Savana buteogalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Savana buteogalo
Savana buteogalo
Savana buteogalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteogallus
Specio: B. meridionalis
Buteogallus meridionalis
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Savana buteogalo (Buteogallus meridionalis) estas granda specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Buteogaloj, kiu enhavas ĉefe nigrecajn akcipitredojn, krabomanĝajn. Ĝi estis iam lokigita en la genron Heterospizias.

Ĝi troviĝas en malferma savano (de kie devenas la komuna nomo) kaj bordoj de marĉoj. Ili reproduktiĝas el Panamo kaj Trinidado suden al Bolivio, Urugvajo kaj centra Argentino, tio estas amplekse distribuata tra Sudameriko, kie eblas observi ĝin etende el Panamo al centra Argentino. Oni ne konas subspeciojn de tiu specio.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Dumfluge en Goias, Brazilo

La Savana buteogalo estas 46–61 cm longa kaj pezas 845 g. Plenkreskulo havas ruĝecan korpon kun griza makuleteco supre kaj tre fajna nigra horizontala strieco sube; tio estas ruĝeca korpo tre diferenca el la aliaj nigrecaj samgenranoj. La flugoplumoj de la longaj larĝaj flugiloj estas nigraj, kaj la vosto estas bendeca blankanigre. La kruroj kaj la vaksaĵoj estas flavaj, dum la beko estas malhela. La alvoko estas laŭta krio keeeeru.

Nematuruloj estas similaj al plenkreskuloj sed havas pli malhelajn kaj senkolorajn suprajn partojn, pli palajn subajn partojn kun pli malfajnan striecon, kaj blankecan superokulon. Tiu specio ripozas tre horizontale, kaj ties kruroj estas rimarkinde longaj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Savana buteogalo manĝas malgrandajn mamulojn, lacertojn, serpentojn, krabojn kaj grandajn insektojn. Ĝi kutime ripozas sur elstara malferma ripozejo el kiuj gvati eventualajn predojn, sed ili ĉasas ankaŭ perpiede, kaj kelkaj birdoj povas ariĝi ĉe herbincendioj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio konstruas neston el bastoneteroj kaj kovras ĝin el herbo sur palmo. La ino demetas ununuran ovon kaj la ido eloviĝas post 6.5 al 7.5 semajnoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%206.5.xls/view The Clements Checklist of Birds of the World, Versio 6.5, Konsultita la 12an de junio de 2011, Clements, J.F., T.S. Schulenberg, M.J. Iliff, B.L. Sullivan, & C.L. Wood, 2010, xls, Cornell University Press.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]