Duvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saulzas)
Duvin
Blazono de Duvin
Duvin
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Lumnezia/Lugnez
Koordinatoj  46° 42′ 53″ N 9° 12′ 43″ O / 46.71472 °N, 9.21194 °O / 46.71472; 9.21194 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 53″ N 9° 12′ 43″ O / 46.71472 °N, 9.21194 °O / 46.71472; 9.21194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 88
Areo 17,93 km²
Alteco 1180 m super marnivelo
Poŝtkodo 7112
Komunumkodo 3593
Mapo de Duvin

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Duvin estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 88 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Duvin situas sur roka teraso ĉe la sudorienta flanko de la valo Lumnezia. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo mem la setlejoj Saulzas, Bual kaj Valla.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Duvin limas en nordoriento al Pitasch, en sudoriento kaj sudo al Safien, en okcidento al Suraua, kaj en nordokcidento al Cumbel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Duvin situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per vojo, kiu en Peiden Bogn deflankiĝas de la vala vojo de Ilanz al Vals. De Peiden Bogn poŝtaŭtolinio kondukas al Duvin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Duvin datiĝas el la jaro 840 kiel Auna. Dum la 13-a jarcento en Duvin la episkopejo posedis feŭdajn bienojn. Ĝi 1371 Duvin estis voktejo de la Baronoj de Belmont kaj ek de 1390 de la Grafoj de Sax-Misox. En la jaro 1538 Duvin sin liberaĉetis de la feŭdoj episkopaj kaj formis najbararon kun Uors kaj Tersnaus. Kiam ekzakte Duvin aliĝis al la reformacio ne estas konata. En la jaro 1578 Duvin estis la unuan fojon menciita kiel reformita komunumo. En la jaro 1851 Duvin estis kadre de la nova administra ordo de Kantono Grizono kiel sola reformita komunumo atribuita al la komunumaro Lumnezia/Lugnez. Nuntempe okazas studoj pri eventuala kunfando de la komunumoj de la valo al unusola komunumo. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]