Saĥaleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saĥaleno
insuloplenuma povo [+]

AkvejojPacifiko, Oĥotska Maro

Supermara alteco1 609 m [+]
Koordinatoj50° 30′ N, 143° 0′ O (mapo)50.5143Koordinatoj: 50° 30′ N, 143° 0′ O (mapo)
Ĉefa lokoJuĵno-Saĥalinsk
- koordinatoj50° 30′ N, 143° 0′ O (mapo)50.5143Koordinatoj: 50° 30′ N, 143° 0′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoLopatin
- alteco1 609 m

Longo950 km (590 mi)
Larĝo160 km (99 mi)
Areo72 492 km² (7 249 200 ha) [+]
Loĝantaro673 100 [+]
HorzonoUTC+11:00 [+]

Saĥaleno (Saĥalena provinco)
Saĥaleno (Saĥalena provinco)
DEC

Saĥaleno (Pacifika oceano)
Saĥaleno (Pacifika oceano)
DEC
Map
Saĥaleno
Vikimedia Komunejo:  Sakhalin [+]
vdr
Saĥalino
Flago de Saĥalina provinco

Saĥaleno[1]Saĥalino[mankas fonto] (Сахалин) estas azia insulo inter la Japana Maro kaj la Oĥotska Maro. Ĝi apartenas al Rusio kaj posedas gravajn provizojn de tergaso.

Ĝi situas proksimume je 143° E / 45-54° N, longas ĉ. 700 km kaj konsistigas propran provincon (oblast). Ĝia ĉefurbo estas Juĵno-Saĥalinsk (sud-saĥalena). La areo de Saĥaleno estas 76 400 km² kaj ĝi estas la plej granda insulo de Rusio kaj la 23a plej granda insulo en la mondo. Saĥaleno havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn.

Ĝis 1875 la insulo ne apartenis oficiale al iu regno. Rusio utiligis la nordan parton, Japanio la sudan. La Traktato de Sankt-Peterburgo en 1875 atribuis al Rusio tutan Saĥalenon, al Japanio la Kurilojn.

La Traktato de Portsmouth, kiu en 1905 finis la rusan-japanan militon, atribuis al Japanio la teritorion sude de la 50-a latitudo, kiu proksimume duonigas Saĥalenon.

Je la 8-a de aŭgusto 1945 Sovetio deklaris militon al Japanio kaj okupis tutan Saĥalinon kaj la Kurilojn. En la Traktato de San-Francisko (1952) Japanio rezignis la suverenecon pri Saĥalino kaj granda parto de la Kuriloj.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.