Scania

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scania AB
Scania AB
fabrikisto de komercaj veturiloj • filio vd
Dum 1911 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Maskinfabriks-aktiebolaget Scania
Jura formo sveda akcia kompanio
Fondita 1900
Sidejo Södertälje, Svedio
Lando Svedio
Estr(ar)o Leif Östling
Dungitoj ĉ. 34 000
Agokampo produktado de kamionoj kaj aŭtobusoj, ŝipaj kaj industriaj motoroj
kamionoDizelmotoro • aŭtoĉaro • commercial vehicle
ISIN-kodo SE0000308280
Posedata de Volkswagen AG vd
filiaj kompanioj Scania Production Słupsk • SOE Busproduction Finland • Dansk Automobil Byggeri • Scania Peter • Scania Production Angers • Scania-Bussar • Scania IT • Ferruform • Scania-Hytter • Scania Latin America • Scania Latvia vd
Posedataj kompanioj Scania-Vabis • Scania vd
TTT www.scania.com
vdr

Scania estas sveda aŭtomobila firmao kun sidejo en la urbo Södertälje, kiu produktas kamionojn kaj aŭtobusojn, ŝipajn kaj industriajn motorojn. Plejparto de la firmao apartenas al la germana konzerno Volkswagen AG. Aparte en Eŭropo kaj Sudameriko la firmao estas inter la plej gravaj produktantoj de kamionoj. Tutmonde ĝi havas proksimume 34 000 dungitojn.

Scania estas la tria plej granda firmao en la mondo en la produktado de civilaj kaj armeaj busoj kaj pezaj kamionoj kiuj estas vendataj al 70 landoj kaj fabrikantaj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo: Argentino, Usono, Bocvano, Brazilo, Nederlando, Tanzanio, Zimbabvo, Koreio kaj iam Rusio.

La du akciuloj en Scania estas:

  • Volkswagen kiu posedas la plej grandan segmenton de Scania, 68.8%
  • Mann posedas 17.01%, dum ekde 2007, Volkswagen posedas 29.9% de la Mann-firmao.
la unua "kamioneto" de Scania el 1903

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna entrepreno Scania, kiu havas sian nomon laŭ la latina formo de la sudsveda provinco Skanio, havas siajn historiajn radikojn en du firmaoj. En 1900 fondiĝis la firmao Maskinsfabriks Aktiebolaget Scania ("maŝinfabriko akcia kompanio Skanio") en Malmö. Ĝi produktis komence porvarajn vagonojn por la ŝtata sveda fervojo kaj WALZEN???, ekde 1901 ankaŭ personajn aŭtomobilojn kaj ekde 1903 aldone kamionojn. La dua firmao estis la en 1891 fondita kompanio Vagnsfabriks Aktie Bolaget I Södertälje (Vabis), same produktanto de fervojaj vagonoj, aldone de kaleŝoj, jam ekde 1902 ankaŭ personaj aŭtomobiloj kaj kamionoj, kaj ekde 1907 motoroj. Ambaŭ firmaoj en 1911 fuziis al nova konzerno je la nomo Scania-Vabis, kaj la komuna sidejo iĝis la urbo Södertälje.

En 1919 la fokuso de la produktado iĝis kamionoj. Ĉar tamen tuj post la Unua Mondmilito vendiĝis malpli da kamionoj ol atendate, kaj ĉar regis forta deflacio, en 1921 la konzerno devis anonci bankrotiĝon. Samjare la entrepreno je sama nomo novfondiĝis. La lastaj personaj aŭtomobiloj produktiĝis en 1929. En 1932 produktiĝis unuaj aŭtobusoj, kaj en 1936 unuaj dizelaj motoroj. Por ekonomie vivteni densan reton de vendistoj kaj riparistoj en Svedio por la produktataj kamionoj kaj aŭtobusoj, la firmao ekde la jaro 1948 ankaŭ iĝis ĝenerala vendisto de Volkswagen-aŭtomobiloj en Svedio. En 1962 la firmao malfermis unuan eksterlandan produktejon en Brazilo, en 1965 duan en Nederlando. Ekde la jaro 1968 la firmaaj produktoj vendatas je la nomo "Scania" sen aldono de la dua nomero "-Vabis". En 1969 la firmao transpreniĝis fare de la sveda konzerno Saab, kaj ekde tiam estis parto de konzerno nomata Saab-Scania. En 1995 tiu fuzio malinstaliĝis kaj ambaŭ firmaoj denove estas sendependaj. En 1999 la sveda firmao Volvo provis aĉeti la firmaon Scania, sed registaraj instancoj malpermesis la aĉeton. Sekve la konzerno Volkswagen AG aĉetis parton de la firmao. En la jaro 2000 produktiĝis la miliona veturilo. La konzerno Volkswagen je prezo de proksimume 3 germanaj markoj akiris 18,7 procentaĵojn de la firmaa kapitalo kaj 34 procentaĵojn de la ĉefkunvenaj voĉoj. En 2008 la germana konzerno aldonis plian kapitalon kaj nun havas 68,8 procentaĵojn de la ĉefkunvenaj voĉoj.

Kamionomodeloj[redakti | redakti fonton]

  • Scania-Abis L10/L40/L51 - serio de mezaj kaj pezaj kamionoj kiuj estis produktitaj inter 1959 kaj 1944
  • Scania-Abis L75 - serio de pezaj kamionoj kiuj estis produktitaj inter 1958 kaj 1963
  • Scania-Abis L55/L56/L66 - serio de mezaj kaj pezaj kamionoj kiuj estis produktitaj inter 1968 kaj 1959
  • Scania Series 0 - serio de pezaj kamionoj kiuj estis produktitaj inter 1968 kaj 1974
  • Scania Series 1 - serio de pezaj kamionoj kiuj estis produktitaj inter 1974 kaj 1981
  • Scania Series 2 - serio de pezaj kamionoj kiuj estis produktitaj inter 1980 kaj 1989
  • Scania Series 3 - serio de pezaj kamionoj kiuj estis produktitaj inter 1987 kaj 1998
  • Scania Series 4 - serio de pezaj kamionoj kiuj estis produktitaj inter 1995 kaj 2007
  • Scania P-serio - serio de mezaj kaj pezaj kamionoj lanĉitaj en 2004
  • Scania G-serio - serio de pezaj kamionoj por longaj vojaĝoj, kiu estsi lanĉita en 2007
  • Scania R-serio - serio de pezaj kamionoj por longaj vojaĝoj, kiu estis lanĉita en 2004 kaj gajnis la premion pri kamiono de la jaro en 2005 kaj 2010. La plej peza kamiono en ĉi tiu serio estas la Scania R730 kun 16.4 -litra V8 -motoro kiu produktas 730 metrikajn ĉevalfortojn, kio egalas al 720 ĉp. (540 kW ) kaj tordmomanto de 3,500 Neŭton-metroj.
  • Scania S-serio - serio de pezaj kamionoj kun alta taksio lanĉita en 2016
  • Scania L-serio - serio de mezaj kamionoj lanĉitaj en 2017, kun malalta kajuto kaj dezajnita por mallongaj vojaĝoj kaj urba distribuado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]