Scherz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scherz
Blazono de Scherz
Scherz
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 26′ 54″ N 8° 11′ 10″ O / 47.44833 °N, 8.18611 °O / 47.44833; 8.18611 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 54″ N 8° 11′ 10″ O / 47.44833 °N, 8.18611 °O / 47.44833; 8.18611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 617
Areo 3,30 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 5246
Komunumkodo 4113
Mapo de Scherz
vdr

Scherz (prononcu ŝerc) estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 617 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Argo kaj puto en la vilaĝocentro
Gastejo Löwen Scherz

La vilaĝo Scherz situas en kaldrono ĉe la okcidenta flanko de la ebenaĵo Birrfeld. Sudokcidente de la komunumo situas la monto Scherzberg, brako de la montĉeno Chestenberg, kiu apartenas al la Chena Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,30 km², de kiuj 1,10 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,39 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 541 m s.m. sur kulmino de la kresto de Chestenberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 387 m s.m. ĉe la orienta komunumlimo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Scherz limas en nordo al Habsburgo en nordoriento al Hausen, en oriento al Lupfig, en sudo al Holderbank, kaj en okcidento al Schinznach-Bad.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Habsburgo al Brugg.

Preter la vilaĝo pasas la kantona ĉefvojo de Brugg al Schinznach-Bad. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas ĉe Lupfig en distanco de proksimume 3 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Scherz datiĝas el la jaro 1240 kiel Shernitz.

En mezepoko Scherz apartenis al la propra voktejo de la Habsburgoj kaj do al ilia unua posedaĵo. En la jaro 1397 la Habsburgoj koncedis la posedorajtojn kaj la malaltan jurisdikcion al la Monaĥejo Königsfelden. En la jaro 1415 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Scherz fariĝis nun parto de la Berna Argovio. En la jaro 1528 la Monaĥejo Königsfelden kadre de la reformacio estis mondigita, kaj la iama propra voktejo de la Habsburgo nun fariĝis la berna voktodistrikto Königsfelden.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Scherz fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]