Sausheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sausheim
La urbodomo de Sausheim
La urbodomo de Sausheim
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Alzaco
Departemento Haut-Rhin
Arondismento Mulhouse
Kantono Illzach
Komunumaro aglomeraĵo Mulhaŭzo-Alzaco
Urbestro Daniel Bux (2008–2014)
Insee-kodo 68300
Poŝtkodo 68390
Demografio
Loĝantaro 5 411 (2009)
Loĝdenso 320 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 47° 47′ N, 7° 22′ O (mapo)47.78757.373889Koordinatoj: 47° 47′ N, 7° 22′ O (mapo)
Alteco 226 ĝis 236 m
Areo 16,91 km2
Situo
Sausheim (Francio)
Sausheim (Francio)
DEC
Map
vdr

Sausheim estas franca komunumo situanta en la norda ĉirkaŭurbo de Mulhouse, en la departemento Haut-Rhin, en la regiono Alzaco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sausheim siutas ĉe la aŭtoŝosea interkruciĝo A35/ A36 (en la arbaro Harth, meze de la komunuma teritorio), la urbo situas je malpli ol 10 km de la centro de Mulhouse. Ĝian teritorion trairas la riveroj ILL, Quatelbach kaj la kanalo de Rodano al Rejno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Sausheim travivis plurajn militojn, sed ne suferis tro gravajn damaĝojn, krom tiujn de la dua mondmilito.

Sausheim, kiel aŭstra urbo restis katolika okaze de la reformo. Dum la 30-jara milito, Sausheim ne suferis pro gravaj militaj eventoj, sed spertis kantonmenton de imperiestraj trupoj en 1620 kaj de la svedoj (1632 -1634). En 1648, Sausheim iris al la franca krono. La 19a jarcento spertis ĉefe la industrian disvolviĝon kun la konstruado de la fabriko « Dollfus Noack » en 1843. Sausheim malmulte suferis pro la milito de 1914-1918. La urbo estis pli grave trafita dum la dua mondmilito. Ĝi estis detruita je 75 % kaj liberigita la 6an de februaro 1945. Sausheim ja povis kalkuli pri la gravaj helpoj de la komunumoj de Cusset kaj de Plounéour-Trez.

En 1948, la komunumo estis citita je la ordeno de la regimento kun atribuo de la milita kruco kun bronza stelo.

La vivo fluis kaj en 1952 la komunumo havis 1.600 loĝantojn. En 1959 ĝi atingis 2.199, jam 5.000 en 1980, kaj nun atingas ĉirkaŭ 6.200 loĝantojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sausheim spertis en la 19a jarcento la unuan industrian kreskon pro la uzinoj « Dollfus-Noak », kiu estis la unua entrepreno pri teksaĵo kun franca tekniko. En la 20a jarcento la aŭtomobil-industrio PSA Peugeot Citroën grave kontribuis al la ŝanĝo de la urba loĝantaro. Sausheim akceptis do la plej gravan entreprenon de Alzaco kun pli ol 12.000 salajruloj.

Krom tiu aŭtomobil-industria giganto, ĝi akceptis sur sia teritorio la Stratan kaj Doganan Centron kaj kreis en 1995 la industrian zonon ESPALE, kie instaliĝis divers-grandaj entreprenoj, ekde metiista laboro ĝis grand-industrio de Alzaco. Ĝi akceptis ankaŭ parton de la komerca centro Carrefour de Ile Napoléon. Sausheim ankaŭ disponas je tuta gamo da hoteloj, ili konsistigas proksimume 1/4 de la hoteloj el la regiono de Mulhouse kun pli ol 500 ĉambroj : IBIS, MERCURE, NOVOTEL, ARCOTEL, LE ROI SOLEIL, HOTEL RESTAURANT DE LA POSTE, LE JARDIN D'ESPALE.

Nuntempe pli ol 400 divers-specaj entreprenoj estas registritaj en la urbo.

Administracio[redakti | redakti fonton]

  • Nuntempa urbestro: S-ro Daniel Bux
  • Mandato 2001 ĝis 2008 S-ro Daniel Bux
  • Mandato 2008 ĝis 2014 S-ro Daniel Bux

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006
2447 3156 4940 4737 4748 5470 ĉirkaŭ 6200
Nombro konata ekde 1962 :Loĝantaro sen duobla kalkulo

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Tiu urbo, kun kvar floroj, ofertas al siaj loĝantoj kaj gastoj multnombrajn eblecojn por malstreĉiĝi: promenejo en la arbaro Hardt, en la kampoj, laŭlonge de la bordoj de la rivero Ill kaj de Quatelbach, sportan vojon, ludejo-monteton. La viv-arto kaj la gast-amo viglas dank'al aranĝoj organizitaj de lokaj asocioj.

Rande de la strato CD201 troviĝas suda steleo kun bazo je 19,045 m, cele starigi universalajn geodeziajn mezurojn kaj aparte por Svislando (1804). Ankaŭ rimarkindas art-konstruaĵo ĉe la interkruciĝo de la aŭtoŝoseoj A35 kaj A36. Preskaŭ unika en Francio: 3-nivela interkruciĝo.

Personoj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Alzaco Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim