Schiller-domo (Bauerbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schiller-domo
domomuzeo
Lando Germanio vd
Situo Turingio
Koordinatoj 50° 29′ 54″ N, 10° 23′ 22″ O (mapo)50.498310.3894Koordinatoj: 50° 29′ 54″ N, 10° 23′ 22″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Schiller-domo (Bauerbach) (Germanio)
Schiller-domo (Bauerbach) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Schiller-domo (Bauerbach) (Turingio)
Schiller-domo (Bauerbach) (Turingio)
DEC
Map
Schiller-domo
vdr
La literatura muzeo en Bauerbach.
Apuda gastejo kun alia ekspozicio pri la geniulo.

La Schiller-domo (germane Schillermuseum/Schillerhaus) troviĝas en Bauerbach (Turingio), Hauptstraße nr 3.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La 7-an de decembro 1782 vespere alvenis Friedrich Schiller en Bauerbach post vojaĝo tra neĝo kaj malvarmo el Meiningen. Li nomis sin D-ro Ritter kaj prisilentis sian domicilon fuĝante. La duko Karl Eugen de Virtembergo estis postulinta de Schiller, post la surscenejigo de La Rabistoj en Mannheim, ĉesigi la verkadon kaj koncentriĝi pri la profesio kuracista.

Tiam iĝis klare por la juna aŭtoro ke tio amputus al si la unikan vojon furori. Helpon donis Henriette von Wolzogen, patrino de la iama samklasano kaj poste bofrato Wilhelm. Ŝi ofertis al Schiller ekzilon sur sia bieno en Bauerbach, kio ne estis frekventata sed nur de tempo al tempo vizitata de ŝia familio. Tie Schiller izolite vivis ĝis la somero de 1783 verkante novan version de Fiesko kaj skizante la intrigon kaj la unuajn scenojn de Don Karlos (kies premiero estis en la Imperiestra salonego (Erfurt).

Sed la ĉefa okupiĝo en Bauerbach estis la skribado de Luise Millerin - Kabale und Liebe. Kun la finfarita manuskripto Schiller revojaĝis en la 24-a de julio 1783 al Mannheim, kie oni ofertis al li la postenon de oficiala Teatra poeto.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Al tiuj okazoj de inter 1780-83, kiuj ege influis la vivon de Schiller, dediĉas sin eta ekspozicio (malfermita en 2005, remalfermita en 2009). Jam frue la vilaĝano estis konsciaj pri la graveco de la okazoj. En 1837 menciitis la unua aranĝo omaĝe al Schiller ene de la biena domo. En 1935 estis aĉetita la bieneto, ŝanĝita en muzeeton kaj plurfoje restaŭrita la sekvantajn jardekojn.

Ĝis la jaro 1905 reiras la tradicio ludigi dramojn ŝilerajn surloke. Tio estas dokumentita ekde 1991 en la ekspozicio Schillerort Bauerbach en la proksima gastejo Zum braunen Roß, kie Schiller ofte manĝis. La fasadon ornamas mokantaj versoj el ŝilera poemo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 33
  • Richard Elsner: Idylle in Bauerbach. Eine Schiller-Novelle, E. Sicker Verlagsbuchhandlung, Berlin, 1940

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la literatura muzeo sur la retpaĝoj de la fondaĵo Klassik Stiftung.