Sauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mautlindje seure wi.jpg
La "Sauer" ĉe Echternach

La rivero, kies nomo estas Sauer en la germana kaj luksemburga, estas 173 km longa maldekstra flankrivero de la Mozelo en Belgio, Luksemburgio kaj Germanio. Sûr estas ĝia franca kaj Sura ĝia latina nomo. En Esperanto eventuale ĝi nomiĝu Surao.

Ĝi estas grava rivero en la sudaj Ardenoj, kiuj nomigas en Luksemburgio Éislek Oslingo, kaj ĝi samtempe estas unu el la plej akvoriĉaj flankriveroj de la Mozelo, havante preskaŭ 54 m³/s averaĝe. Ĝia akvokolekta areo grandas preskaŭ 4.259 km².

Akvejo[redakti | redakti fonton]

la rivero Sauer ĉe Esch-Sauer

La meandroriĉa rivero fontas sur areo de la bieno Planchipont (komunumo Libramont-Chevigny) en la sudorienta parto de Belgio (Provinco Luksemburgo) en la Ardenoj. Ĝia fontejo situas apud aŭtovoja triangulo de la belgaj A26 kaj A4 je 510 m alteco. De tie ĝi fluas orienten kaj transas la belga-luksemburga limo ĉe Martelange.

Sur sia vojo tra la montetara nordo de Luksemburgio, la tiel nomata Oslingo), la rivero trafluas la diglagon Lac de la Haute Sûre (esperante „Digolago de la Supra Sauer“) okcidente de la urbeto Esch-Sauer (france: Esch-sur-Sûre) centre de la Naturparko Supra Sauer. Malsupre de Erpeldingen la rivero Alzette enfluas la Suraon. Iom supre situas la urbeto Ettelbrück.

la digolago ĉe la supra Sauer

Ĉe Wallendorf (ĉirkaŭ 30 km sudokcidente de Bitburg) enfluas la riveron Our en la Suraon. La Our kaj poste la Surao formas la germanan-luksemburgan landlimon je distanco de 50 km ĝis la enbuŝiĝo en Wasserbillig. La germana-luksemburga naturparko etendiĝas tie ambaŭflanke de la rivero. Parto de ĝi formas la Luksemburga Svisio ĉe Echternach. Ĉe Ralingen, 6 km oriente de Echternach, la ĉefa direkto de la rivero turniĝas suden. Tie de maldekstre enfluas la flankriveron Prüm. Ĉe la enflurejo de Sauer en la riveron Mosel situas la luksemburga urbeto Wasserbillig.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur sia vojo inter Wallendorf kaj Wasserbillig la rivero Sauer, same kiel la pli norda Our kaj pli sude la rivero Mozelo, estas sub komuna german-luksemburga suvereneco, t.e. la rivero apartenas je sia tuta larĝeco kaj al la germana kaj al la luksemburga teritorio.

En la suda parto la rivero havis ambaŭflanke trajnlinion. Je la luksemburga flanko estis la trajnlinio Ettelbrück–Grevenmacher, je la germana flanko la Nims-Sauertalbahn, kiu iris de Erdorf trans Bitburg kaj Irrel al Igel. Ambau linioj finiĝis en la 1960aj jaroj kaj estis malkonstruataj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ne nur pro la digolago la rivero havas signifon por la turismo. Allogas turistojn la montetara pejzaĝo kaj la meandroj de la rivero. Eblas veturi sur la rivero per kanuo. La kanua itinero komenciĝas en Bollendorf kaj finiĝas en Echternacherbrück. Tie eblas lupreni boaton.

Lokoj ĉe la Sauer[redakti | redakti fonton]

Enbuŝiĝo de la Sauer en la Mozelon inter Wasserbillig (Luksemburgio) kaj Wasserbilligerbrück (Germanio)

(Sinsekvo alvalen)

Flankriveroj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la Dua Mondmilito la germana armeo komencis ataki per la t.n. ardena ofensivo. Ĝi fiaskis inter alie pro manko de fuelo kaj proviantoj kaj la aliancitaj trupoj faris de la 3a ĝis la 28a de januaro kontraŭatakon kaj haltigis la germanan antaŭeniron [1]. Dum la bataloj la rivero partatempe estis la frontlinio.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zusammenfassender Bericht der Amerikaner (englisch)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]