Savoia di Lucania
Savoia di Lucania | |
komunumo de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Basilikato (2005) |
Provinco | PZ Potenco (2005) |
Geografia situo | 40° 34′ N, 15° 33′ O (mapo)40.56666666666715.55Koordinatoj: 40° 34′ N, 15° 33′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 750 m [+] |
Areo | 32 (2005) km² |
Loĝantaro | 1008 (2023) |
Loĝdenso | 31 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Caggiano (SA), Picerno, Sant'Angelo Le Fratte, Satriano di Lucania, Tito, Vietri di Potenza (2005)
|
Poŝtkodo | 85050 |
Imposta kodo | H730 |
Kodo laŭ ISTAT | 076084 |
Telefona prefikso | 0971 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
- Salvia alidirektas ĉi tien. Por la herbo, vidu Salvio.
Savoia di Lucania [savOja di lucAnja] estas komunumo de Italio.
La nomo de la municipo estas iom disputata en Italio. Iam ĝi nomiĝis Salvia; tiun nomon oni ŝanĝis, ĉar je la 17-a de novembro 1878 ano de tiu vilaĝo, anarkiisto Giovanni Passannante, laŭaserte per tranĉilo atencis al reĝo Umberto la 1-a de Savojo (itale Savoia) dum ties vizito al Napolo. (La reĝo nur malgrave vundiĝis ĉe brako.)
Sekve de tiu atenco la vilaĝo ŝanĝis sian nomon por manifestacii sian lojalecon al la reĝo. Nun ekzistas movado, kiu proponas reuzi la antaŭan nomon Salvia. Tiu nomo en la itala lingvo signifas salvion, kaj efektive iuj rekondukas ĝin al abundo de tiu herbo en la regiono; aliaj rekondukas ĝin al la latina vorto saulia (salikejo).