Schellenberg
| Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en Liĥtenŝtejno. Se vi serĉas informojn pri komunumo en Rumanio, vidu la paĝon Șelimbăr. |
| Schellenberg | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Liĥtenŝtejno | ||
| Ŝtato | Liĥtenŝtejno | ||
| Regiono | Unterland | ||
| Loka registaro | Postfach 46, Dorf 49, 9488 Schellenberg | ||
| Urbestro | Norman Wohlwend (FBP) | ||
| Poŝtkodo | 9488 | ||
| Telefona antaŭkodo | 423 373 | ||
| Kodo laŭ BFS | 7011 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1029 (2007-12-31) | ||
| Loĝdenso | 294 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
|
|
47°14′1″N 9°32′53″O / 47.23361°N, 9.54806°OKoordinatoj: 47°14′1″N 9°32′53″O / 47.23361°N, 9.54806°O | ||
| Alto | 626 m | ||
| Areo | 3,5 km² | ||
| Horzono | +1 | ||
Schellenberg (germana prononco ŜELlenberk) estas la aree plej malgranda komunumo de Liĥtenŝtejno.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La komunumo troviĝas tute en la nordo de la lando. Ĝi situas relative alte kun meza alteco de 626 m s.m.. De Schellenberg oni havas bonan belvidon super la tuta Rejnvalo. La vilaĝo havis 1029 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La areo de la komunumo etendiĝas sur 3,5 km².
Trafiko [redakti]
Schellenberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita kun la publika trafikreto per buslinio al Gamprin-Bendern.
Historio [redakti]
En Schellenberg ekzistas homaj setlejoj jam ekde la 3-a jarmilo a.K.. En la supra Isarvalo troviĝis la familia sidejo de la Senjoroj de Schellenberg. Sur la monto Eschnerberg, kiu hodiaŭ portas la nomon de ilia familio, ili konstruis la kastelon Alt-Schellenberg.
Princo Johann Adam Andreas von Liechtenstein (n. 1657; m. 1712) akiris en la jaro 1699 la imperiliberan Senjorujon Schellenberg.
Vidindaĵoj [redakti]
- Monaĥinejo
- Biedermann-Domo
- Du kastelaj ruinoj
- Monumento pri rusoj
- Erar-ŝtono
- Paroĥa kirko
- Kapelo de Sankta Georgo