Savannah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Savannah
urbo de Usono • komunumo de Georgio • urbego • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 147 780  (2020) [+]
Loĝdenso 524 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 3′ N, 81° 6′ U (mapo)32.050833333333-81.103888888889Koordinatoj: 32° 3′ N, 81° 6′ U (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 282,226909 km² (2 822 2.6 909 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Savannah (Usono)
Savannah (Usono)
DEC
Savannah
Savannah
Situo de Savannah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Savannah, Georgia [+]
vdr

Savannah estas grandurbo en Usono, en subŝtato Georgio, en distrikto Chatham. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.

Situo de Savannah en Georgio kaj en la distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ponto en Savannah
Strato en Savannah

Savannah situas sur ebenaĵo ĉe enfluo de navigebla rivero Savannah (kiu estas la subŝtata limo) al Atlantiko en la sudorienta landparto de Usono, en la plej orienta parto de Georgio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1733 Savannah estis fondita kiel ĉefurbo de nova kolonio Georgio por Britio. La celo estis bari la francajn kaj hispanajn strebojn akiri tiu ĉi regionon. Dum la Usona Enlanda Milito en 1864 generalo William Tecumseh Sherman kaj lia armeo de 62.000 soldatoj okupis Savannah. La kolonelo telegrafis al Abraham Lincoln proponante al li la urbon kiel kristnaska donaco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo estis esenca al la ekonomio de Savannah dum la unuaj du jarcentoj. La silkoj estis la plej grava varo por Britio. La milda klimato de Kartvelio ofertis perfektajn kondiĉojn por kultivado de kotonoj, kiu iĝis la domina krudvaro post la Usona Revolucio. Longe funkciis tie la plej granda paperofabriko de la mondo. Hodiaŭ Savannah estas industria centro. En la 21-a jarcento jam gravas ankaŭ la turismo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Savannah havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseoj kaj fervojoj kuras al Atlanta (Georgio) kaj Miamo. Alia aŭtoŝoseo kuras al Richmond. La haveno estas la plej grava en Georgio. Pramo trafikas al la marbordaj insuloj.

Ŝipo sur rivero Savannah
Templo Mickve Israel en Savannah
Katedralo en Savannah

Klimato[redakti | redakti fonton]

Savannah situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 41 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 1218 mm, en ĉiuj monatoj pluvas (vintre malofte neĝas). Malofte uraganoj trafas la urbegon, ekzemple David en 1979.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • malnova historia urbocentro
  • riverbordo kaj marbordaj insuloj
  • katedralo de Sankta Johano
  • templo Mickve Israel (sinagogo)
  • baptista preĝejo
  • Rozkolora domo
  • fortikaĵo Jackson
  • Muzeo de Arto
  • teatro por gejunuloj
  • Malgranda teatro de 1950
  • Teatro Savannah

Servoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Mapo pri Georgio, kie estas trovebla Savannah en la plej orienta parto de Georgio ĉe la subŝtata limo