Scenaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Scenaro estas skizo de teatraĵo aŭ kinaĵo, prezentanta la rolulojn, lokojn, situaciojn, ĉefajn scenojn. Alimaniere dirite, estas la detala redaktaĵo de la diversaj scenoj de teatraĵo, filmo, ktp. La scenoj estas la dividoj en tiu laŭ du kriterioj:

  • ĉu la agado estas kontinua,
  • ĉu eniras aŭ eliras rolulo, kio plej ofte estas kialo por ŝanĝo de agado.

Scenaro estas teksto kie oni esprimas, kun ĉiuj necesaj detaloj por ties realigo, la enhavon de filmo, de radi- aŭ televidprogramo. En ĝi aperos ĉio kio poste aperos en ekrano kaj sur ĝi oni bazigos ĉiun postan produktofazon.

Oni diferencigas inter literatura scenaro (kutime prilaborita de la scenaristo) kaj teknika scenaro (kutime prilaborita de la reĝisoro).

Kina scenaro[redakti | redakti fonton]

Ene de la kina scenaro, oni distingas du klasojn aŭ tipojn de scenaro:

Scenaro de bildstrioj[redakti | redakti fonton]

La Scenaro de bildstrioj varias enorme laŭ la aŭtoroj, premo de la eldonejo, kaj aliaj faktoroj. Kelkaj aŭtoroj ne finverkas, pasante rekte al desegno aŭ skizo. En aliaj kazoj, oni povas dividi ĝin en diversaj partoj, ĉiu kun sia ebla aŭtoro:

  • Intrigo (ideo de la historio).
  • Propra Scenaro (historio jam desegnita, kun indiko de la roluloj kaj la agado, por la desegnisto).
  • Dialogoj (dialogoj kaj rakontoskatoloj, por literdesegnado).

Plej ofta esta havi ununuran scenariston, kiu redaktas la scenaron, kaj poste ĝin pasas al la desegnisto (se ambaŭ ne estas la sama persono).

Kina literatura scenaro[redakti | redakti fonton]

La kina scenaro estas tiu kiu priskribas kion oni montros kaj aŭdos en kina verkaĵo, tipe fikcia verko, sed ne nur. Ĝi implicas dividon laŭ scenoj, agado de la roluloj aŭ okazaĵoj, dialogo inter roluloj, kiel mallongaj priskriboj de la ĉirkaŭ fono en kiu okazos tiuj kaj kiam oni konsideras taŭga eĉ la emfazon kiun uzos la aktoroj. Bonkvalita literatura scenaro devas transmiti la sufiĉan informon por ke la legonto vidu la estontan fimon: kiel disvolviĝas la dialogo, kiel ludas la roluloj kaj per kiuj aŭ kiaj objektoj interagadas, sen specifi ankoraŭ la detaletojn de la produktorado. Kiam tio finas oni alpaŝas al la teknika scenaro, kiu priskribos kun pliaj detalemo kiel la kamerao kaptos ĉiun tiun informon.

Oni uzas ĉefe por montri al eventualaj produktoroj, aktoroj, sponsoristoj, membroj de la kreativa teamo, kaj ĉiu ajn persono kiu bezonus koni la historion, rolulojn, kaj ĝeneralan senton de filmo. Sed foje eĉ oni publikas kiam la filmo iĝas tre fama, aŭ la baza libro jam estis tia. aŭ iu specifa kondiĉo rilatas tiujn; tiam eĉ povis iĝi sufiĉe konata aŭ aprezata lego- aŭ laborlibro.

La literatura scenaro postulas formatajn kondiĉojn, kiuj iras ekde la uzota tipografio ĝis la marĝenoj kaj simbolaj distingiloj kiel tiuj por ŝanĝoj de sceno, se la agado okazas en interna aŭ ekstera loko, tage aŭ nokte. Ankaŭ oni separas klare la dialogon de la roluloj de la resto de la agado. Teorie, se oni sekvas la normojn de verkado, oni supozas, ke paĝo de scenaro korespondas kun unu minuto de filmo. Tio estas ege utila por scii la proksimuman daŭron de la projekto.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

La jena estas ekzemplo kiu montras kelkajn el la ĉefaj konvencioj de la scenaro en la industrio de la okcidenta kino:

                                                                 1.
  EKST. STRATANGULO MALPLENA - NOKTO                                       
  
  JAVIER, kvardekjaraĝa, staras ĉe la pordo de trinkejo. 
  Super la pordo estas afiŝo kie legeblas: "TRINKEJO LA AMIKOJ". 
  Sonas PASOJ malantaŭ li. Javier turniĝas por fronti al MISTERA, virina figuro nigre vestita, kiu donas al li noton enmane.
  
                            MISTERA
                           (murmure)
                 Neniam vi vidis min. Sekvu vian vojon.
  
  Mistera malaperas malantaŭ murfino. Laŭ EKSTRA PLANO Javier rigardas la noton kaj surpriziĝas. De malproksime oni aŭskultas AMBULANCOSIRENO.
                                                            TRANĈO AL:
  INT. HEJMO DE JAVIER - KUIREJO - TAGE

Komentarioj[redakti | redakti fonton]

Oni notu, ke oni uzas tipografion de fiksa larĝo. Oni uzas ekskluzive la litertipon CourierCourier New de 12 punktoj.

La nomo de rolulo, se ĝi havas dialogon, oni skribas majuskle la unuan fojon kiam aperas. Sed, oni permesas tion ankaŭ, kvankam la rolulo ne parolas, se gravas en la historio.

La dialogoj centriĝas en la paĝo, kaj ankaŭ la nomo de la rolulo kiu parolas. La reĝisorajn indikojn pri la konduto de la roluloj, kiam tiuj parolas, oni skribas inter parentezoj kaj komence per minuskla litero, ne per majuskla.

Afiŝojn kaj tekstojn kiuj aperos en ekrano oni skribas inter sitiloj kaj majuskle.

Aludojn al la kamerao oni faras majuskle, kaj devas esti malmultaj kaj neeviteblaj. Estas la reĝisoro, kaj ne la scenaristo, kiu poste decidos ĉiujn planojn en la teknika scenaro. Ankaŭ la referencojn al sonoj oni povas skribi majuskle por faciligi la postan laboron de la sonteknikistoj. La paĝojn oni nombros en la supera dekstra angulo; escepte la paĝo de la titolo kiu ne havas numeron.

Estas komputilaj programoj kiuj eldonas aŭtomate en formato de scenaro standarda (Final Draft, Movie Magic Screenwriter...)

Bibliografio pri tekniko de verkado de kinaj scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • "The Hollywood standard" de Christopher Riley.
  • "La artesanía del guión, técnica y arte de escribir un buen guión para el cine" de Pablo Alvort.
  • "The Complete Guide to Standard Script Formats: The Screenplay" de Judith H. Haag kaj Hillis R. Cole.
  • "The Screenwriter's Bible: A Complete Guide to Writing, Formatting, and Selling Your Script" de David Trottier.

Baza bibliografio pri la verkado de kinaj scenaroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]