Schöfflisdorf

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schöfflisdorf
Blazono de Schöfflisdorf
Preĝejo de Schöfflisdorf
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47°30′4″N 8°25′1″O  /  47.50111°N, 8.41694°O / 47.50111; 8.41694 (Schöfflisdorf)Koordinatoj: 47°30′4″N 8°25′1″O  /  47.50111°N, 8.41694°O / 47.50111; 8.41694 (Schöfflisdorf)
Nombro de enloĝantoj 1189
Areo 4,05 km²
Alteco 471 m super marnivelo
Poŝtkodo 8165
Komunumkodo 0099
Mapo de Schöfflisdorf


Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Schöfflisdorf estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1189 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La setlejoj de Schöfflisdorf komplete kunkreskis kun tiuj de la najbara komunumo Oberweningen.

Geografio [redakti]

Panorama rigardo de Schöfflisdorf

Schöfflisdorf estas la plej orienta komunumo de la Wehntal aŭ Surbvalo, kiel la valo laŭ ĝia rivero Surbo nomiĝas en la parto de la Kantono Argovio. La komunumo situas norde de la ĵurasa montoĉeno Lägern. En Schöfflisdorf fontas la rivero Surbo, kiu senakvigas la valon Wehntal al oriento. Schöfflisdorf estas tipa strata domo, tio signifas, ke la setlejo estiĝis laŭlonge de trafikvojo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,05 km², de kiuj 55,6% estas kovritaj de arbaro, 35,4% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Schöfflisdorf limas al Oberweningen en okcidento, al Steinmauer en oriento, kaj al Bachs en nordoriento.

Trafiko [redakti]

Schöfflisdorf estas per poŝtaŭtobusoj konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj kun la urbo Baden. Facile atingeblas ankaŭ la stacidomo Oberweningen-Schöfflisdorf en la najbara komunumo Oberweningen.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Zuriko tra la Surbvalo al Döttingen.

Historio [redakti]

La unua skriba mencio de Schöfflisdorf datiĝas el la jaro 1258, kiam la libersinjoro Lütold la 7-a de Regensberg konfirmis la vendon de bieno al iu Berchtold de Waldhausen en la valo de Bachs. En la jaro 1409 Schöfflisdorf fariĝis kun la cetera regiono de Wehntal posedaĵo de la urbo Zuriko.

Bildoj [redakti]

Eksteraj Ligiloj [redakti]