Savoia di Lucania

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Savoia di Lucania
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Basilicata.svg Basilikato (2005)
Provinco: PZ Potenco (2005)
Koordinatoj: 40°34′N 15°33′E  /  40.567°N, 15.55°O / 40.567; 15.55 (Savoia di Lucania)Koordinatoj: 40°34′N 15°33′E  /  40.567°N, 15.55°O / 40.567; 15.55 (Savoia di Lucania)
Alto super marnivelo: m
Areo: 32 (2005) km²
Loĝantaro: 1236 (2005)
Loĝdenso: 39 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj: Caggiano (SA), Picerno, Sant'Angelo Le Fratte, Satriano di Lucania, Tito, Vietri di Potenza (2005)
Patrono:
Festa tago:
Nomo de loĝantoj:
Poŝtkodo: 85050 (2005)
Imposta kodo:
Kodo laŭ ISTAT: 076084 (2005)
Telefona prefikso: 0971 (2005)
Retpaĝo:
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg
Salvia alidirektas ĉi tien. Por la herbo, vidu Salvio.

Savoia di Lucania [savOja di lucAnja] estas komunumo de Italio.

La nomo de la municipo estas iom disputata en Italio. Iam ĝi nomiĝis Salvia; tiun nomon oni ŝanĝis, ĉar je la 17-a de novembro 1878 ano de tiu vilaĝo, anarkiisto Giovanni Passannante, laŭaserte per tranĉilo atencis al reĝo Umberto la 1-a de Savojo (itale Savoia) dum ties vizito al Napolo. (La reĝo nur malgrave vundiĝis ĉe brako.)

Sekve de tiu atenco la vilaĝo ŝanĝis sian nomon por manifestacii sian lojalecon al la reĝo. Nun ekzistas movado, kiu proponas reuzi la antaŭan nomon Salvia. Tiu nomo en la itala lingvo signifas salvion, kaj efektive iuj rekondukas ĝin al abundo de tiu herbo en la regiono; aliaj rekondukas ĝin al la latina vorto saulia (salikejo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]