Schanfigg (komunumaro)
| Komunumaro Schanfigg | |
|---|---|
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Plessur |
| Ĉefloko | Sankt Peter-Pagig |
| Koordinatoj | 46°47′N 9°41′O / 46.783°N, 9.683°OKoordinatoj: 46°47′N 9°41′O / 46.783°N, 9.683°O |
| Nombro de enloĝantoj | 3870 (2009-12-31) |
| Areo | 162,39 km² |
| Loĝantardenseco | 24 loĝantoj/km² |
La komunuaro Schanfigg estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Plessur. Ĝi havis 3870 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Sankt Peter-Pagig, kie okazas ĉiujn kvar jarojn la landkomunumo de la komunumaro Schanfigg por elekti la komunumarajn aŭtoritatojn. La siedjo de la komunumaraj aŭtoritatoj estas en Arosa.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La komunumaro Schanfigg konsistas el la plej granda parto de la valo Schanfigg, laŭ kiu ĝi nomiĝas. Ĝin trafluas de oriento al okcidento la rivero Plessur.
Komunumoj de la komunumaro Schanfigg [redakti]
La distrikto Schanfigg konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Arosa estas la plej granda. Jen la listo:
| Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
|---|---|---|---|---|
| Arosa | 2261 | 42.53 | 3921 | |
| Calfreisen | 54 | 5.13 | 3922 | |
| Castiel | 121 | 5.43 | 3923 | |
| Langwies | 276 | 54.96 | 3924 | |
| Lüen | 83 | 3.49 | 3925 | |
| Maladers | 501 | 7.59 | 3926 | |
| Molinis | 137 | 13.21 | 3927 | |
| Peist | 206 | 17.89 | 3929 | |
| Sankt Peter-Pagig | 231 | 12.15 | 3931 | |
| Totale | 9 | 3870 | 162,38 |
Historio [redakti]
La komunumaro Schanfigg estis kreita kadre de la konstitucia reformo de Kantono Grizono de la jaro 1851 el la malnovaj tribunalaj komunumoj Sankt Peter kaj Langwies kaj el la tiam kreita komunumo Arosa, kiu antaŭe estis parto de la politika komunumo Davos.[1] [2]
Vidu ankaŭ [redakti]
- Artikolo pri la valo kaj regiono Schanfigg (kiu ne identas kun la komunumaro).
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Jürg Simonett: Plessur en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-28)
- ↑ Fonto: Jürg Simonett: Schanfigg en Historia Leksikono de Svislando (2010-12-01)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Komunumaro Schanfigg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||