Saulieu
Saulieu | |||||
komunumo | |||||
Kolegiata preĝejo kaj baziliko Sankta Andoche
| |||||
|
|||||
komunumo en Francio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Regno | Francio | ||||
Regiono | Burgonjo | ||||
Departemento | Côte-d'Or | ||||
Arondismento | Montbard | ||||
Kantono | Saulieu ties ĉefurbo | ||||
komunumaro | Saulieu | ||||
Situo | Saulieu | ||||
- koordinatoj | 47° 16′ 51″ N 4° 13′ 46″ O / 47.28083 °N, 4.22944 °O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 394 m s. m. | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- alteco | 596 m s. m. | ||||
Areo | 32,03 km² (3 203 ha) | ||||
Loĝantaro | 2 564 (2010) | ||||
Denseco | 80,05 loĝ./km² | ||||
Urbestrino | S-rino Anne-Catherine Loisier | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 21210 | ||||
INSEE | 21584 | ||||
Vikimedia Komunejo: Saulieu | |||||
Retpaĝo: www.Saulieu.fr | |||||
Saulieu estas franca komunumo en la departemento Côte-d'Or, en la regiono Burgonjo. Ĝi havis 2 564 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Geografio
La urbo situis ĉe la malnova nacia vojo 6 kal kaj estis fama pri siaj restoracioj. Ĝi estas ankaŭ fama por sia gastronomio kaj estas pasejo inter la naturaj regionoj Morvan kaj Auxois.
Historio kaj vidindajoj
La romanika preĝejo datiĝas el la 12-a jarcento, ĝi similas al la preĝejo de Klunizo.
Oni vidis skulptaĵon de skulptisto François Pompon, kiu naskiĝis tie.
Ĝemeleco
- Gau-Algesheim, 1964 en Germanio
- Philippeville (Belgio), 1961 en Belgio
- Caprino Veronese, 2003 en Italio
Esperanta vivo
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 5 voĉojn (0,66 %) en 2004[2] kaj 4 voĉojn (0,54 %) en 2009[3].
Referencoj
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 21584-Saulieu (france). Alirita 21-an de septembro 2013.
- ↑ Ministrejo pri internaj aferoj. Rezultoj 2004 Listo Bruno Scmitt (france). Alirita 23-an de septembro 2013.
- ↑ Ministrejo pri internaj aferoj. Rezultoj 2009 Listo Fabien Tschudy (france). Alirita 23-an de septembro 2013.