Sajid Kutb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sayyid Qutb)
Sajid Kutb
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1906 (1906-10-09)
en Musha
Morto 29-an de aŭgusto 1966 (1966-08-29) (59-jaraĝa)
en Kairo
Mortokialo pendumo
Lingvoj araba
Ŝtataneco Egiptio
Alma mater Universitato de Kairo • Universitato de Norda Kolorado
Familio
Frat(in)oj Muhammad Qutb • Hamida Qutb • Amineh Qutb
Okupo
Okupo politikistoverkistofilozofoĵurnalisto • poeto • verkisto de nefikcio • revoluciulo
Verkoj Milestones
Fi Zilal al-Quran
The Future of This Religion
The Characteristics and Values of Islamic Conduct
Artistic Imagery in the Qur'an
Scenes of Resurrection in the Qur’an
Q19417129
vdr
Sajid Kutb

Sajid KUTB, ankaŭ latinliterigita Sayyid Qutb, arabe سيد قطب, [Sajjid Kutb] (1906 - 1966) estis islama pensinto el Egiptio, gvida membro de la organizaĵo Fratoj-Islamanoj, kiu grave influis la fundamentalismon de sunaismo. Li estis malliberigita en koncentrejo dum 15 jaroj kaj tiam li estis mortigita de Nasser kiel politika malamiko en 1966.

Komence, Kutb kredis, ke ia speco de islama demokratio estas ebla kaj dezirinda. Sed sub la rego de Nasser, kiu kruele kaj sange altrudis socialismon al Egiptio, Kutb konkludis, ke islamo kaj modernismo ne povas vivi kune. La Okcidento ne estas la nura aŭ eĉ la ĉefa minaco al islamo, sed ankaŭ la modernistaj registaroj de la islama mondo. Li komparis Nasseron al la idolanoj de Mekao en la tempo de Mohameto. Laŭ Kutb, Nasser ja estis islamano en vortoj, sed ne agoj.

Laŭ Kutb, islamano devas rezisti, eĉ ĝis sango, kontraŭ tiaj registaroj. Sed lia interpretado de islamo, religio, kiu delonge toleris tiranecon, estis nova.

Postmorte li aparte influis la politikan konceptaron de Osama Bin-Laden kaj de la Taliboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.