Saulcy
| Saulcy | |
|---|---|
| Kantono | Ĵuraso |
| Distrikto | Delemonto |
| Koordinatoj | 47°18′10″N 7°9′15″O / 47.30278°N, 7.15417°OKoordinatoj: 47°18′10″N 7°9′15″O / 47.30278°N, 7.15417°O |
| Nombro de enloĝantoj | 256 |
| Areo | 7,89 km² |
| Alteco | 910 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2873 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Saulcy (prononcu: solsi) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 256 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio [redakti]
Saulcy situas ĉe la norda flanko de la Liberaj Montoj jam en la distrikto Delemonto sur alteco de 910 m s.m. sur kresto de la Ĵurasa Montaro.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,89 km², de kiuj 50% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj nur 3% por setlado.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Saulcy limas en nordo al Glovelier, en oriento al Undervelier, en sudoriento al Rebévelier (BE), en sudo al Lajoux, kaj en okcidento al Saint-Brais.
Trafiko [redakti]
Saulcy situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per buslinio de Tramelan al Glovelier.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Saulcy datiĝas el la jaro 1327 kiel Sacis.[1]
Ĝis la jaro 1793 Saulcy estis parto de la komunumo Glovelier kaj dividis ties historion. Tiam ĝi sendependiĝis, kaj fariĝis politika komunumo de la franca departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 de Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi estis de la Viena Kongreso atribuita al la svisa Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Delemonto. Ek de la 1-a de januaro 1979 ĝi estas parto de la nove fondita Kantono Ĵuraso.
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Bildoj [redakti]
|
||||||