Schauenburg (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schauenburg)
Schauenburg
Blazono
Schauenburg (komunumo) (Germanio)
Schauenburg (komunumo) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Kaselo
Distrikto Distrikto Kassel
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05601
Poŝtkodo 34270
Aŭtomobila kodo KS
Oficiala Municipokodo 06633023
Politiko
Komunumestro Ursula Gimmler
Adreso de la administrejo Korbacher Straße 300
34270 Schauenburg
Demografio
Loĝantaro 10644 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 17′ N, 9° 21′ O (mapo)51.2816944444449.3519444444444Koordinatoj: 51° 17′ N, 9° 21′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 270 m
Areo 30,85 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-schauenburg.de
vdr

Schauenburg - prononco [tŜAŭenburk] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kassel de la federacia lando Hesio, kaj apartenas al la distriktaro Kaselo, la norda triono de la federacia lando. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 10 644 loĝantojn. Schauenburg havas areon de 30,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 345 loĝantoj/km².

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe la norda rando de la komunumo situas la germana aŭtovojo A44, kiu okcidente gvidas al Dortmund, la Ruhr-regiono kaj plu ĝis la limo inter Germanio kaj Belgio, kaj oriente plugvidas ĝis oriente de Kaselo, kie nur mankas kelkaj kilometroj ĝis la urbo Eisenach. Ĉe Kaselo (nur 2 kilometrojn oriente de la plej orienta komunumoparto) ankaŭ konektiĝas la nord-suda germana aŭtovojo A7, kiu norde ligas al Hamburgo, Flensburg kaj Danio, kaj sude al Aalen, Füssen kaj Aŭstrio. Krome en Kaselo ankaŭ estas ICE-rapidtrajna stacidomo, kie same nord-sudaj konektoj ligas al Hanovro kaj Hamburgo norde kaj al Frankfurto ĉe Majno sudokcidente aŭ al Nurenbergo sudoriente.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la loka luterana kirko