Schiller-domo (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa fasado de la Schiller-domo.
La studo- kaj mortoĉambro de Schiller (stato de 1963).

La Schiller-domo (germane: SchillerhausSchillers Wohnhaus) estas literatura muzeo troviĝanta en Vajmaro, Schillerstraße nr 12. Schiller vivis en Weimar de 1759 al 1805.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Friedrich Schiller aĉetis la en 1777 konstruitan domon en la 1802-a jaro kune kun la apuda malfrumezepoka malantaŭa domo (nome Münze), kun eta korto kaj ĝardeneto. Necesis alikonstrui la tuton kaj fari novajn inventarojn por kontentigi la novan posedanton kaj taŭgigi chion al ties bezonoj. La geniulo mem tamen nur 3 jarojn vivis tie ĉi. Kune kun la infanoj Karl, Ernst, Karoline kaj Emilie lia vidvino Charlotte enloĝis la domon ĝis 1826. En 1847 aĉetis la domon la urbo Weimar, kiu - komence nur la studoĉambron, poste la tuton - igis memorigloko ŝilera.

En 1953 transprenis kaj la bienon kaj la internaĵojn la antaŭula organizo de Klassik Stiftung Weimar (kiu nomiĝis Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der klassischen deutschen Literatur). Per la nuna aranĝo de la Ŝiller-domo, rezulto de ampleksaj arkeologiaj kaj enarkivaj esploroj, oni strebas alproksimigi la vizitantojn al la modo, etoso kaj gustoj de la ŝilera epoko. Per reciproka efektoj de postlasaĵoj ŝileraj, vandtapiŝoj, tiutempaj mebloj, bildoj, plastikaĵoj kaj artmetiaĵoj oni sentas sin esti en perfekte ekipita loĝejo.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Komenciĝas la rondirado teretaĝe ĉe la enireja halo. De tie ĉi oni havas enrigardon kuirejen. Rekte ĉe la dompordego estas la ĉambroj de la servisto kaj sekretario Rudolph kaj en la apuda ekonomia ĉambro informas tabuloj pri la historio de la domo kaj la ĉiutaga vivo de la familianoj.

Unuaetaĝe oni antaŭe eniras la viv- kaj manĝoĉambron de la Ŝiler-oj. En vitrino prezentatas kelkaj postlasaĵoj de la majstro (ekz. la kafe- aŭ ĉokoladkruĉo kun la monogramo S el la fabriko Wallendorf). Sekvas pli riĉe ekipitaj salonoj de la nobla unua etaĝo antaŭ la alveno al la tagĉambro de la edzino de Schiller. Modelo por sukcesa ĉambroreprodukto estis skizo de Schiller de aprilo 1802, kiu priskribas la aranĝon de la meblaro. En la sekvanta loĝĉambro de Charlotte kaj la ĉambroj de la du filinoj menciindas la vandtapiŝoj kaj la desegnoj de la infanoj.

La salonoj en la mansarda etaĝo estas la ŝileraj ĉambroj en la pli mallarĝa senco de la vorto. En la akceptosalono dominas la verŝajne plej konata portreto de la klasikulo, kopio laŭ la originala pentraĵo en oleo finfarita en 1791 fare de Anton Graff. Pli intimajn amikojn kaj interesajn konversaciantojn li flegis bonvenigi en la Granda salono, kiu ankoraŭ nun estas plejparte ekipita per aĵoj el la posedaĵaro ŝilera. Tamen estas la apuda stud- kaj laborsalono la plej aŭtentika ĉambro en la tuta domo! Tie ĉi la poeto verkis la lastajn dramojn (Die Braut von Messina; Wilhelm Tell) kaj ĝismorte prilaboris la fragmenton de la verko Demetrius. Dum lia lasta malsano oni starigis tien ĉi duan liton, ĉar la ĉambro estis hejtebla kaj pli hela ol la vera dormoĉambro. Sur modesta lito li forpasis en la 9-a de majo 1805.

Muzeaj partoj malantaŭe[redakti | redakti fonton]

En la teretaĝo de la iama Münze troviĝas aliaj muzeaj eroj (i.a. kun kolekto de memorigaj medaloj, medalionoj kaj moneroj - kun 600 pecoj disde la 18-a jarcento ĝis hodiaŭ). Alia pli nova enirejo al la tuta komplekso troviĝas malantaŭ la domo en la korto: ĉe la kaso estas ankaŭ librovendejo kun ŝileraĵoj. Ŝtuparo gvidas onin dekstren al alia elmontrejo en supra etaĝo kiu gastigas nedaŭrajn ekspoziciojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 185-186
  • Das Schillerhaus zu Weimar. Ein Führer für Einheimische und Fremde. Panses Verlag, Weimar 1913.
  • Eduard Scheidemantel: Das Schillerhaus in Weimar. 29. bis 31. Tausend 1942. Druck, Panses Verlag, Weimar.
  • Gerhard Hendel: Das Schillerhaus in Weimar. Hg. von den Nationalen Forschungs- und Gedenkstätten der klassischen deutschen Literatur in Weimar. Aufbau-Verlag in Kommission. 11. Aufl., Berlin/Weimar 1977.
  • Christina Tezky, Viola Geyersbach: Schillers Wohnhaus in Weimar. Stiftung Weimarer Klassik bei Hanser. München, Carl Hanser Verlag, Wien 1999, ISBN 3-446-19730-3.
  • Paul Raabe: Spaziergänge durch Goethes Weimar. 9. Aufl., Arche, Zürich/Hamburg 2003, ISBN 3-7160-2182-2.
  • Ernst-Gerhard Güse, Jonas Maatsch: Schillers Wohnhaus. Weimar 2009, ISBN 978-3-7443-0144-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.97893611111111.327766666667