Savanto (Biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Savanto estas la titolo kiun diversaj religioj atribuas kutime al siaj iniciatintoj kaj foje al kelkaj personuloj aŭ al Dio kultata. En kristanismo, estas unu el la epitetoj per kiu estas difinita la naturo kaj agado kaj la esenca karakterizo de Jesuo Kristo post tiu de Difilo.

La signifo de tiu nomo "Jesuo" estas deprenita el la latina Salvator. «Latinoj por diri Savanto referencante al Jesuo havis je sia dispono servator kaj konservator, sed ĉi-kaze ili tiujn rifuzis en la religia uzo kaj, por marki la diferencojn kaj la apartecon de Kristo, kaj preferis inventi la novan vorton «Salvator» kiu ne ekzistis en la klasika latino, dum ili konservis la vorton «Salus» (salus populi romani, ekzemple) kiu poste finiĝis eĉ en la kredo: en la klasika lingvo «salus» signifis sanon, prosperon, konservadon de bonfarto... kaj al ĝi donis novan signifon (sen forgesi la malnovan) pli filozofian kaj teologian, ĝis tiu de «eterna savo».

Tiun signifon jam ricevis la greka temino Σωτήρ (Soter), sence Savanto, kiu, en kristanaj medioj tradukadis la nomon de Jesuo el la hebrea יְהוֹשֻׁעַ (Yĕhošūa’), kiu tradicie, laŭparte disdividita, sonas «Dio savas» aŭ «Dio estas Savo». Laŭ tiu senco la unuaj kristanoj epitetis lian Jesuon Kriston.

Se konsideri kristanismon, tiu ĉi Savanto referencas al Dio kiu liberas sian popolon: ekzemplo estu la koncepto pri la ĉiela regno de lia plejamata filo (Kol 1,13; Ef 2, 8), en kiu tiu liberigo estas ofertata al la homa libero por ke ĝi produktu liberigon. Sed la epiteto Savanto estas tradicie rezervata al Jesuo kiu tia sin deklaris multfoje.

Vorto kaj koncepto en la bibliaj Testamentoj[redakti | redakti fonton]

Ofte en la Malnova Testamento Dio estas proklamata Savanto (El 15, 2; Psa 34, 6; 2Sam 3, 10; Psa 106, 47; Psa 6, 4). Se la termino “savo” ne ĉiam montras la teologian aspekton dum la popoloj inklinas vidi ĉiam en tiu savo la materian aspekton, nu la spiritaj atributoj de savanto, jam antaŭfiguritaj de Jesaja, en la Nova Testamento ardege alestiĝas en Jesuo Kristo.

En la Nova Testamento, fakte, Jesuo sin proklamas Savanto, nome liberiganto el la morto (Joh 11, “Jesuo diris al ŝi: «Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?»); el la peko (Joh 1, 29: «La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!») kaj (Mk 2, 5 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj estas pardonitaj”); el la malsano pere de sia korpo (Mk 5, 33-34: «Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano»).

Kaj li savas donante ion pri kio oni povas fari sperton nun, ankaŭ se ĝia plenplenumiĝa manifestacio (Fila Rilato) konstatiĝos en la estonta vivo.

En Rm 8,21-22; kaj en Ef 1,10 estas dirate ke la efikoj de lia savigo etendiĝos al la tuta mondo ĉiutempe.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]