Schalunen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schalunen
Blazono de Schalunen
Blazono de Schalunen
Blazono de Schalunen
Schalunen fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Schalunen fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Schalunen fotita el balono
la 16-an de aprilo 2011
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 6′ 34″ N 7° 31′ 34″ O / 47.10944 °N, 7.52611 °O / 47.10944; 7.52611 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 34″ N 7° 31′ 34″ O / 47.10944 °N, 7.52611 °O / 47.10944; 7.52611 (mapo)
Areo 1,39 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 3314
Komunumkodo 0549
Mapo de Schalunen
Mapo de Schalunen
Mapo de Schalunen
vdr


Pri la komunumo

Schalunen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 380 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Schalunen situas duonan kilometron okcidente de la rivero Emme en la Svisa Mezlando en la ekstrema nordoriento de la altebenaĵo de Rapperswil, proksimume 11 kilometrojn sude de Soloturno kaj 23 kilometrojn nordnordoriente de la federacia urbo Berno. La okcidentan limon de la komunumo formas la tiel nomita ĉefkanalo (Hauptkanal), kiu pasas paralele al Emme. La komunumo konsistas el la du partoj Schalunen kaj Holzhüser. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,39 km², de kiuj 30,7% estas kovritaj de arbaro, 58,6% servas por agrikulturo kaj 10,7% por setlado. [2]

Trafiko

Tra Schalunen pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 12 de Soloturno al Berno. Krome kondukas flankaj vojoj de Schalunen al Aefligen kaj al Limpach. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per trama fervojlinio de Soloturno al Zollikofen kaj Berno.

Historio

La unua dokumenta mencio de Schalunen datiĝas el la jaro 1249 kiel Chaluna. En la jaro 1864 ĉe la limo de la vilaĝo estis trovita brakringo el masiva oro el la La-Tène-epoko. Dum mezepoko parto de la vilaĝo apartenis al la Monaĥejo Fraubrunnen. Tiun parton ek de la reformacio en la jaro 1528 administris la Voktejo Fraubrunnen. La alia pli granda parto de la vilaĝo apartenis al la malalta tribunalo de Bätterkinden kaj kun ĝi en la jaro 1510 estis atribuita al la berna Kamparvoktejo Landshut. Post la fino de la Helveta Respubliko Schalunen estis unuigita kaj atribuita al la distrikto Fraubrunnen. Per la malfondo de la distrikto Fraubrunnen Schalunen la 1-an de januaro 2010 estis atribuita al la nova administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Schalunen en Historia Leksikono de Svislando (2011-07-08)

Eksteraj Ligiloj