Saverna Skandalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germanaj militistoj en Saverne

La Saverna Skandalo estis konflikto en 1913 inter germanaj soldatoj kaj france orientiĝantaj civitanoj en la urbo Saverne en la regiono Alzaco-Loreno, kiun akiris la Germana Imperiestra Regno en la jaro 1871 de Francujo sekve de la Francia-Prusia Milito. La loĝantoj de Alzaco-Loreno opiniis, ke ili estis traktataj kiel duaklasaj civitanoj. Per ĝi, unu lastan fojon la malbonegaj rilatoj inter Germanujo kaj la Franca nacio pliintensiĝis antaŭ la eksplodo de la Unua Mondmilito.

Detalaj okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

La skandalo komencis je la 28-a de Oktobro 1913, kiam la germana oficisto Günter Freiherr von Forstner parolis al siaj kamaradoj dum militisma ekzerco dirante, ke oni evitu ĉian batalon kun la civitanoj de Saverne, kiuj ja ĝis 1871 estis ŝtatanoj de Francujo, kiuj estis en tre malamika rilato kun Germanujo. Li tamen aldonis al sia alvoko, ke oni firme defendiĝu, se oni estus atakata de la civitanoj, kaj li nomis la loĝantojn de Saverne “Wackes”, kio en la loka dialekto signifis ion similan al “sentaŭgulo” aŭ “fiulo”. Tiun esprimon uzi estis malpermesata tiutempe, pro kio Saverna soldato aŭdinte la ofendon komunikis la aferon al la gazetoj. Post tio, Forstner tamen ne estis juĝata, kio plikolerigis la popolon en Saverno. Kie ajn li aperis, la Savernanoj elkriis diraĵojn kiel “Vivu Francujo” aŭ “Mortu Prusujo”. La klimakso de la konflikto atingiĝis, kiam la francemaj civitanoj protestis kontraŭ denovaj fivortoj elparolitaj de la germanaj soldatoj, kaj kiam la francemuloj sekve estis arestataj eĉ en malhelaj subteraj etaĝoj.[1]

Kvankam oni poste proceduris pri la laŭleĝeco de la agoj de la respondeculoj, ili ne estis juĝataj, ĉar la juĝistoj konsideris, ke la militistaj agoj estis “necesaj” por reestigi la sekurecon en Saverno. Nek la imperiestro, Vilhelmo la 2-a, kontraŭis la soldatojn, sed nur translokigis ilin aliloken. Rezulte, amasaj protestoj en tuta Germanujo ŝokis la publikan opinion kaj unuafoje en la germana historio, okazis mocio de demisio kontraŭ la registaro de Bethmann-Hollweg, sed tiu mocio malsukcesis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ullrich, Volker: Zabern-Affäre. Durchgreifen im Elsass. Publikigita la 24-an de Oktobro 2013. Ligilo: http://www.zeit.de/2013/44/zabern-affaere-1913-kaiserreich-erster-weltkrieg/komplettansicht. Vidita la 21-an de Decembro 2013.