Scheuren BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scheuren
Blazono de Scheuren
Blazono de Scheuren
Blazono de Scheuren
Scheuren
Scheuren
Scheuren
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 8′ 0″ N 7° 19′ 0″ O / 47.13333 °N, 7.31667 °O / 47.13333; 7.31667 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 0″ N 7° 19′ 0″ O / 47.13333 °N, 7.31667 °O / 47.13333; 7.31667 (mapo)
Areo 2,10 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 2556
Komunumkodo 0747
Mapo de Scheuren
Mapo de Scheuren
Mapo de Scheuren
vdr


Pri la komunumo

Scheuren estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 435 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Scheuren situas proksimume 4 kilometrojn sudoriente de Bielo ĉe la suda bordo de Nidau-Büren-Kanalo, en kiu estis kunigitaj la malnovaj fluoj de la rivderoj Zihl kaj Aro. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Scheuren la vilaĝeto Grüenebrach. En oriento la malnova fluo de Zihl formas la komunumlimon.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,10 km², de kiuj 25,7% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 10,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Scheuern limas en nordoriento al Safnern, en oriento al Meienried, en sudoriento al Dotzigen, en sudo kaj okcidento al Schwadernau, kaj en sudokcidento al Orpund.

Trafiko

Scheuren situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1314 de Büren ĉe Aro al Brügg kaj 1321 de Orpund al Dotzigen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas apud Lengnau en distanco de proksimume 4 kilometroj nordoriente de la komunumo. Per la loka buslinio n-ro 75 de la stacidomo de Bielo al Orpund la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Scheuren datiĝas el la jaro 1398 kiel Schüren. Bienposedantoj estis la Grafoj de Nidau, kiuj faris supozeble en la jaro 1255 donacojn al la Monaĥejo Gottstatt. En la jaro 1398 Scheuren fariĝis kun la tuta grafejo havaĵo de la urbo Berno. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Scheuren apartenis al la Voktejo Nidau. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Büren. En 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Nidau kaj fariĝis en la jaro 2010 parto de la administra distrikto Bielo.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Scheuren en Historia Leksikono de Svislando (2011-07-26)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj