redakti fonton]

Moskeo al-Nabavi, Medino.

La du lokoj plej sanktaj de Islamo troviĝas en tiu ĉi lando en la urboj de Mekao kaj Medino. Kvinfoje ĉiutage, la islamanoj de tutmonde estas alvokitaj preĝi en la direkto de Mekao. Semajnfino en Sauda Arabio estas ĵaŭdo kaj vendredo. La islama unudia religio asertas havi la samajn radikojn kiel Judaismo kaj Kristanismo. Tamen, la praktiko de kristanismo, la elstarigo de preĝejoj kaj la teno de religia kristana materialo estas malpermesitaj. Al judoj oni malpermesas la eniron en la lando. La Korano estas la konstitucio de Sauda Arabio kaj la ŝario (islama leĝo) estas la bazo de ties leĝa sistemo kaj oni ne povas praktiki alian religion en la lando.

Islamo malpermesas konsumon de porkaĵoj kaj alkoholo kaj tiu leĝo aplikiĝas akre en la tuta lando. Ekzistas institucio en la lando konata kiel "Mutava" aŭ religia polico konata ankaŭ kiel Polico por Stimulado de Virto kaj Malstimulado de Malvirto. Ĝi disponas de 3.500 oficiroj kaj miloj da volontuloj, kies tasko estas plenumigi la islaman leĝon. Ili povas aresti ĉiun viron aŭ virinon kiuj estus kunaj publike sen esti samfamilianoj kaj povas malpermesi kaj reteni produktojn, kiel ludoj, KDoj, okcidenta muziko, filmoj kaj aliaj produktoj kiujn ili konsideras nekongruajn kun la leĝoj de la ŝario.

Kiel ekzemplo, la 11an de marto de 2002, la "Hai'ah" (aŭ religiaj policanoj) evitis, ke lernantinoj eskapu el incendia lernejo en Mekao ĉar ili ne surhavis la surkapajn tukojn nek la "abaja" (nigra mantelo). Mortis 15 lernantinoj kaj 50 estis vunditaj en tiu okazaĵo. La kritiko kontraŭ tiu ago etandiĝis tutmonde kaj la Mutavaanoj estis kondamnitaj de la religiaj juĝistoj pro tiu ago.

Dum fasta monato Ramadano kaj islamanoj kaj neislamanoj devas celebri la faston ordonitan de la religiaj leĝoj de la ŝario. Fumi, manĝi aŭ trinki publike dum tiu monato donas karceropunon por saud-arabianoj, aŭ tujan forpelon el la lando por eksterlandanoj.

Kelkaj milionoj da islamanoj pilgrimas ĉiujare dum la haĝo al Mekao kaj la aliajn njabarajn sanktajn lokojn de Islamo, kio realiĝas en specifajn datoj de la islama kalendaro, aŭ dum la malgranda pilgrimado aŭ umrah kiu realiĝas en ĉiu epoko de la jaro.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La kulturo de Sauda Arabio disvolviĝas ĉefe ĉirkaŭ la islama religio. Unu el la folkloraj ceremonioj plej elstaraj estas la Ardhao kio estas la tradicia danco de la lando. La glavodanco estas bazita sur beduena tradicio; la tamburoj markas la ritmon kaj poeto deklamas versojn dum viroj portantaj glavojn dancas kun ŝultro ĉeŝultre. La folklora muziko nomita "Al-sihba de Hijazo" havas sian devenon en la araba Andaluzio. En Mekao, Medino kaj Ĝido, la dancas enhavas muzikilon nomitan "al-mizmar", kio estas simila al okcidenta hobojo.

La arabaj vestaĵoj estas tre simbolaj, reprezentantaj la rilaton de la homo kun la tero, la pasintecon kaj Islamon. La liberaj kaj ondecaj vestaĵoj respegulas la praktikecon de la vivo en lando kie hegemonias la dezerto. Tradicie la viroj uzas elkotonan aŭ ellanan vestaĵon kio kovras ilin ĝis la maleoloj (konat kiel "taub") kaj la "gutra" (kvadrata elkotona tuko kiun oni survestas sur la kapo kaj restas tie danke al per kordonoj de diferencaj stiloj). Por maloftaj malvarmaj tagoj, la viroj uzas mantelon el kamela hararo nomita "biŝt". La vestaĵoj de la virinoj ofte estas ornamitaj de tribaj motivoj, moneroj kaj metala fadeno. Se ili eliras el hejmo, la virinoj devas uzi longan nigran mantelon (abaja) kaj vualon (niqab). La islama leĝo ne aplikiĝas al eksterlandanoj, sed oni rekomendas modeston kaj taŭgecon en la vestaĵaro.

La araba pano sen gisto nomita "ĥobz" konsumiĝas en preskaŭ ĉiu manĝo. Aliaj nutraĵoj estas ŝafo, koko, "felafel" (frititaj pastaj buloj el kikeroj), "ŝvarma" (bendoj el ŝafo) kaj "fuul" (pastaĵo formita el fazeoloj, ajlo kaj citrono). La kafejoj estas multnombraj, sed lastatempe ili estas anstataŭitaj de manĝejoj de rapida manĝo. Ankaŭ la araba teo estas grava tradicio kiun oni trinkas en formalaj aŭ familiaj kunvenoj. La teon oni trinkas sen lakto kaj oni aldonas herbojn de diferencaj gustoj.

Teatroj kaj kinejoj estas malpermesitaj, ĉar la tradicio de vahabismo konsideras tiujn instituciojn nekongruajn kun Islamo. Tamen, en kelkaj privataj lokoj eblas trovi teatrajn, lokmuzikajn ludojn kaj aliajn artajn agadojn, sed ne filmojn. Ĉiujare celebriĝas la "Jenadrijaho" kio konsistigas folkloran festivalon.

Aktuale ne ekzistas distra turismo en Sauda Arabio. Por eniri en la landon necesas vizo kiun oni donas nur por negocoj, laboro aŭ familiaj vizitoj. Por atingo de vizo ĝenerale necesas havi protektanton ĉu partikularan ĉu entreprenon, kiu sendas invitilon por peti la vizon al la ambasadejo de Sauda Arabio en sia lando. Ĝis 1999 la vizoj inkludis limigon de la areo vizitebla laŭ permeso. Nun ĉio estas pli libera.

Ekde la fervojo de Lawrence de Arabio ĝis dezertaj pejzaĝoj kun rokaro aŭ grandaj ampleksejoj el dunoj, kun longaj marbordaj dezertaj etendiĝoj, la lando prezentas grandan naturan riĉon.

Kiel kultura centro elstaras Janadrijaho proksime de la ĉefurbo, Rijado kie ĉiujare okazas la festivalo de popolaj danco kaj muziko dum kelkaj tagoj.

La eniro en la urboj Mekao kaj Medino estas akre malpermesita al neislamanoj. En la perimetro kaj enirvojoj al tiuj urboj estas polica kontrolejoj por certigi pri tiu afero.

Ĝido kiel havenurbo estas konsiderata la plej okcidenteca areo de la lando.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La Reĝo Abdullah de sia enoficiiĝo en 2005 antaŭenigis reformojn, celitajn repuŝi okcidentan kritikon kaj redukti dependecon de rento el petrolo. En tiu peno, li alfrontas reziston de konservativaj klerikoj kaj princoj.

Ekzemplo de tia reforma agado estas la «Universitato Reĝo Abdullah de Scienco kaj Teknologio», malfermitaj en oktobro de 2009 80 kilometrojn norde de Ĝido sur la marbordo de la Ruĝa Maro. Unu el plej modernaj en la mondo, ĝi havas plej rapidajn superkomputilojn, kiuj entute kostas ĉirkaŭ 1,5 miliardo da usonaj dolaroj kaj inkluzivas instalaĵojn pri tri-dimensia plastika figurado. La universitato altiris sciencistojn kaj studentojn de pli ol 60 landoj. Proksimume 15 % lernantoj estas virinoj, el kiuj ĉiuj jam studis ĉe universitatoj ekster la reĝlando. Instruado estos en la angla. La konstruado de la nova scienca kaj edukada centro sur 36 km² da dezerto plene finiĝos post du jaroj.

Laŭ intenco de ĝia fondinto, nova universitato estas alvokita modernigu la konservativan socion de la lando. Ekzemple, malsimile de aliaj partoj de Sauda Arabio ĉeloke ne funcias la religia polico. Virinoj rajtas miksiĝi kun viroj, stiri aŭtojn en la universitatejo kaj ilin de devigas surhavi vualojn en la geaj klasoj. Ĉe tio viraj studentoj daŭre ne rajtas eniri porvirinajn loĝejojn. Klerikuloj plurfoje esprimadis sian malkontenton pri similaj aferoj kaj en junio de 2009 la religia polico subpremis alir-limigitan feriejon, proksiman al la universitato, kie virinoj estis viditaj kiam ili stiris veturilojn.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]