Scheemda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Scheemda (53° 10′ N; 06° 58′ E Mapo)

(loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 14.126) estas antaŭa komunumo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La komunumo havas areon de 117,46 km² (de kiu 3,02 km² akvo). La komunumo situas en la regiono Oldambt

Je la 1-a de januaro 2010 la komunumo kunfandiĝis kun Winschoten kaj Reiderland, la nova nomo estas Oldambt.

Vilaĝoj

Scheemda havas ok oficialajn vilaĝojn aŭ loĝnukleojn. La ĉefloko estas Scheemda.

La loĝantaro de la komunumo Scheemda

Je la 1-a de januaro 2005: 14.177 loĝantoj (7096 viroj kaj 7081 inoj)

Je la 1-a de januaro 2004: 14.327 loĝantoj (7169 viroj kaj 7158 inoj)

Je la 1-a de januaro 2003: 14.375 loĝantoj (7204 viroj kaj 7171 inoj)


Loĝantaro laŭ vilaĝo je la 1-a de januaro 2004:

Scheemda * 5.132
Midwolda 2.311
Heiligerlee 1.582
Westerlee 1.615
Nieuwolda 1.428
Oostwold 1.565
Nieuw-Scheemda 419
't Waar 125
Napels ** 120
Scheemderzwaag ** 110
Nieuwolda-Oost ** 100
Niesoord ** 90
Ekamp ** 40

Fonto: CBS

* Inklusive la kvartaloj Eexta, Eexta-Zuid/Eextahaven kaj Scheemdermeer
** Ne oficiala vilaĝo


Vilaĝetoj

Krom la oficialaj vilaĝoj troviĝas en la komunumo la sekvaj vilaĝetoj:

Blua Urbo

En 2005 komenciĝis la konstruado de la t.n. "Blua Urbo". Ĉi tie oni konstruas vilaojn ĉirkaŭ artefarita lago. Per tio oni klopodas fari la ĉirkaŭaĵon pli invitema al riĉuloj el aliaj partoj de Nederlando. Je la 12-a de majo 2005 reĝino Beatrix malfermis la alkondukon de akvo. Post kelkaj jaroj la artefarita lago estos preta. La projekto ankaŭ havas kelkajn kontraŭulojn. Speciale la loka komunista partio (VCP) multfoje klopodis bloki la projekton.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:KomunumojGroningen