Sauris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sauris
Sauris
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 46° 28′ N, 12° 43′ O (mapo)46.46666666666712.716666666667Koordinatoj: 46° 28′ N, 12° 43′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1212 m
Areo 41,49 km²
Loĝantaro 389 (2023)
Loĝdenso 9 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Lateis, Sauris di Sopra
Najbaraj komunumoj Ampezzo, Forni di Sopra, Forni di Sotto, Ovaro, Prato Carnico kaj Vigo di Cadore (BL)
Patrono Osvaldo de Northumbria
Festa tago 5-a de aŭgusto, la patrona memortago
Nomo de loĝantoj saurani
Poŝtkodo 33020
Imposta kodo I464
Kodo laŭ ISTAT 030107
Telefona prefikso 0433
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
la komunuma adiministrejo en Sauris di Sotto/Unterzahre

Sauris - jen itale kaj friule, fakte germanlingve Zahre - estas komunumo kaj germanlingva lingvoinsulo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 389 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Osvaldo de Northumbria, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Ampezzo, Forni di Sopra, Forni di Sotto, Ovaro, Prato Carnico kaj Vigo di Cadore (BL).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]